1 Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro:Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu ŝlositaj.
2 Mi iros antaŭ vi kaj ebenigos altaĵojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos.
3 Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj riĉaĵojn kaŝitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laŭ via nomo, Mi, Dio de Izrael.
4 Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laŭ via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.
5 Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis;
6 por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia,
7 kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.
8 Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis.
9 Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! Ĉu diras argilo al sia potfaristo:Kion vi faras? via faritaĵo estas malforta?
10 Ve al tiu, kiu diras al la patro:Por kio vi naskigas? kaj al la patrino:Por kio vi turmentas vin per naskado?
11 Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto:Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritaĵo de Miaj manoj lasu al Mi.
12 Mi faris la teron kaj kreis la homon sur ĝi; Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.
13 Mi starigis lin por justeco, kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.
14 Tiele diras la Eternulo:La laborakiro de Egiptujo kaj la komercaĵo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili kliniĝos antaŭ vi, kaj preĝos al vi:Nur ĉe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.
15 Vere Vi estas Dio Sin kaŝanta, Dio de Izrael, Savanto.
16 Hontigataj kaj malhonorataj ili ĉiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj.
17 Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj ĝis eterneco.
18 Ĉar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la ĉielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li ĝin aranĝis; Li kreis ĝin, ne por ke ĝi estu malplena; Li faris ĝin, por ke ĝi estu loĝata:Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.
19 Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob:Vane vi Min serĉas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justaĵon kaj anoncas veraĵon.
20 Kolektiĝu kaj venu, alproksimiĝu kune, ĉiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj preĝas al dio, kiu ne povas helpi.
21 Diru, eĉ interproksimiĝu kaj interkonsiliĝu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antaŭlonge? ĉu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.
22 Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.
23 Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango.
24 Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos ĉiuj, kiuj koleris kontraŭ Li.
25 Per la Eternulo praviĝos kaj gloriĝos la tuta idaro de Izrael.
1 "我耶和华所膏立的古列, 我紧握着他的右手, 使列国降服在他面前; 我也松开列王的腰带; 我使门户在他面前敞开, 使城门不得关闭; 耶和华对古列这样说:
2 我必亲自领导你, 把高低不平的路修平; 铜门, 我必打破; 铁门, 我必砍断。
3 我必把隐藏的宝物和在隐密处的财宝赐给你, 使你知道我就是按着你的名呼召了你的耶和华, 以色列的 神。
4 因我的仆人雅各和我所拣选的以色列的缘故, 我按着你的名呼召了你; 你虽然不认识我, 我却给你这个尊贵的名号。
5 "我是耶和华, 再没有别的神了; 除了我以外, 并没有真神; 你虽然不认识我, 我必坚固你,
6 为要叫从日出之地到日落之地的人都知道, 除了我以外, 没有真神; 我是耶和华, 再没有别的神了。
7 我造光, 也造黑暗; 我赐平安, 也降灾祸; 我耶和华是造成这一切事的。
8 诸天啊! 你们要从上滴下公义, 让云层降下公义。让大地裂开, 生出救恩, 使公义一同生长, 是我耶和华创造了这事。
9 那与他的创造主争论的, 有祸了! 他不过是地上瓦片中的一片瓦片, 泥土能对陶匠说: ‘你在作什么?’或你所作成的说: ‘他没有手’吗?
10 那对父亲说: ‘你生的是什么’, 或对母亲说: ‘你产的是什么’的, 有祸了! "
11 以色列的圣者, 造以色列的主耶和华这样说: "你们可以问我将要来的事, 关于我的众子和我手所作的, 你们也可以吩咐我回答。
12 我造了地, 又造了人在地上; 我亲手展开了诸天, 又命定了天上的万象。
13 我凭着公义兴起了古列, 我必修平他的一切道路; 他必建造我的城, 释放我被掳的子民, 不必用工价, 也不用赏赐, 这是万军之耶和华说的。"
14 耶和华这样说: "埃及劳碌得来的和古实所得之利, 以及身量高大的西巴人, 都必过来归你, 也要属你; 他们必带着锁链过来随从你, 向你俯伏, 向你恳求, 说: ‘ 神真的在你们中间, 此外, 再没有别的神, 没有别的真神。’"
15 拯救者以色列的 神啊! 你实在是隐藏自己的 神。
16 制造偶像的都必蒙羞受辱, 都要一同归于羞愧。
17 唯有以色列必靠着耶和华得救, 得着永远的拯救; 你们必不蒙羞, 也不受辱, 直到永远。
18 因为创造诸天的耶和华, 他是 神, 塑造大地, 把大地造成; 他坚立大地; 他创造大地, 不是荒凉的; 他塑造大地, 是要给人居住; 他这样说: "我是耶和华, 再没有别的 神。
19 我没有在隐密处、在黑暗之地说过话; 我没有对雅各的后裔说过: ‘你们寻求我是徒然的。’我耶和华讲说公义, 宣扬正直。
20 "列国逃脱的人哪! 你们要来集合, 一同近前来。那些抬着木头做的偶像, 向不能拯救人的神祈求的, 真是无知。
21 你们述说吧! 提出理由吧! 让他们彼此商议吧! 谁从古时使人听见这事呢?谁从上古把这事述说出来呢?不是我耶和华吗?除了我以外, 再没有 神, 我是公义的 神, 又是拯救者; 除了我以外, 并没有别的 神。
22 全地的人哪! 你们都要归向我, 都要得救。因为我是 神, 再没有别的 神。
23 我指着自己起誓, 我的口凭着公义说出的话, 决不改变: ‘万膝都必向我跪拜, 万口都要指着我起誓。’
24 人论到我必说: ‘只有在耶和华里面才有公义和能力’; 向他发怒的, 都必来到他面前, 并且要蒙羞。
25 以色列所有的后裔, 都必靠耶和华得称为义, 并要夸胜。"