1 Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,

2 kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian buŝon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kaŝi sin en la ombro de Egiptujo!

3 Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kaŝiĝo en la ombro de Egiptujo-malhonoro.

4 Ĉar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en Ĥaneson.

5 Ĉiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.

6 Jen oni vidas ŝarĝojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn riĉaĵojn kaj sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.

7 La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio:Ili fanfaronas, sidante hejme.

8 Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por ĉiam, por eterne.

9 Ĉar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas aŭskulti instruon de la Eternulo.

10 Ili diras al la antaŭvidistoj:Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj:Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon;

11 flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ ni la Sanktulon de Izrael.

12 Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael:Ĉar vi malŝatas tiun vorton kaj fidas maljustaĵon kaj trompon kaj apogas vin sur ĉi tio:

13 tial ĉi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.

14 Kaj Li frakasos ĝin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en ĝiaj rompopecoj ne troviĝos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aŭ ĉerpi akvon el akvujo.

15 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael:Per pento kaj trankvileco vi saviĝus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.

16 Vi diris:Ne, ni forkuros sur ĉevaloj; tial vi forkuros; kaj:Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.

17 De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi ĉiuj forkuros, ĝis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.

18 Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

19 Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin, Li respondos al vi.

20 Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kaŝiĝos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn.

21 Kaj kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren, viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi:Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.

22 Kaj vi rigardos kiel malpuran la arĝentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forĵetos ilin kiel malpuraĵon, vi diros al ili:For!

23 Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj ĝi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta paŝtejo paŝtiĝos tiam viaj brutoj.

24 Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, manĝos miksitan nutraĵon, ŝutitan per kribrilo kaj ŝovelilo.

25 Kaj sur ĉiu alta monto kaj sur ĉiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.

26 Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.

27 Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia buŝo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta;

28 kaj Lia spiro estas kiel torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.

29 Kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora ĝojo, kiel ĉe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.

30 Kaj la Eternulo aŭdigos Sian majestan voĉon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj ŝtona hajlo.

31 Ĉar ektremos la Asiriano de la voĉo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo.

32 Kaj penetranta estos ĉiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraŭ li.

33 Ĉar delonge estas preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo, profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da sulfuro.

1 耶和华说: "这些悖逆的儿女有祸了! 他们实行计谋, 却不是出于我的意思, 他们结盟, 却不是出于我的灵, 以致罪上加罪。

2 他们起程下埃及去, 并没有求问我, 却要在法老的保护下, 作避难处, 投靠在埃及的荫庇下。

3 因此, 法老的保护必成为你们的羞耻, 投靠在埃及的荫庇下, 变成你们的耻辱。

4 他们的领袖虽然已在琐安, 他们的使臣虽然已到达哈内斯,

5 但他们都必因那对于他们毫无利益的人民而蒙羞, 那人民带来的不是帮助或益处, 而是羞耻和凌辱。"

6 以下是论南地野兽的默示: 他们把财富驮在驴驹的背上, 把宝物驮在骆驼的峰上, 经过艰难困苦之地, 就是公狮、母狮、蝮蛇和会飞的火蛇出没的地方, 到一个对他们毫无益处的民族那里去。

7 埃及的帮助是徒然的, 是虚幻的, 因此我称它为"坐而不动的拉哈伯"。

8 现在你去, 在他们面前把这话刻在版上, 记在书卷上, 作日后的证据, 直到永永远远。

9 因为这是悖逆的子民, 不忠心的儿女, 不肯听从耶和华教导的儿女。

10 他们对先见说: "你们不要再看异象! "又对先知说: "你们不要再向我说真确的预言! 倒要向我说动听的话, 预言虚幻的事吧!

11 你们要离开正道, 转离义路, 不要在我们面前再提以色列的圣者了! "

12 因此, 以色列的圣者这样说: "因为你们弃绝了这话, 反而信赖欺压和乖僻的手段, 更以此为倚靠,

13 所以这罪孽对于你们, 必像一道有了裂缝, 且凸了出来, 快要倒塌的高墙, 在顷刻之间, 就突然倒塌。

14 它的倒塌好像窑匠的瓦器破碎一般, 毫不顾惜被彻底粉碎, 甚至在碎块中找不到一块, 可以用来从炉里取火, 或从池中舀水。"

15 因为主耶和华以色列的圣者这样说: "你们得救在于悔改和安息, 你们得力在于平静和信靠。"但你们竟不愿意。

16 你们却说: "不! 我们要骑马奔跑。"所以你们真的要逃跑; 你们又说: "我们要骑快马。"所以那些追赶你们的, 也必快速!

17 一个敌人就可以威吓你们一千个人, 若五个敌人威吓你们, 你们都要逃跑了! 以致你们所剩下的, 必孤立如同山顶上的旗杆, 冈陵上的旗帜。

18 因此, 耶和华必等候要恩待你们; 他必兴起来怜悯你们, 因为耶和华是公义的 神。等候他的, 都是有福的。

19 锡安的人民、耶路撒冷的居民哪! 你们必不再哭泣。他必因你哀求的声音恩待你; 他听见的时候, 就必应允你。

20 主虽然以艰难给你们当食物, 以困迫给你们当水, 但你的教师必不再隐藏; 你必亲眼看见你的教师。

21 每当你偏左或偏右的时候, 你必听见后面有声音说: "这是正路, 要行在其中! "

22 你要拋弃你那些包着银的雕像和镀了金的铸像, 如同污秽之物一般拋弃它们, 又对它们说: "去吧! "

23 你撒在地里的种子, 主必降雨在其上, 并且使你地里所出产的粮食, 既丰盛又肥美。到那日, 你的牲畜必在宽阔的草场上吃草。

24 耕地的牛和驴驹必吃加盐的饲料, 就是用铲和叉所扬净的。

25 在大行杀戮的日子, 高台倒塌的时候, 各高山冈陵都必有溪水涌流。

26 耶和华包扎他子民的伤口, 医治他们伤痕的日子, 月亮的光必像太阳的光; 太阳的光必增加七倍, 像七日的光一样。

27 看哪! 耶和华的名从远方而来, 他的怒气烧起, 浓烟上腾; 他的嘴唇充满忿怒, 他的舌头像吞灭的火。

28 他的气息如涨溢的河水, 直涨到颈项, 并要用毁灭的筛把列国筛净, 又在众民口中放入使人步向灭亡的嚼环。

29 你们却必歌唱, 好像守圣节的夜间一样; 你们必心里喜乐, 好像吹着笛行走的人, 必上耶和华的山, 到以色列的磐石那里。

30 耶和华必使人听见他威严的声音, 在烈怒、吞灭一切火焰、大雨、暴风和冰雹之中, 又使人看见他那降下来的膀臂。

31 亚述人必因耶和华的声音惊惶; 耶和华要用杖击打他们。

32 耶和华必把刑罚的杖加在他们身上, 每打一下, 都有击鼓和弹琴的声音; 耶和华在争战的时候, 必挥动着手与他们争战。

33 因为陀斐特那烧着的火早已安排好了, 是为君王预备的, 又深又宽; 其中所堆的, 是火和许多的柴; 耶和华的气像一股硫磺火, 把它燃点起来。