1 En la tria jaro de la reĝado de Jehojakim, reĝo de Judujo, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin.
2 Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.
3 Kaj la reĝo diris al Aŝpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la reĝa idaro kaj el la nobelaro, li venigu
4 knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean.
5 Kaj la reĝo destinis por ili por ĉiu tago manĝaĵojn de la reĝa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo.
6 El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja.
7 La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltŝacar; al Ĥananja, Ŝadraĥ; al Miŝael, Meŝaĥ; kaj al Azarja, Abed-Nego.
8 Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la manĝaĵoj de la reĝo, nek per la vino, kiun ĉi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin.
9 Dio donis al Daniel favoron kaj simpation ĉe la korteganestro.
10 Kaj la korteganestro diris al Daniel:Mi timas mian sinjoron, la reĝon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas manĝi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizaĝoj estas malpli grasaj, ol ĉe aliaj knaboj, viaj samaĝuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaŭ la reĝo.
11 Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, Ĥananjan, Miŝaelon, kaj Azarjan:
12 Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por manĝi legomojn, kaj por trinki akvon;
13 poste montriĝu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj manĝas la manĝaĵon de la reĝo; kaj poste agu kun viaj servantoj laŭ tio, kion vi vidos.
14 Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj.
15 Post paso de la dek tagoj montriĝis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol ĉiuj knaboj, kiuj manĝis la manĝaĵon de la reĝo.
16 Tial la inspektisto forportadis ilian manĝaĵon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.
17 Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri ĉiuj libroj kaj saĝaĵo, kaj Daniel estis ankaŭ kompetenta pri ĉiaj vizioj kaj sonĝoj.
18 Kiam pasis la tempo, kiun la reĝo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.
19 La reĝo parolis kun ili, kaj el ili ĉiuj troviĝis neniu egala al Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaŭ la reĝo.
20 Kaj koncerne ĉiujn aferojn de saĝo kaj scio, pri kiuj la reĝo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli saĝaj, ol ĉiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.
21 Daniel estis tie ĝis la unua jaro de la reĝo Ciro.
1 犹大王约雅敬在位第三年, 巴比伦王尼布甲尼撒来到耶路撒冷, 把城围困。
2 主把犹大王约雅敬和 神殿中的一部分器物交在尼布甲尼撒手里, 他就把这些器物带到示拿地的神庙那里, 存放在庙中的宝库里。
3 王吩咐他的太监长亚施毗拿说: "你要从以色列人中, 把一些王室的后裔和贵族带进来;
4 这些年轻人必须没有残疾、英俊、足智多才、有高度学习能力、明察事理, 而且他们必须有能力可以在王宫里工作。你要教他们学习迦勒底的文学和语言。"
5 王指定每日给他们一份御用的佳肴美酒; 又教养他们三年。期满以后, 他们就侍立在王面前。
6 他们中间有犹大人但以理、哈拿尼雅、米沙利、亚撒利雅。
7 太监长给他们起了新的名字, 称但以理为伯提沙撒, 哈拿尼雅为沙得拉, 米沙利为米煞, 亚撒利雅为亚伯尼歌。
8 但以理决心不让御用的佳肴美酒玷污自己, 所以求太监长帮助他, 使他不用玷污自己。
9 于是 神使但以理在太监长面前得着恩惠和同情。
10 只是太监长对但以理说: "我惧怕我主我王, 他已指定了你们应用的饮食; 如果他见到你们的面色比你们同岁的年轻人憔悴难看, 你们就使我的头在王面前保不住了。"
11 后来但以理对太监长分派看管但以理、哈拿尼雅、米沙利、亚撒利雅的人说:
12 "请你试试仆人十天, 容我们只吃素菜、喝清水。
13 然后, 请你观察我们的容貌, 和那些享用王的佳肴的年轻人的容貌, 就照着你观察的结果, 待你的仆人吧! "
14 看管他们的人就允准他们的这个要求, 试试他们十天。
15 过了十天, 见他们的容貌比所有享用王的佳肴的年轻人, 更加俊美健壮。
16 看管他们的人就撤去指定给他们享用的佳肴美酒, 让他们吃素菜。
17 这四个年轻人在各种文字和学问上, 神都赐他们知识和聪明; 但以理并且能明白一切异象和异梦。
18 到了王吩咐带所有年轻人进宫的日子, 太监长就领他们到尼布甲尼撒王面前。
19 王和他们谈话, 发现他们所有的人中, 没有一个比得上但以理、哈拿尼雅、米沙利、亚撒利雅的; 他们四人就侍立在王面前。
20 王考问他们一切智慧和聪明的事, 就发现他们比全国所有的术士和用法术的更胜十倍。
21 直到古列王元年, 但以理还在。