1 Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.
2 Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo.
3 Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas.
4 Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.
5 Ĉar ĉiu devas subteni sian propran portaĵon.
6 Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en ĉiuj bonaĵoj.
7 Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.
8 Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.
9 Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos.
10 Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.
11 Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane.
12 Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidiĝi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo.
13 Ĉar eĉ tiuj mem, kiuj cirkumcidiĝas, ne observas la leĝon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidiĝu, por ke ili fanfaronu pri via karno.
14 Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.
15 Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo.
16 Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio.
17 De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.
18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.
1 弟兄们, 如果有人陷在一些过犯里, 你们属灵的人, 要用温柔的心使他回转过来, 自己却要小心, 免得也被引诱。
2 你们各人的重担要互相担当, 这样就成全了基督的律法。
3 如果有人本来没有什么了不起, 却自以为是了不起的, 就是欺骗自己。
4 各人应该省察自己所作的, 这样, 他引以为荣的, 就只在自己而不在别人了;
5 因为各人的担子, 是要自己担当的。
6 在圣道上受教的, 应该和施教的人分享自己的一切美物。
7 不要自欺, 神是不可轻慢的。人种的是什么, 收的也是什么:
8 顺着自己的肉体撒种的, 必定从肉体收取败坏; 顺着圣灵撒种的, 必定从圣灵收取永生。
9 我们行善, 不要觉得厌烦; 如果不松懈, 到了适当的时候, 就有收成。
10 所以, 我们一有机会, 就应该对众人行善, 对信徒更要这样。
11 请看, 我亲手写给你们的字是多么的大。
12 那些在外表上要体面的人, 他们勉强你们受割礼, 不过是怕为了基督的十字架受迫害。
13 那些受割礼的人, 自己也不遵守律法, 反而要你们受割礼, 为的是要借着你们的肉身夸口。
14 至于我, 我绝不以别的夸口, 只夸我们主耶稣基督的十字架。借着这十字架, 在我来说, 世界已经钉在十字架上了; 就世界来说, 我也已经钉在十字架上了。
15 受割礼或不受割礼, 都算不得什么, 要紧的是作新造的人。
16 所有照这准则而行的人, 愿平安怜悯临到他们, 就是临到 神的以色列。
17 从今以后, 谁也不要搅扰我, 因为我身上带着耶稣的烙痕。
18 弟兄们, 愿我们主耶稣基督的恩惠与你们同在("与你们同在"原文作"与你们的心灵同在")。阿们。