1 En la unua jaro de Dario, filo de Aĥaŝveroŝ, el la gento Meda, kiu fariĝis reĝo super la regno de la Ĥaldeoj,
2 en la unua jaro de lia reĝado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finiĝi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.
3 Kaj mi turnis mian vizaĝon al Dio, la Sinjoro, por preĝi kaj petegi, en fastado, sakaĵo, kaj cindro.
4 Kaj mi preĝis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
5 Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;
6 ni ne aŭskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.
7 Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, ĉiu Judo, la loĝantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en ĉiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.
8 Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaŭ Vi.
9 Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li
10 kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laŭ Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.
11 La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne aŭskulti Vian voĉon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la ĵuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; ĉar ni pekis kontraŭ Li.
12 Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj juĝistoj, kiuj faradis juĝon ĉe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfeliĉon; sub la tuta ĉielo nenie fariĝis tio, kio fariĝis al Jerusalem.
13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfeliĉo; ni tamen ne preĝis antaŭ la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.
14 Kaj la Eternulo viglis super la malfeliĉo kaj venigis ĝin sur nin; ĉar justa estas la Eternulo, nia Dio, en ĉiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne aŭskultis Lian voĉon.
15 Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.
16 Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturniĝu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; ĉar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindaĵo antaŭ ĉiuj niaj ĉirkaŭantoj.
17 Kaj nun aŭskultu, ho nia Dio, la preĝon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizaĝo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.
18 Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; ĉar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ Vi nian preĝon.
19 Ho Sinjoro, aŭskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.
20 Dum mi ankoraŭ parolis kaj preĝis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaŭ la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;
21 dum mi ankoraŭ parolis preĝante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antaŭe en la vizio, alflugis, kaj ektuŝis min ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero;
22 kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris:Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.
23 Ĉe la komenco de via preĝado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi ĝin, ĉxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.
24 Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovriĝu la kulpo, sigeliĝu la pekoj, kaj pardoniĝu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeliĝu la vizio kaj profetaĵo, kaj sanktoleiĝu Plejsanktulo.
25 Sciu, kaj komprenu:de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, ĝis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.
26 Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.
27 En la daŭro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos ĉesigitaj buĉoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.
1 玛代人亚哈随鲁的儿子大利乌被立为王, 统治迦勒底国的第一年,
2 就是他作王的第一年, 我但以理从经书上留意到耶和华临到耶利米先知的话, 指出耶路撒冷荒废的年数必满七十年。
3 于是我转向主 神, 禁食, 披麻蒙灰, 借祈祷和恳求寻求他。
4 我向耶和华我的 神祷告、认罪, 说: "主啊! 伟大可畏的 神, 你向那些爱你, 遵守你诫命的人守约施慈爱。
5 我们犯了罪, 行了不义, 作了恶, 背叛了你, 偏离了你的诫命典章;
6 没有听从你的仆人众先知, 他们奉你的名向我们的君王、领袖、列祖和国中所有的人民说话。
7 主啊! 你是公义的; 我们满面羞愧, 正如今日的光景; 我们犹大人、耶路撒冷的居民, 和被你赶逐到远近各地的以色列众人, 都因对你不忠而满面羞愧。
8 耶和华啊! 我们和我们的君王、领袖、列祖, 都满面羞愧, 因为我们得罪了你。
9 虽然我们背叛了主我们的 神, 他仍是满有怜悯和饶恕。
10 我们没有听从耶和华我们 神的话, 没有遵行他借着他的仆人众先知向我们颁布的律法。
11 以色列众人都违背了你的律法, 偏离了你, 不听从你的话, 因此, 神的仆人摩西的律法书上所记载的咒诅和审判, 都倾倒在我们身上; 我们实在得罪了 神。
12 他实现了他的预言, 按着他向我们和那些治理我们的官长所说过的话, 使大灾祸临到我们身上; 耶路撒冷所遇的灾祸是在普天之下从未发生过的。
13 这一切灾祸是按着摩西的律法书上所记载的, 临到了我们身上, 但我们仍没有恳求耶和华我们的 神施恩, 使我们离开罪孽, 明白你的真理。
14 所以耶和华留意使这灾祸临到我们身上, 因为耶和华我们的 神在他所行的一切事上都是公义的, 我们却没有听从他的话。
15 主我们的 神啊! 你曾用强而有力的手把你的子民从埃及地领出来, 使你自己得了名, 好像今天一样。现在, 我们犯了罪, 作了恶。
16 主啊! 求你按着你的一切公义, 使你的怒气和忿怒转离你的城耶路撒冷, 就是你的圣山; 因我们的罪和我们列祖的罪孽的缘故, 耶路撒冷和你的子民成了在我们四围的人羞辱的对象。
17 现在, 我们的 神啊! 求你垂听你仆人的祷告和恳求; 主啊! 为了你自己的缘故, 使你的脸光照你这荒凉了的圣所。
18 我的 神啊! 求你侧耳而听, 睁眼垂顾我们的荒凉, 和那称为你名下的城; 因为我们向你恳求, 并不是因着自己的义, 而是因着你的大怜悯。
19 主啊! 求你垂听。主啊! 求你赦免。主啊! 求你应允而行。我的 神啊! 为了你自己的缘故, 求你不要耽延。因为你的城和你的子民都是称为你名下的。"
20 我还在说话、祷告、承认我的罪和我同胞以色列人的罪, 为我 神的圣山, 向耶和华我的 神恳求的时候;
21 我还在祷告说话的时候, 我先前在异象中所见的那位样貌像人的加百列, 约在献晚祭的时候, 快速地飞("快速地飞"原文意思难确定, 或译: "在精疲力竭时")到我面前来。
22 他向我解释, 说: "但以理啊! 现在我来, 要使你有智慧, 有聪明。
23 你开始恳求的时候, 就有命令发出。因为你是大蒙眷爱的, 所以我来告诉你; 你要留意这信息, 明白这异象。
24 "为你的同胞和你的圣城, 已经定了七十个七, 要结束过犯, 终止罪恶, 遮盖罪孽, 引进永义, 封住异象和预言, 并且膏抹至圣所("至圣所"或译: "至圣者")。
25 你要知道, 也要明白, 从发出命令恢复和重建耶路撒冷, 直到受膏君的时候, 必有七个七; 又有六十二个七("必有七个七; 又有六十二个七"或译: "必有七个七和六十二个七"), 耶路撒冷连广场和濠沟, 都必重新建造起来; 那是一段困苦的时期。
26 六十二个七以后, 受膏者必被剪除, 一无所有("一无所有"或译: "不再存在"); 那将要来的领袖的人民必毁灭这城和圣所。结局必像洪水而来; 必有争战直到末了; 荒凉的事已经定了。
27 一七之内, 他必和许多人坚立盟约; 一七之半, 他必使献祭和供物终止; 他必在殿里("殿里"原文作"翼上"); 设立那使地荒凉的可憎的像("可憎的像"原文是复数), 直到指定的结局倾倒在那造成荒凉的人身上。"