1 La reĝo Belŝacar faris grandan festenon por siaj mil eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil.
2 Fariĝinte ebria, Belŝacar ordonis alporti la orajn kaj arĝentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
3 Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
4 Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj arĝentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn.
5 En tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraŭ la kandelabro sur la kalkita muro de la reĝa salono; kaj la reĝo vidis la manon, kiu skribis.
6 Tiam ŝanĝiĝis la vizaĝaspekto de la reĝo, liaj pensoj konfuziĝis, la ligiloj de liaj lumboj malstreĉiĝis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapiĝadis.
7 La reĝo laŭtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, Ĥaldeojn, kaj divenistojn. La reĝo ekparolis, kaj diris al la saĝuloj de Babel:Kiu ajn tralegos ĉi tiun surskribon kaj klarigos al mi ĝian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno.
8 Tiam venis ĉiuj saĝuloj de la reĝo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la reĝo ĝian signifon.
9 La reĝo Belŝacar forte maltrankviliĝis, kaj lia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis, kaj antaŭ liaj eminentuloj konfuziĝis.
10 Ĉe tiu okazintaĵo, kiu fariĝis al la reĝo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris la reĝino. La reĝino ekparolis, kaj diris:Ho reĝo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne ŝanĝiĝu via vizaĝaspekto.
11 En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj saĝon, similan al la saĝo de la dioj; kaj la reĝo Nebukadnecar, via patro, la reĝo mem, via patro, faris lin ĉefo de la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj;
12 ĉar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn. Tio estas Daniel, al kiu la reĝo donis la nomon Beltŝacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.
13 Tiam oni alkondukis Danielon antaŭ la reĝon; kaj la reĝo ekparolis, kaj diris al Daniel:Ĉu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la reĝo, venigis el Judujo?
14 Mi aŭdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara saĝo troviĝas en vi.
15 Nun estis alkondukitaj al mi la saĝuloj kaj magiistoj, por tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de ĉi tiuj vortoj.
16 Sed mi aŭdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkaŝi kaŝitaĵon. Tial, se vi povas tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.
17 Tiam Daniel respondis kaj diris al la reĝo:Viaj donacoj restu ĉe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la reĝo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.
18 Ho reĝo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.
19 Pro la potenco, kiun Li donis al li, ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaŭ li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.
20 Sed kiam lia koro fieriĝis kaj lia spirito malhumiliĝis, li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro;
21 kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
22 Vi, lia filo, ho Belŝacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis ĉion tion;
23 sed vi levis vin kontraŭ la Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris.
24 Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita ĉi tiu surskribo.
25 Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita:MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN.
26 Jen estas la signifo de la vortoj:MENE:Dio kalkulis la tempon de via reĝado kaj metis al ĝi finon;
27 TEKEL:vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza;
28 PERES:via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.
29 Tiam laŭ ordono de Belŝacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran ĉenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno.
30 En tiu sama nokto Belŝacar, reĝo de la Ĥaldeoj, estis mortigita.
31 Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la aĝon de sesdek du jaroj.
