Publicidade

Isaías 35

1 Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio.2 Ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al ĝi, la beleco de Karmel kaj Ŝaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.3 Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn.4 Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro:Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin.5 Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos.6 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj.7 Kaj la fantoma lago fariĝos reala, kaj la tero senakva fariĝos fonto de akvo; la loĝloko de ŝakaloj fariĝos loko por kano kaj junko.8 Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj ĝi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur ĝi, ĉar nur al ili ĝi apartenas; irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros.9 Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur ĝi, ne troviĝos tie; iros nur savitoj.10 Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.

1 旷野和干旱之地必欢喜; 沙漠要快乐, 又像番红花一般开花, 2 必茂盛地开花, 大大快乐, 并且欢呼。黎巴嫩的荣耀、迦密和沙仑的华美也赐给它; 人们必看见耶和华的荣耀、我们 神的华美。 3 你们要坚固无力的手, 稳固摇动的膝。 4 又对那些忧心的人说: "你们要刚强, 不要惧怕。看哪! 你们的 神, 他要来报仇, 来施行报应, 他必来拯救你们。" 5 那时, 瞎子的眼必打开, 聋子的耳必畅通。 6 那时, 瘸子必像鹿一般跳跃, 哑巴的舌头必大声欢呼; 旷野必涌出大水, 沙漠必流出江河。 7 灼热的沙地必变为水池, 干旱之地必变成泉源; 在野狗的住处, 就是它们躺卧之处, 必成为青草、芦苇和蒲草生长的地方。 8 那里必有一条大路, 要称为"圣路"; 不洁净的人不能经过, 那是为那些行走正路的人预备的; 愚昧的人不会在路上留连。 9 那里必没有狮子, 猛兽也不会上去, 在那里必遇不见它们; 10 只有蒙救赎的人必归回, 必欢呼地来到锡安; 永远的喜乐必临到他们的头上; 他们必得着欢喜和快乐, 忧愁和叹息都必逃跑了。

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_12-06-32-