1 Profetaĵo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj.
2 Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie paŝtiĝos, kaj neniu ilin fortimigos.
3 Kaj detruita estos la fortikaĵo de Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la restaĵo de Sirio estos kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot.
4 En tiu tempo maldikiĝos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo malgrasiĝos.
5 Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la rikolto de spikoj en la valo Refaim.
6 Kaj restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo:du, tri olivoj sur la supro de alta branĉo, kvar, kvin sur la branĉoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.
7 En tiu tempo la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo de Izrael.
8 Kaj li ne turnos sin al la altaroj, faritaj de liaj manoj, kaj ne rigardos al la faritaĵo de siaj fingroj, al la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
9 En tiu tempo liaj urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aŭ sur altaĵo, kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos dezertaj.
10 Ĉar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantaĵojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbranĉon;
11 en la tago, kiam vi plantis, vi zorgis pri la kreskado, kaj en la mateno, kiam vi semis, vi zorgis pri la floroj; sed en la tago de ricevado estas ne rikolto, sed doloro suferiga.
12 Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj.
13 Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili estos pelataj, kiel grenventumaĵo sur la montoj estas pelata de vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego.
14 Dum la vespero jen estas teruro; sed antaŭ la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.
1 关于大马士革的默示: "看哪! 大马士革快要被废弃, 不再是一个城市, 它必变作废墟。
2 亚罗珥的城市必被撇弃, 成为牧放羊群之处, 羊群必在那里躺卧, 没有人惊扰它们。
3 以法莲的堡垒必失去, 大马士革的国权也必消逝; 亚兰的余民必像以色列人的荣耀一般消灭。"这是万军之耶和华说的。
4 "到那日, 雅各的荣耀必衰落, 他肥胖的身体必消瘦。
5 就像收割的人收聚庄稼, 用手割取穗子; 又像人在利乏音谷, 拾取遗落的穗子。
6 虽然其中有少许遗下的穗子, 却好像橄榄树被打过一样。在树顶上, 只剩下两三个果子; 在那本是多结果子的果树枝上, 只留下四五个果子。"这是耶和华以色列的 神说的。
7 到那日, 人必仰望他们的创造主, 他们必亲眼看见以色列的圣者。
8 他们必不仰望自己双手所做的祭坛, 也不再看着自己指头所做的, 无论是亚舍拉, 或是香坛。
9 到那日, 他们那些因以色列人而撇弃的坚固城, 必像树林中和山顶上被撇弃的地方, 这样, 地就荒凉了。
10 因为你忘记了那拯救你的 神, 又不记念那作你避难所的磐石, 所以你虽然栽下佳美的树秧子, 种下异种的幼苗,
11 又在你栽种的日子里, 细心地在周围圈上篱笆, 到早晨, 又使你所栽种的开花, 但在愁苦与极度伤痛的日子里, 所收割的就只有一小堆。
12 唉! 许多民族在喧哗, 他们喧嚷好像海浪澎湃; 列国在咆哮, 他们吼叫, 好像洪水奔流。
13 万族怒号, 好像众水涌流, 但 神必斥责他们, 使他们远远逃跑; 他们又被追赶, 如同山上风前的糠秕, 又像暴风前的尘土卷动。
14 在晚上有惊恐, 未到早晨, 他们就没有了, 这是那些抢夺我们的人所得的分, 是那些掠劫我们的人应得的报应。