1 En la dua jaro de la reĝado de Nebukadnecar aperis al Nebukadnecar sonĝoj; kaj konfuziĝis lia spirito, kaj li ne povis dormi.

2 Kaj la reĝo ordonis alvoki la astrologojn, magiistojn, sorĉistojn, kaj Ĥaldeojn, por ke ili diru al la reĝo liajn sonĝojn. Kaj ili venis kaj stariĝis antaŭ la reĝo.

3 Kaj la reĝo diris al ili:Mi havis sonĝon, kaj mia spirito maltrankviliĝis, dezirante scii, kio estis tiu sonĝo.

4 La Ĥaldeoj respondis al la reĝo en la lingvo Siria:Ho reĝo, vivu eterne! diru la sonĝon al viaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon.

5 Sed la reĝo respondis kaj diris al la Ĥaldeoj:La enhavon mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj estos ruinigitaj.

6 Sed se vi rakontos al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi ricevos de mi donacojn, rekompencon, kaj grandan honoron. Tial diru al mi la sonĝon kaj ĝian signifon.

7 Ili denove respondis:La reĝo diru sian sonĝon al siaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon.

8 La reĝo diris:Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon, ĉar vi vidas, ke la afero malaperis el mia memoro.

9 Se vi ne diros al mi la sonĝon, tio montros, ke vi havas unu intencon:vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentaŭgan respondon, ĝis la tempo pasos. Tial rakontu al mi la sonĝon, tiam mi konvinkiĝos, ke vi povas klarigi al mi ankaŭ ĝian signifon.

10 La Ĥaldeoj respondis al la reĝo kaj diris:Ne ekzistas sur la tero tia homo, kiu povus plenumi la deziron de la reĝo; tial neniu reĝo, kiel ajn granda kaj potenca li estus, postulis iam similan respondon de iu astrologo, magiisto, aŭ Ĥaldeo;

11 la afero, kiun la reĝo postulas, estas tiel eksterordinara, ke neniu povas tion plenumi al la reĝo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj.

12 Tiam la reĝo forte indignis kaj koleris, kaj ordonis pereigi ĉiujn saĝulojn de Babel.

13 Kiam la dekreto eliris, oni komencis la mortigadon de la saĝuloj, kaj oni volis mortigi ankaŭ Danielon kaj liajn kamaradojn.

14 Tiam Daniel faris saĝan kaj prudentan rediron al Arjoĥ, la estro de la reĝaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi la saĝulojn de Babel;

15 li demandis Arjoĥon, la potenculon de la reĝo, dirante:Pro kio eliris de la reĝo tia severa ordono? Tiam Arjoĥ rakontis al Daniel la tutan aferon.

16 Daniel iris kaj petis la reĝon, ke li donu al li templimon, kaj li prezentos al la reĝo la klarigon.

17 Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al siaj kamaradoj Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja,

18 por ke ili petegu la kompateman Dion de la ĉielo malkaŝi tiun kaŝitan aferon, por ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne pereu kun la aliaj saĝuloj de Babel.

19 Kaj tiam la kaŝitaĵo malkaŝiĝis al Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la ĉielo.

20 Kaj Daniel ekparolis, kaj diris:Estu benata la nomo de Dio de eterne ĝis eterne; ĉar al Li apartenas saĝo kaj forto;

21 Li ŝanĝas la tempojn kaj jarojn; Li faligas reĝojn kaj starigas reĝojn; Li donas saĝon al la saĝuloj kaj prudenton al la prudentuloj;

22 Li malkaŝas la profundaĵon kaj kaŝitaĵon; Li scias, kio estas en la mallumo, kaj lumo estas en Li.

23 Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; ĉar Vi donis al mi saĝon kaj forton, kaj malkaŝis al mi tion, pri kio ni Vin petis; ĉar Vi malkaŝis al ni la aferon de la reĝo.

24 Poste Daniel iris al Arjoĥ, al kiu la reĝo komisiis mortigi la saĝulojn de Babel; li venis, kaj diris al li tiel:Ne mortigu la saĝulojn de Babel, konduku min al la reĝo, kaj mi diros al la reĝo la klarigon.

25 Tiam Arjoĥ tuj enkondukis Danielon al la reĝo, kaj diris al ĉi tiu tiele:Inter la transloĝigitaj filoj de Judujo mi trovis homon, kiu povas doni al la reĝo klarigon.

26 Tiam ekparolis la reĝo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltŝacar:Ĉu vi povas sciigi al mi la sonĝon, kiun mi vidis, kaj ĝian signifon?

27 Daniel respondis al la reĝo kaj diris:La kaŝitaĵon, pri kiu la reĝo demandas, ne povas malkaŝi al la reĝo la saĝuloj, nek la sorĉistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj;

28 sed en la ĉielo ekzistas Dio, kiu malkaŝas kaŝitaĵon; Li malkaŝis al la reĝo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via sonĝo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:

29 vi, ho reĝo, meditis sur via lito pri tio, kio estos poste; kaj la Malkaŝanto de kaŝitaĵoj montris al vi, kio estos.

