1 Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredaĵon kun Izrael:la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenaĵon ili manĝados.
2 Heredaĵon ili ne havos inter siaj fratoj:la Eternulo estas ilia heredaĵo, kiel Li diris al ili.
3 Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbuĉantoj de bovo aŭ ŝafo:oni donu al la pastro la ŝultron kaj la makzelojn kaj la stomakon;
4 la unuaaĵon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaaĵon de la tonditaĵo de viaj ŝafoj donu al li.
5 Ĉar lin elektis la Eternulo, via Dio, el ĉiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en ĉiu tempo.
6 Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li loĝas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo,
7 kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel ĉiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaŭ la Eternulo:
8 tiam ili manĝu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.
9 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenaĵoj de tiuj popoloj:
10 ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto,
11 nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;
12 ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi.
13 Senmakula estu antaŭ la Eternulo, via Dio;
14 ĉar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, aŭskultas antaŭdiristojn kaj aŭguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.
15 Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu,
16 konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, ĉe Ĥoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne aŭdu plu la voĉon de la Eternulo, mia Dio, kaj ĉi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.
17 Kaj la Eternulo diris al mi:Bona estas tio, kion ili diris.
18 Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian buŝon, kaj li parolos al ili ĉion, kion Mi ordonos al li.
19 Kaj se iu homo ne aŭskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.
20 Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aŭ kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.
21 Kaj se vi diros en via koro:Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo?
22 Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos-tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.
1 "利未支派的祭司和利未整个支派, 在以色列中, 必无分无业; 他们所吃的, 是献给耶和华的火祭和他们应得的一份。
2 利未人在兄弟中必没有产业, 耶和华就是他们的产业, 正如耶和华应许他们的。
3 "祭司从人民应得的分是这样: 人无论是献牛或是献羊, 要把前腿、两腮和胃给祭司。
4 你也要把初熟的五谷、新酒、新油和初剪的羊毛给他。
5 因为耶和华你的 神从你的各支派中把他拣选出来, 使他和他的子孙, 可以常常奉耶和华的名侍立供祭司的职。
6 "如果有住在以色列中任何一座城里的利未人, 离开了那里, 一心一意到耶和华选择的地方去,
7 他就可以奉耶和华他的 神的名供职, 像他的众兄弟利未人在那里侍立在耶和华面前一样。
8 除了他从父家承受的产业以外, 他还可以得着和他的兄弟相等分量的祭物。
9 "你到了耶和华你的 神要赐给你的那地的时候, 那些外族人可厌可恶的事, 你不可学习去行。
10 在你中间不可有人把自己的儿女献作火祭, 也不可有占卜的、算命的、用法术的、行邪术的、
11 念咒的、问鬼的、行巫术的、过阴的。
12 因为行这些事的, 都是耶和华厌恶的; 就是因为这些可厌可恶的事的缘故, 耶和华你的 神才把他们从你的面前赶走。
13 你要在耶和华你的 神面前作完全人。
14 "因为你要赶走的那些民族, 都听从算命的和占卜的; 至于你, 耶和华你的 神却不容许你这样行。
15 "耶和华你的 神要从你中间, 就是从你的众兄弟中间, 给你兴起一位先知来, 像我一样; 你们要听从他。
16 这正是你在何烈山开大会的日子, 求耶和华你的 神的一切话, 说: ‘不要让我再听见耶和华我的 神的声音了; 也不要让我再看见这大火了, 免得我死亡。’
17 耶和华对我说: ‘他们所说的都很好。
18 我要从他们的兄弟中间, 给他们兴起一位先知, 像你一样; 我要把我的话放在他口里, 他必把我吩咐他们的一切话都对他们说。
19 如果有人不听从他奉我的名所说的话, 我必亲自追讨那人的罪。
20 "‘不过, 如果有先知擅自奉我的名, 说我没有吩咐他说的话, 或是奉别神的名说话, 那先知就必须处死。’
21 如果你心里说: ‘耶和华没有说过的话, 我们怎能知道呢?’
22 一位先知奉耶和华的名说话, 如果那话不成就, 也不应验, 这话就不是耶和华说的; 是那先知擅自说的, 你不要怕他。"