1 Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.

2 Havu juĝon kontraŭ via patrino, havu juĝon, ĉar ŝi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas ŝia edzo; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj,

3 por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco, kaj ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis en la tago de sia naskiĝo, ke Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne faru ŝin kiel tero senakva, kaj ne mortigu ŝin per soifo.

4 Ankaŭ ŝiajn infanojn Mi ne kompatus, ĉar ili estas infanoj de malĉasto;

5 ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar ŝi diris:Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj miajn drinkaĵojn.

6 Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn.

7 Ŝi postkuros siajn amistojn, sed ŝi ne kuratingos ilin; ŝi serĉos ilin, sed ne trovos; kaj ŝi diros:Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun.

8 Kaj ŝi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al ŝi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al ŝi multe da arĝento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.

9 Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon.

10 Kaj nun Mi malkaŝos ŝian hontindaĵon antaŭ la okuloj de ŝiaj amistoj, kaj neniu savos ŝin el Mia mano.

11 Mi ĉesigos ĉian ŝian gajecon, ŝiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj ĉiujn ŝiajn solenajn kunvenojn.

12 Mi dezertigos ŝiajn vinbertrunkojn kaj ŝiajn figarbojn, pri kiuj ŝi diras:Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin manĝos.

13 Mi punos ŝin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj ŝi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj ĉirkaŭkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min ŝi forgesis, diras la Eternulo.

14 Tial jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en dezerton, kaj parolos al ŝi agrablajn vortojn;

15 kaj Mi donos al ŝi ŝiajn vinberĝardenojn el tie, kaj la valon de malĝojo Mi faros pordo de espero; kaj tie ŝi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.

16 En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min:Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min:Mia mastro.

17 Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo.

18 Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere.

19 Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.

20 Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.

21 En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron;

22 kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros Jizreelon.

23 Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros:Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros:Vi estas mia Dio.

1 "你们要对你们的兄弟说: ‘我的子民’; 要对你们的姊妹说: ‘蒙怜悯的’。

2 要与你们的母亲争论, 你们要争论, 因为她不是我的妻子, 我也不是她的丈夫; 好让她除掉脸上的淫相, 和乳间的淫态,

3 免得我把她剥光, 赤身露体, 使她像刚生下来的那天一样; 又使她像旷野, 像无水的旱地一般, 叫她因干渴而死。

4 我必不怜恤她的儿子, 因为他们是像娼妓的儿女;

5 因为他们的母亲卖了淫, 怀他们的作了羞耻的事; 因为她曾说: ‘我要跟随我那些爱人。我的饼和水, 羊毛和麻布, 油和我所喝的, 都是他们给的。’

6 因此, 我要用荆棘堵塞她的通道, 我要筑墙围住她, 使她找不着出路。

7 她要追赶她那些爱人, 却追不上; 要寻找他们, 却找不着。她就说: ‘我要回去, 回到前夫那里, 因为从前比现在好得多了。’

8 其实她不知道, 是我把五谷、新酒、橄榄油赐给了她; 甚至他们用来制造巴力的金银, 也是我大量给她的;

9 因此, 到了收割的时候, 到了出酒的季节, 我必收回五谷和新酒; 用来给她遮蔽裸体的羊毛和麻布, 我也必夺回。

10 那时, 我要在她那些爱人眼前, 暴露她的下体; 也没有人能救她脱离我的手。

11 我必使她的一切欢乐、节期、新月、安息日, 或任何盛会都终止。

12 我必毁坏她的葡萄树和无花果树, 就是她曾说: ‘这是我作妓女所赚的, 是我那些爱人给我的。’我必使这些果树成为荒林, 任由田野的走兽吃掉。

13 她在拜众巴力的日子, 向他们烧香, 佩戴耳环首饰, 打扮自己, 跟随她那些爱人, 却把我遗忘, 所以我必惩罚她。"这是耶和华说的。

14 "因此, 我要诱导她, 领她到旷野, 对她说安慰的话。

15 在那里我要把葡萄园归还给她, 使亚割谷变成‘希望之门’。她必在那里回应, 像她少年的时候一样, 也像她从埃及地上来的那天一般。"

16 耶和华说: "到那日, 你必称呼我‘伊施’("伊施"意即"我夫"), 不再称呼我‘巴力’("巴力"意即"我主")。

17 我要把‘巴力’的名字从她口中除掉; 他们的名字没有人再提起。

18 到那日, 为了他们, 我必和田野的走兽、空中的飞鸟、地上的爬虫立约; 我必从这地折断弓弩、刀剑和兵器; 使他们安然居住。

19 我必聘你永远归我, 以公义、正直、忠信和怜悯聘你归我。

20 我必以信实聘你归我; 这样, 你就必认识耶和华。"

21 耶和华说: "到那日, 我必应允, 我必应允天, 天必应允地,

22 地必应允五谷、新酒和油。这些必应允耶斯列("耶斯列"意即"栽种")。

23 我必为了自己把她栽种在这地。我必怜恤那些不蒙怜恤的。我必对那些不是我的子民说: ‘你是我的子民’, 他们必说: ‘你是我们的 神。’"