30 Kaj al mi tiu kaŝitaĵo malkaŝiĝis ne pro tio, ke mi kvazaŭ estus pli saĝa ol ĉiuj vivantoj, sed por tio, ke la reĝo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro.

31 Vi, ho reĝo, havis vizion:jen staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo ĝi staris antaŭ vi, kaj ĝia aspekto estis terura.

32 La kapo de tiu statuo estis el pura oro; ĝiaj brusto kaj manoj estis el arĝento, la ventro kaj femuroj el kupro;

33 ĝiaj kruroj estis el fero, ĝiaj piedoj estis parte el fero, parte el argilo.

34 Vi vidis poste, ke ŝtono deŝiriĝis sen ago de ia mano, frapis la statuon, ĝiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin.

35 Tiam ĉio kune frakasiĝis:la fero, argilo, kupro, arĝento, kaj oro fariĝis kiel grenventumaĵo sur somera draŝejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la ŝtono, kiu frakasis la statuon, fariĝis granda monto kaj plenigis la tutan teron.

36 Tio estas la sonĝo. Nun ni diros al la reĝo la signifon.

37 Vi, ho reĝo, estas reĝo super reĝoj, al kiu Dio de la ĉielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron;

38 kaj ĉie, kie ajn loĝas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo, kaj faris vin reganto super ili ĉiuj. Vi estas la ora kapo.

39 Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraŭ tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero.

40 La kvara regno estos malmola, kiel fero; ĉar kiel fero disbatas kaj frakasas ĉion, tiel ankaŭ ĝi, simile al ĉiofrakasanta fero, disbatados kaj frakasados.

41 Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero-tio estos regno de miksita konsisto, kaj ĝi enhavos parte la malmolecon de fero, ĉar vi vidis feron miksitan kun potargilo.

42 Sed kiel la fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaŭ la regno estos parte fortika, parte rompebla.

43 Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandiĝos inter si, kiel fero ne kunfandiĝas kun argilo.

44 Sed en la tempo de tiuj reĝoj Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos, kaj ĝia reĝado ne transiros al alia popolo; ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn, sed ĝi mem staros eterne.

45 Vi vidis, ke ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, arĝenton, kaj oron; la granda Dio montris al la reĝo, kio estos poste. Tia estas precize la sonĝo kaj ĝia ĝusta klarigo.

46 Tiam la reĝo Nebukadnecar ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn incensojn.

47 La reĝo ekparolis al Daniel, kaj diris:Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la reĝoj, malkaŝanta kaŝitaĵojn, kaj tial vi povis malkaŝi tiun kaŝitaĵon.

48 Tiam la reĝo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj riĉajn donacojn, kaj faris lin reganto super la tuta lando de Babel kaj ĉefo super ĉiuj saĝuloj de Babel.

49 Daniel petis la reĝon, kaj ĉi tiu starigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon super la aferoj de la lando Babela; kaj Daniel mem restis ĉe la kortego de la reĝo.

1 尼布甲尼撒在位第二年, 他作了梦, 因此心里烦乱, 不能入睡。

2 于是王吩咐人把术士、用法术的、行邪术的和迦勒底人都召来, 要他们把王的梦告诉王。他们来了, 站在王面前。

3 王对他们说: "我作了一个梦, 心里烦乱, 我要知道这是什么梦。"

4 迦勒底人用亚兰话对王说: "愿王万岁! 请把那梦告诉仆人, 我们好解释梦的意思。"

5 王回答迦勒底人说: "我已经定旨: 如果你们不把那梦和梦的意思向我说明, 就必被碎尸万段, 你们的家必成为废墟。

6 如果你们能把那梦和梦的意思向我解释, 就必从我这里得礼物、奖赏和大尊荣, 所以你们要把梦和梦的意思向我解释。"

7 他们第二次回答王说: "请王把梦告诉仆人, 我们好解释梦的意思。"

8 王回答说: "我清楚知道你们企图拖延时间, 因为你们看出我已经定旨。

9 如果你们不把那梦向我说明, 只有一个办法对付你们。你们串通在我面前胡言乱语, 希望时势有所改变。你们现在要把梦告诉我, 好使我知道你们真能把梦的意思向我解释。"

10 迦勒底人在王面前回答说: "世上没有人能把王所问的事说出来, 因为从来没有一个伟大和有权势的君王向术士、用法术的和迦勒底人询问过这样的事。

11 王所问的事很难答, 除了那不和世人同住的神明以外, 没有人能在王面前把这事说出来。"

12 因此, 王大发烈怒, 下令杀绝巴比伦所有的智慧人。

13 于是王的御旨发出, 要把智慧人都杀死; 人就寻找但以理和他的同伴, 要杀死他们。

14 那时, 王的护卫长亚略出来, 要杀死巴比伦的智慧人, 但以理就婉转机敏地向他询问;

