1 En la tempo, kiam regis la juĝistoj, iam malsato okazis en la lando; kaj foriris viro el Bet-Leĥem en Judujo, por pasloĝi en la lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj.

2 La nomo de la viro estis Elimeleĥ, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi, kaj la nomoj de liaj du filoj estis Maĥlon kaj Kiljon, Efratanoj el Bet-Leĥem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj restis tie.

3 Elimeleĥ, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis ŝi kun siaj du filoj.

4 Ambaŭ edziĝis kun Moabidinoj; la nomo de unu estis Orpa, kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili loĝis tie ĉirkaŭ dek jaroj.

5 Sed mortis ankaŭ ambaŭ, Maĥlon kaj Kiljon; kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du filoj.

6 Ŝi leviĝis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la lando de Moab; ĉar ŝi aŭdis en la lando de Moab, ke la Eternulo rememoris Sian popolon, donante al ĝi panon.

7 Ŝi eliris el la loko, kie ŝi loĝis, kun siaj du bofilinoj; kaj ili iris sur la vojo, por ke ili revenu al la lando de Jehuda.

8 Naomi diris al siaj du bofilinoj:Iru, kaj revenu ĉiu el vi al la domo de sia patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis favorkoraj al la mortintoj kaj al mi;

9 la Eternulo favoru vin, ke vi trovu ripozon, ĉiu el vi en domo de sia edzo. Ŝi kisis ilin, kaj ili levis sian voĉon kaj ploris.

10 Kaj ili diris al ŝi:Ni volas iri kun vi al via popolo.

11 Naomi respondis:Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? Ĉu ankoraŭ ekzistas filoj en mia utero, ke vi edziniĝu kun ili?

12 Revenu, miaj filinoj, foriru; ĉar mi jam estas tro maljuna por edziniĝi kun viro. Eĉ se mi dirus, ke mi havas ankoraŭ esperon, eĉ se mi jam havus edzon hodiaŭ nokte, kaj eĉ se mi naskus filojn:

13 ĉu pri ili vi esperu, ĝis ili plenaĝiĝos? ĉu por ili vi atendu, ne edziniĝante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolĉe al mi pro vi, ĉar la mano de la Eternulo afliktis min.

14 Sed ili levis sian voĉon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed Rut aliĝis al ŝi.

15 Kaj ĉi tiu diris:Jen via bofratino reiris al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaŭ returne post via bofratino.

16 Sed Rut diris:Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aŭ ke mi returnu min kaj ĉesu sekvi vin; ĉar kien vi iros, mi ankaŭ iros, kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos; via popolo ankaŭ estos mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio.

17 Sur la loko, kie vi mortos, mi ankaŭ mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi.

18 Kiam Naomi vidis, ke ŝi firme decidis iri kun ŝi, tiam ŝi ĉesis disputi kun ŝi.

19 Kaj ili ambaŭ iradis, ĝis ili alvenis en Bet-Leĥemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Leĥemon, la tuta loĝantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante:Ĉu tio estas Naomi?

20 Kaj ŝi respondis al ili:Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; ĉar la Plejpotenculo faris al mi maldolĉegon;

21 kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontraŭ mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?

22 Tiel Naomi revenis, kaj kun ŝi ankaŭ Rut, la Moabidino, ŝia bofilino, kiu revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Leĥemon je la komenco de la rikolto de hordeo.

1 在士师统治期间, 国内发生了饥荒。有一个人带着妻子和两个儿子, 从犹大的伯利恒前往摩押地去, 寄居在那里。

2 这个人名叫以利米勒, 妻子名叫拿俄米, 两个儿子叫玛伦和基连, 都是犹大伯利恒的以法他人。他们到了摩押地, 就在那里住下来了。

3 后来拿俄米的丈夫以利米勒去世了, 留下她和两个儿子。

4 他们娶了摩押女子作妻子, 一个名叫俄耳巴, 一个名叫路得。他们在那里住了约有十年。

5 后来, 玛伦和基连二人也死了, 留下拿俄米, 既没有了两个儿子, 又没有了丈夫。

6 拿俄米还在摩押地的时候, 因为听说耶和华眷顾他的子民, 赐粮食给他们, 就带着两个媳妇动身从摩押地回来。

7 她离开居住的地方, 两个媳妇也随她出发, 要回到犹大地去。

8 拿俄米对两个媳妇说: "去吧, 你们还是各自回娘家吧。愿耶和华恩待你们, 像你们善待已死的人和我一样。

9 愿耶和华使你们各人有机会再嫁("有机会再嫁"原文作"在丈夫家里"), 找到归宿。"跟着亲吻她们, 她们就发声大哭,

10 说: "不, 我们一定要跟你一起回到你同胞那里去。"

11 拿俄米说: "我女儿啊, 你们回去吧, 为什么要跟我去呢?我肚子里还有儿子作你们的丈夫吗?

12 走吧, 我女儿啊, 你们回去吧, 因为我太老, 不能嫁人了, 就算我说我还有希望今天晚上有个丈夫, 又生儿子,

13 你们可以等到他们长大吗?你们可以为他们守节而不嫁人吗?不行, 我女儿啊, 我为你们非常难过, 因为耶和华伸手对付我。"

14 她们又放声大哭。俄耳巴就和婆婆吻别, 路得却舍不得离开拿俄米。

15 拿俄米说: "你看, 你嫂嫂已经回到她同胞和她的神那里去了。你也跟着嫂嫂回去吧。"

16 路得说: "请不要逼我离开你回去, 不跟从你。你到哪里去, 我也要到哪里去; 你在哪里过夜, 我也要在哪里过夜; 你的同胞就是我的同胞, 你的 神就是我的 神;

17 你死在哪里, 我也要死在哪里, 葬在哪里。除非死亡把你我分离; 如果我离开你, 愿耶和华加倍惩罚我。"

18 拿俄米看路得坚决要跟她走, 就不再多费唇舌了。

19 她们双双上路, 来到伯利恒。她们到达的时候, 全城都因她们的缘故骚动起来。妇女们说: "这是拿俄米吗?"

20 拿俄米对她们说: "不要叫我拿俄米, 叫我玛拉吧, 因为全能者使我吃尽了苦头。

21 我满满地出去, 耶和华却使我空空地回来, 你们为什么还叫我拿俄米呢?耶和华折磨我, 全能者加害于我。"

22 拿俄米就这样回来了。她媳妇摩押女子路得随着她从摩押地回来。她们到达伯利恒, 正是开始收割大麦的时候。