1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en ruĝaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi.
2 Kial Via drapiraĵo estas ruĝa, kaj Viaj vestoj kiel ĉe tretanto en vinpremejo?
3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj ŝprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapiraĵon Mi malpurigis.
4 Ĉar la tago de venĝo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis.
5 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis.
6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elverŝis sur la teron ilian sangon.
7 Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la laŭdon al la Eternulo, pro ĉio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco.
8 Kaj Li diris:Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li fariĝis ilia Savanto.
9 En ĉiuj iliaj suferoj Li ankaŭ suferis, kaj anĝelo de ĉe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en ĉiuj tempoj de la antikveco.
10 Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li fariĝis ilia malamiko kaj mem batalis kontraŭ ili.
11 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la paŝtanto de Liaj ŝafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?
12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaŭ ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?
13 Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel ĉevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpuŝiĝis?
14 Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al ĝi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.
15 Rigardu el la ĉielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta loĝejo:kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortiriĝis de mi.
16 Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.
17 Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.
18 Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon.
19 Ni fariĝis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.
1 那从以东、从波斯拉而来, 身穿赤红色的衣服, 装扮华丽、能力强大、大步前行的, 是谁呢?"就是我, 是凭着公义说话, 有大能拯救的。"
2 你的服装为什么有红色的呢?你的衣服为什么像个踹压酒池的人的衣服一样呢?
3 "我独自踹酒槽; 万民之中没有一人与我同在; 我在忿怒中把他们踹下, 在烈怒中把他们践踏; 他们的血溅在我的衣服上, 我把我所有的衣裳都染污了。
4 因为报仇的日子早已在我的心里, 我救赎的年日早已经来到。
5 我观看, 但没有人帮助; 我诧异, 因没有人扶持; 所以我用自己的膀臂为我施行了拯救, 我的烈怒扶持了我,
6 我在忿怒中践踏万民, 在烈怒中使他们沉醉, 又把他们的血倒在地上。"
7 我照着耶和华为我们所作的一切, 提说耶和华的慈爱, 耶和华可称颂的事, 和他赐给以色列家的大福, 就是照着他的怜悯和丰盛的慈爱为他们作成的。
8 他曾说: "他们真是我的子民, 不行虚假的儿子", 于是, 在他们的一切苦难中, 他就作了他们的拯救者。
9 他不再是敌对者, 并且他面前的使者拯救了他们。他以自己的爱和怜悯救赎了他们; 在古时的一切日子, 他背负他们, 怀抱他们。
10 可是, 他们竟然悖逆, 使他的圣灵忧伤; 所以他转作他们的仇敌, 亲自攻击他们。
11 那时, 他们想起古时的日子, 就是摩西和他的人民的日子, 说: 那把人民和他羊群的牧者从海里领上来的, 在哪里呢?那把自己的圣灵降在他们中间的, 在哪里呢?
12 那使自己荣耀的膀臂在摩西的右边行走, 那在他们面前把水分开, 为要建立永远的名的, 他在哪里呢?
13 那带领他们走过深海, 像马走过旷野一样, 使他们不致跌倒的, 在哪里呢?
14 耶和华的灵使他们得了安息, 好像牲畜下到山谷; 你也这样引导你的人民, 为要建立荣耀的名。
15 求你从天上垂顾, 从你圣洁、荣耀的居所观看。你的热心和你的大能在哪里呢?你爱心的同情和怜悯向我止住了。
16 亚伯拉罕虽然不认识我们, 以色列也不承认我们, 但你是我们的父。耶和华啊! 你是我们的父, 从亘古以来, 你的名字就是"我们的救赎主"。
17 耶和华啊! 你为什么使我们走错, 离开你的道路?使我们的心刚硬, 不敬畏你呢?求你为你众仆人的缘故, 为你产业的各支派的缘故, 回心转意吧!
18 你的圣民不过暂时得着你的圣所, 我们的敌人已经践踏了你的圣所。
19 我们成了好像你从未治理过的人, 又像未曾得称为你名下的人。