15 但以理对王的护卫长亚略说: "王的命令为什么这样严厉呢?"亚略就把这事告诉但以理。

16 但以理就进去, 求王宽限, 使他可以把那梦的意思为王解释。

17 但以理回到自己的家里, 把这事告诉他的同伴哈拿尼雅、米沙利和亚撒利雅,

18 要他们为这隐秘的事祈求天上的 神怜悯, 免得但以理和他的同伴与巴比伦其余的智慧人一同灭亡。

19 于是这隐秘的事在夜间的异象中给但以理显明了。但以理就称颂天上的 神。

20 但以理说: "愿 神的名得称颂, 从永远直到永远, 因为智慧和能力都是属他的。

21 他改变时间、季节; 他废王、立王; 他赐智慧给智慧人, 赐知识给聪明人。

22 他显明深奥和隐密的事, 他洞悉暗中的一切, 因为光明与他同住。

23 我列祖的 神啊! 我感谢你, 赞美你! 你把智慧和能力赐了给我; 我们向你所求的, 现在你已向我显明, 把王的事告诉了我们。"

24 于是但以理进去见亚略, 就是王委派去杀绝巴比伦的智慧人的, 对他这样说: "不要杀绝巴比伦的智慧人; 请把我带到王面前, 我要把梦的意思向王解释。"

25 亚略就急忙把但以理带到王面前, 对王这样说: "我在被掳的犹大人中找到一个能把梦的意思向王说明的人。"

26 王问称为伯提沙撒的但以理说: "你能向我说明我所见的梦和梦的意思吗?"

27 但以理在王面前回答说: "王所问的那隐秘的事, 没有智慧人、用法术的、术士和占星家能向王解释;

28 只有一位在天上的 神能把一切隐秘的事显明; 他已经把日后将要发生的事告诉你尼布甲尼撒王了。你的梦和你躺在床上时脑海中出现的异象就是这样:

29 王啊! 你躺在床上时, 想到日后将要发生的事, 那显明隐秘事的 神就把将要发生的事向你说明了。

30 现在这隐秘的事向我显明, 并不是因为我的智慧胜过所有的人, 而是要使王知道梦的意思和你心想明白的事。

31 "王啊! 你正在观看, 看见有一座大像, 那像甚高, 非常光耀, 竖立在你面前, 样貌十分可怕。

32 这像的头是纯金的, 胸膛和手臂是银的, 腹和腰是铜的,

33 腿是铁的, 脚是铁和泥混杂的。

34 你正观看的时候, 有一块非人手凿成的石头, 击在那座大像铁和泥混杂的脚上, 把脚砸碎了。

35 于是铁、泥、铜、银、金都一同砸得粉碎, 好像夏天禾场上的糠秕, 被风吹散, 无处可寻; 那打碎这像的石头却变成一座大山, 充满全地。

36 "这就是那梦, 现在我们要在王面前讲解那梦的意思。

37 王啊! 你是万王之王, 天上的 神已经把国度、权柄、能力和尊荣都赐给你;

38 也把散居在各处的世人、田野的走兽和空中的飞鸟, 都交在你手里, 使你管理这一切。你就是那金头。

39 在你以后, 另一国将兴起, 不及于你。后有第三国, 就是那铜的, 要统治全地。

40 还有第四国, 坚强如铁, 因为铁能砸碎击破万物; 铁怎样压碎一切, 那国也要照样砸碎一切。

41 正如你看见那像的脚和脚趾是窑匠的泥和铁混杂的, 那国也必分裂; 正如你看见铁和陶泥混合在一起, 那国也必有铁的坚硬。

42 那些脚趾是铁和泥混杂的, 那国也必是部分坚强, 部分脆弱。

43 你怎样看见铁和陶泥混合在一起, 那国的人也必和列国的人通婚混杂, 却不能彼此联合, 正如铁和泥不能混杂一样。

44 那些王在位的时候, 天上的 神必兴起另一个永不灭亡的国, 国权必不归给别族的人。这国必砸碎毁灭其他各国; 并且这国必存到永远。

45 正如你看见那块从山而出, 非人手凿成的石头, 把铁、铜、泥、银和金都砸碎了, 伟大的 神已把日后必有的结局都告诉王了。这梦是确实的, 梦的意思也是准确的。"

46 尼布甲尼撒王俯伏在地, 向但以理下拜, 又下令向但以理献上供物和香品。

47 王对但以理说: "你们的 神真是万神之神, 万王之王, 又是显明隐秘事的, 因为你能把这隐秘的事显明出来。"

48 于是王提升但以理, 赐他许多贵重的礼物, 使他管理巴比伦全省, 又立他为总长, 管理巴比伦所有的智慧人。

49 但以理求王, 王就委派沙得拉、米煞、亚伯尼歌管理巴比伦省的政务; 但以理却在朝中侍立。