1 Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino.

2 Jen la Sinjoro havas fortulon kaj potenculon; kiel hajla pluvego, kiel pereiga ventego, kiel inundo de forta disverŝiĝinta akvo, li potence ĵetos ilin sur la teron.

3 Per piedoj estos premata la fiera krono de la ebriuloj de Efraim.

4 Kaj ilia bela majesto fariĝos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaŭ la somero; kiam la vidanto ĝin ekvidas, li, apenaŭ preninte ĝin en la manon, tuj ĝin englutas.

5 En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restaĵo de Sia popolo,

6 kaj spirito de justeco por la sidantoj en la juĝejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego.

7 Sed ankaŭ ĉi tiuj ŝanceliĝas de vino kaj balanciĝas de drinkaĵo; pastro kaj profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, vagas pro drinkaĵo, eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto.

8 Ĉar ĉiuj tabloj estas plenaj de vomaĵo kaj malpuraĵo, mankas jam loko.

9 Al kiu li instruas scion, kaj al kiu li aŭdigas predikon? ĉu al forprenitaj for de lakto, al demamigitoj?

10 Ĉar ordono post ordono, ordono post ordono; regulo post regulo, regulo post regulo; iom tie, iom ĉi tie.

11 Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,

12 Tiu, kiu diris al ili:Jen estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas trankviligo; sed ili ne volis aŭskulti.

13 Kaj aperos al ili la vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono, regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom ĉi tie; por ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompiĝu kaj enretiĝu kaj kaptiĝu.

14 Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem.

15 Ĉar vi diras:Ni faris interligon kun la morto, kaj kun Ŝeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, ĝi nin ne atingos, ĉar mensogon ni faris nia rifuĝejo kaj per malvero ni nin kovros.

16 Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion, ŝtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviliĝu.

17 Kaj Mi faros justecon la mezurŝnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifuĝejon de mensogo, kaj la kaŝejon forportos akvo.

18 Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun Ŝeol ne teniĝos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de ĝi.

19 Ĉiufoje, kiam ĝi trairos, ĝi kaptos vin; ĉar ĉiutage ĝi trairos, tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun ĝi donos.

20 Ĉar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo estos tro mallarĝa, por sin enkovri.

21 Ĉar la Eternulo leviĝos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron.

22 Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortiĝu; ĉar mi aŭdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas neŝanĝeble decidita pri la tuta lando.

23 Atentu, kaj aŭskultu mian voĉon; konsideru, kaj aŭskultu mian parolon.

24 Ĉu ĉiutage la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas kaj erpas sian kampon?

25 Kiam li ebenigis ĝian supraĵon, li disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj.

26 Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.

27 Ĉar ne per fera draŝilo oni draŝas nigelon, kaj oni ne rulas radon de ĉaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo.

28 Greno estas draŝata; sed ne eterne oni ĝin draŝas; oni frapas ĝin per la rado de sia ĉaro, sed per siaj ĉevaloj oni ĝin ne dispremas.

29 Ankaŭ ĉi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia saĝeco.

1 以法莲那些醉汉所戴的高傲冠冕, 有祸了! 它在肥美谷山顶上的荣美, 有祸了! 它必如将残的花朵, 满了喝醉酒的人。

2 看哪! 主有一个大能大力的人, 像一阵冰雹、一阵毁灭的暴风, 像涨溢猛流的大水, 他必用手把它摔落地上。

3 以法莲的醉汉所戴的高傲冠冕, 必被践踏在脚下。

4 它在肥美谷山顶上如将残的花朵一般的荣美, 必像夏天以前初熟的无花果。那些看见它的人, 都必注意; 一到手里, 就把它吞吃了。

5 到那日, 万军之耶和华必作他余民的荣耀冠冕,

6 也必作在位上施行审判者公平的心灵, 并作在城门口击退敌人者的力量。

7 就是这地的人, 也因酒摇晃不定, 因浓酒东倒西歪; 祭司和先知都因浓酒摇晃不定, 被酒弄至昏乱, 因浓酒东倒西歪。他们见异象的时候, 摇晃不定, 他们判断的时候, 也颠颠倒倒。

8 因为各席上都满了污秽的呕吐, 没有一处是干净的。

9 他们说: "他要把知识教导谁呢?要使谁明白他所传的信息呢?是那些刚断奶, 刚离开母怀的吗?

10 因为他所说的, 只是些重复又重复的话, 和毫无意义的字母, 这里一点, 那里一点罢了。"

11 耶和华要借着外族人的嘴唇和外族人的舌头, 对这人民说话。

12 他曾对他们说: "这就是安息之处, 你们若使疲乏的人得安息, 就必得着这安歇的地方。"但他们不肯听从。

13 所以耶和华对他们所说的话, 就成了重复又重复的话, 和毫无意义的字母, 这里一点, 那里一点, 以致他们虽然往前走, 却必仰面跌倒, 并且跌伤, 陷入网罗被缠住。

14 因此好讥笑人的人哪! 就是管辖这些在耶路撒冷的人民的, 你们要听耶和华的话。

15 因为你们曾说: "我们与死亡立了约, 与阴间结了盟; 刑罚的鞭子扫过的时候, 必不会碰到我们, 因为我们以谎言作遮蔽, 以虚假作庇护。"

16 所以主耶和华这样说: "看哪! 我在锡安放置一块石头, 是试验过的石头, 是稳固的基石, 宝贵的房角石; 信靠的人, 必不着急。

17 我要以公平为准绳, 以公义为线铊; 冰雹必把谎言的遮蔽冲去, 大水必漫过庇护所。"

18 你们与死亡所立的约要废除, 你们与阴间所结的盟必立不住; 刑罚的鞭子扫过的时候, 你们就必被践踏。

19 每次扫过的时候, 都把你们抓去; 因为每早晨它必漫过, 白天与黑夜也是这样; 人若明白所传的, 必受惊恐。

20 床铺太短, 人就不能伸直, 被窝太窄, 就盖不住全身。

21 耶和华必像在毗拉心山一样兴起, 又像在基遍谷一样发怒, 为要作成他的工, 他那奇妙的工, 好成就他的事, 就是奇异的事。

22 现在, 你们不可再讥笑了, 免得捆绑你们的绳索绑得更紧, 因为我从主万军之耶和华那里听到, 决定要在全地上施行毁灭的事。

23 你们要侧耳听我的声音, 留心听我的话。

24 农夫怎会不断耕犁来撒种呢?他怎会常常开垦耕地呢?

25 他犁平了地面, 不就撒种小茴香, 播种大茴香, 按行列种小麦, 在指定的地方种大麦, 在田边种粗麦吗?

26 因为他的 神教导他, 指教他正确的方法。

27 打小茴香是不用尖耙的, 轧大茴香也不用碾轮; 而是用杖打小茴香, 用棍打大茴香。

28 做饼的谷粒怎么要碾碎的呢?从来没有人碾碎它们, 虽然他让车轮和马匹辊过谷粒, 却不会把他们碾碎。

29 这也是出于万军之耶和华, 他的谋略奇妙, 他的智慧广大。