1 Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio:ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto;
2 ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
3 Nenian abomenaĵon manĝu.
4 Jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi:bovo, ŝafo, kaj kapro,
5 cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo.
6 Ĉian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, tian el la brutoj vi povas manĝi.
7 Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distranĉa sulko:la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; ĉar ili remaĉas maĉitaĵon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi;
8 kaj la porkon, ĉar ĝiaj hufoj estas disfenditaj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi; ilian viandon ne manĝu, kaj ilian kadavron ne ektuŝu.
9 Ĉi tiujn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn, vi povas manĝi;
10 sed ĉiujn, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, ne manĝu:malpura tio estas por vi.
11 Ĉian birdon puran vi povas manĝi.
12 Sed ĉi tiujn el ili ne manĝu:la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
13 kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun ĝia speco
14 kaj ĉian korvon kun ĝia speco
15 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco,
16 la noktuon kaj la ibison kaj la cignon
17 kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon
18 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
19 Kaj ĉia rampaĵo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin manĝi.
20 Ĉian puran birdon vi povas manĝi.
21 Manĝu nenian kadavraĵon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas ĝin doni, ke li ĝin manĝu; aŭ vi povas vendi al alilandulo; ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
22 Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj venas de la kampo ĉiujare.
23 Kaj manĝu antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por loĝigi tie Sian nomon, dekonaĵon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi ĉiam la Eternulon, vian Dion.
24 Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, ĉar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis:
25 tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos;
26 kaj vi aĉetos pro tiu mono ĉion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, el vino aŭ el drinkaĵo, aŭ el ĉio, kion postulos via animo; kaj vi manĝos tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio.
27 Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi.
28 Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj;
29 kaj venos la Levido-ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi- kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.
1 "你们是耶和华你们的 神的儿女, 不可为了死人割伤自己的身体, 也不可使你们的额上光秃;
2 因为你是属于耶和华你的 神的圣洁子民; 耶和华从地上的万民中拣选了你们, 特作他自己的子民。
3 "可厌恶之物, 你都不可吃。
4 你们可以吃的牲畜是以下这些: 牛、绵羊、山羊、
5 鹿、羚羊、赤鹿、野山羊、麋鹿、野羊、野鹿。
6 在走兽中, 分蹄成两蹄趾, 又反刍的走兽, 你们都可以吃。
7 但是那些反刍或分蹄的走兽中, 你们不可吃的有: 骆驼、兔子和石獾, 因为它们反刍却不分蹄, 就对你们不洁净。
8 至于猪, 因为它分蹄却不反刍, 就对你们不洁净。它们的肉, 你们不可吃; 它们的尸体, 你们不可触摸。
9 "在水中, 你们可以吃的, 有以下这些: 有鳍有鳞的, 你们都可以吃。
10 有鳍没有鳞的, 你们都不可吃; 这是对你们不洁净的。
11 "洁净的鸟类, 你们都可以吃。
12 你们不可吃的鸟类有以下这些: 鹰、狗头鹰、红头鹰、
13 鸢、隼、黑隼, 以及这一类的鸟;
14 乌鸦和这一类的鸟;
15 驼鸟、夜鹰、海鹰、雀鹰, 以及这一类的鸟;
16 小猫头鹰、猫头鹰、角鸱、
17 小枭、秃雕、鱼鹰、
18 鹳、鹭, 以及这一类的鸟; 戴胜和蝙蝠。
19 有翅膀的昆虫, 对你们都不洁净, 你们都不可吃。
20 洁净的鸟类, 你们都可以吃。
21 "自死的动物, 你们都不可吃; 可以送给你城里的寄居者吃, 或是卖给外族人吃, 因为你是归耶和华为圣的子民; 不可用山羊羔母的奶煮山羊羔。
22 "你要把你撒种所产的, 就是田地每年所出的, 献上十分之一。
23 又要把你的五谷、新酒和新油的十分之一, 以及你牛群羊群中头生的, 在耶和华你的 神面前吃, 就是在他选择作他名的居所的地方吃, 好使你可以学习常常敬畏耶和华你的 神。
24 耶和华你的 神赐福与你的时候, 耶和华你的 神选择要立为他名的地方, 如果离你太远, 那路又太长, 使你不能把供物带到那里去;
25 你就可以换成银子, 把银子拿在手里, 到耶和华你的 神选择的地方去,
26 你可以用这银子随意买牛羊、清酒和烈酒; 你心想要的, 都可以买; 在那里, 你和你的家人, 都要在耶和华你的 神面前吃喝欢乐。
27 住在你城里的利未人, 你不可丢弃他, 因为他在你们中间无分无业。
28 "每三年之末, 你要把那一年的全部出产的十分之一取出来, 积存在你的城里;
29 这样, 利未人(因为他在你们中间无分无业), 以及在你城里的寄居者和孤儿寡妇, 就可以来, 吃得饱足; 好叫耶和华你的 神, 在你手所作的一切事上, 赐福给你。"