1 Profetaĵo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.2 Ili iris en la domon kaj sur la altaĵojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba ĝemploras Moab; ĉiuj kapoj estas kalvaj, ĉiuj barboj estas razitaj.3 Sur siaj stratoj ili ĉirkaŭzonis sin per sakaĵoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj ĉiuj ĝemkrias, konsumiĝas per plorado.4 Krias Ĥeŝbon kaj Eleale, ĝis Jahac oni aŭdas ilian voĉon; tial ĝemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.5 Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras ĝis Coar, ĝis la tria Eglat; ĉar laŭ la vojo supren al Luĥit ili iras plorante, ĉar sur la vojo al Ĥoronaim leviĝas kriado de malfeliĉo.6 Ĉar la akvo de Nimrim sekforiĝis, ĉar sekiĝis la herbo, malaperis kreskaĵoj, verdaĵo jam ne ekzistas.7 Tial la abundaĵon, kiun ili kolektis, kaj sian ŝparitaĵon ili transportas trans la riveron de la salikoj.8 Ĉar la kriado ĉirkaŭas la limojn de Moab, ĝis Eglaim atingas lia plorado, kaj ĝis Beer-Elim atingas lia plorado.9 Ĉar la akvo de Dimon estas plena de sango; ĉar Mi ankoraŭ pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la saviĝintojn de Moab kaj sur la restaĵon de la lando.
1 关于摩押的默示: 一夜之间, 摩押的亚珥受到蹂躏, 就灭亡了! 一夜之间, 摩押的基珥受到蹂躏, 也灭亡了! 2 他们进入房子, 又往底本, 上到高处去哭泣, 摩押人为尼波和米底巴哀号; 各人头上都光秃, 胡须剃净。 3 他们在街上都腰束麻布; 在房顶上, 在广场上, 各人都哀号, 流泪痛哭。 4 希实本和以利亚利都呼喊, 他们的声音达到雅杂, 因此摩押配带武器的人大声呼叫, 各人的心都战兢。 5 我的心为摩押哀号, 它的逃民一直去到琐珥, 如同一头三岁大的牝牛, 要挣脱苦轭, 他们登上鲁希的山坡, 随走随哭, 他们在何罗念的路上, 发出灭亡的哀号。 6 因为宁林的众水都已荒凉, 青草枯干, 嫩草灭没, 完全没有青绿之物。 7 所以, 他们把所得的和所积蓄的财富, 都带过了柳树溪。 8 哀号的声音传遍了摩押四境, 哀声直达以基莲, 又传到比珥.以琳。 9 底们的水充满了血, 我还要把更多的灾祸加给底们, 使狮子临到摩押逃难的人和那地余下的人中间。