1 伯沙撒王为他的一千大臣大摆筵席, 他和他们一同喝酒。
2 伯沙撒喝酒欢畅的时候, 下令把他先祖尼布甲尼撒从耶路撒冷圣殿里掠取的金银器皿拿来, 好让他和他的大臣、妻妾、妃嫔用这些器皿来喝酒。
3 于是人把从耶路撒冷圣殿里, 就是 神的殿里, 掠来的金银器皿拿来; 王和他的大臣、妻妾、妃嫔就用这些器皿来喝酒。
4 他们喝酒, 赞美那些用金、银、铜、铁、木、石所做的神。
5 当时, 忽然有人手的指头出现, 在王宫里灯台对面的粉墙上写字; 王看见了那只正在写字的手掌,
6 就脸色大变, 心意惊惶, 两脚无力, 双膝彼此相碰。
7 王大声呼叫, 吩咐人把那些用法术的和迦勒底人, 以及占星家都领进来; 王对巴比伦的智慧人说: "谁能读这文字, 又能向我解释它的意思, 他必身穿紫袍, 颈戴金链, 在国中掌权, 位列第三。"
8 于是王所有的智慧人都进来, 却不能读那文字, 也不能把意思向王说明。
9 伯沙撒王就非常惊惶, 脸色大变; 他的大臣也都不知所措。
10 太后因王和他的大臣所说的话, 就进入宴会的大厅, 对王说: "愿王万岁! 你的心意不要惊惶, 也不要脸色大变。
11 在你国中有一个人, 他里面有圣神的灵; 你先祖在世的日子, 发现这人有灼见, 有聪明, 有智慧, 好像神的智慧一样。你先祖尼布甲尼撒王, 就是王的先祖, 曾立他为术士、用法术的, 以及迦勒底人和占星家的领袖。
12 这都因为在这但以理里面有美好的灵性, 有知识, 有聪明, 能解梦, 释谜语, 能解答难题; 这人尼布甲尼撒王曾给他起名叫伯提沙撒。现在可以把但以理召来, 他必能解释墙上文字的意思。"
13 于是但以理被带到王面前, 王问但以理说: "你就是我先王从犹大掳来的犹大人但以理吗?
14 我听说你里面有神的灵, 有灼见, 有聪明, 有高超的智慧。
15 现在智慧人和用法术的都被带到我面前了, 我要他们读这文字, 把文字的意思向我说明, 可是他们都不能解释这文字的意思。
16 我听说你能解释异梦, 也能解答难题。现在你若能读这文字, 把它的意思向我说明, 就必身穿紫袍, 颈戴金链, 在国中掌权, 位列第三。"
17 但以理在王面前回答说: "你的礼物可以归你自己, 你的赏赐可以归给别人; 我却要为王读这文字, 也要把意思向王说明。
18 王啊! 至高的 神曾把国位、权势、光荣和威严赐给你先祖尼布甲尼撒。
19 因 神所赐给他的权势, 各国、各族和说各种语言的人, 都在他面前战兢恐惧; 他要杀谁, 就杀谁; 要谁活着, 谁就可以活着; 要提升谁, 就提升谁; 要贬低谁, 就贬低谁。
20 但他心高气傲、妄自尊大的时候, 就从国位上被赶下来, 他的尊荣也被夺去。
21 他被赶逐, 离开人群, 他的心变如兽心, 他和野驴同住, 像牛一样吃草, 身体被天露滴湿; 等到他承认至高的 神在世人的国中掌权, 他喜欢谁, 就立谁执掌国权。
22 伯沙撒啊! 你是他的子孙, 你虽然知道这一切, 你的心仍不谦卑,
23 竟高抬自己, 敌对天上的主, 使人把他殿中的器皿拿到你面前来, 你和你的大臣、妻妾、妃嫔用这些器皿喝酒; 你又赞美那些不能看见、不能听见、什么都不能知道, 用金、银、铜、铁、木、石所做的神, 却没有把荣耀归给那手中有你的气息, 和那掌管你一切命途的 神。
24 因此, 有手从 神那里伸出来, 写了这文字。
25 "所写的文字是: ‘弥尼, 弥尼, 提客勒, 乌法珥新。’
26 这文字的意思是这样: ‘弥尼’就是 神已数算了你国度的年日, 使国终止;
27 ‘提客勒’就是你被称在天平上, 显出你的缺欠;
28 ‘毗勒斯’("毗勒斯"即"乌法珥新"的单数式)就是你的国要分裂, 归给玛代人和波斯人。"
29 于是伯沙撒下令, 人就把紫袍给但以理穿上, 把金链戴在他的颈上, 又宣告他在国中掌权, 位列第三。
30 当夜, 迦勒底人的王伯沙撒被杀。
31 玛代人大利乌夺取了迦勒底国; 那时他六十二岁。(本节在《马索拉抄本》为6:1)