1 Fidinda estas la diro:Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron.

2 Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,

3 ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto;

4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco

5 (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);

6 ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo.

7 Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo.

8 Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon;

9 tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco.

10 Kaj tiuj ankaŭ estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj.

11 Virinoj ankaŭ devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri ĉio.

12 La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn.

13 Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

14 Ĉi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaŭ,

15 sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero.

16 Kaj laŭ konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontriĝis en la karno, praviĝis en la spirito, estis vidita de anĝeloj, pripredikita ĉe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

1 "如果有人渴慕监督的职分, 他就是爱慕善工。"这话是可信的。

2 所以作监督的, 必须无可指摘, 只作一个妻子的丈夫, 有节制, 自律, 庄重, 乐意接待客旅, 善于教导,

3 不好酒, 不打人, 只要温和, 与人无争, 不贪财,

4 好好管理自己的家, 使儿女凡事敬重顺服。

5 (人若不知道怎样管理自己的家, 怎能照料 神的教会呢?)

6 初信主的不可作监督, 恐怕他骄傲, 就落在魔鬼所受的刑罚里。

7 作监督的也必须在教外有好声誉, 免得他被人毁谤, 就落在魔鬼的陷阱里。

8 照样, 执事也必须庄重, 不一口两舌, 不酗酒, 不贪不义之财,

9 用清洁的良心持守信仰的奥秘。

10 他们也必须先受考验, 若没有可责之处, 然后才让他们作执事。

11 照样, 他们的妻子("他们的妻子"可解作"女执事")也要庄重, 不说谗言, 有节制, 凡事忠心。

12 执事只可以作一个妻子的丈夫, 善于管理儿女和自己的家。

13 那善于作执事的, 就为自己得了好的位分, 也因着相信基督耶稣得到大大的胆量。

14 我把这些事写给你, 希望不久可以到你那里去;

15 假如我来迟了, 你也可以知道在 神的家里应该怎样行。这家就是永活 神的教会、真理的柱石和根基。

16 敬虔的奥秘真伟大啊, 这是众人所公认的, 就是: "他在肉身显现, 在圣灵里称义, 被天使看见; 被传于列国, 被世人信服, 被接到荣耀里。"