1 Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaŭ Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj Ĥacerot kaj Di-Zahab,
2 dek unu tagojn malproksime de Ĥoreb, sur la vojo de la monto Seir al Kadeŝ-Barnea.
3 Tio estis en la kvardeka jaro, en la dek-unua monato, en la unua tago de la monato, Moseo parolis al la Izraelidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al li por ili.
4 Post kiam li venkobatis Siĥonon, la reĝon de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon, kaj Ogon, la reĝon de Baŝan, kiu loĝis en Aŝtarot kaj en Edrei;
5 transe de Jordan, en la lando de Moab, Moseo komencis klarigi ĉi tiun instruon, kaj diris:
6 La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur Ĥoreb jene:Sufiĉe vi loĝis sur ĉi tiu monto;
7 turniĝu kaj elmoviĝu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al ĉiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato.
8 Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro post ili.
9 Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene:Mi ne povas sola porti vin;
10 la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la ĉielo.
11 La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al vi!
12 Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian ŝarĝon kaj viajn disputojn?
13 Elektu al vi el viaj triboj virojn saĝajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn.
14 Kaj vi respondis al mi kaj diris:Bona estas la afero, kiun vi proponis fari.
15 Tiam mi prenis la ĉefojn de viaj triboj, virojn saĝajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj.
16 Kaj mi ordonis al viaj juĝistoj en tiu tempo, dirante:Aŭskultu viajn fratojn kaj juĝu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo.
17 Ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo; malgrandan kaj grandan egale aŭskultu; timu neniun, ĉar la juĝo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi ĝin aŭskultos.
18 Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri ĉio, kion vi devas fari.
19 Kaj ni foriris de Ĥoreb, kaj trairis tiun tutan grandan kaj teruran dezerton, kiun vi vidis, sur la vojo al la monto de la Amoridoj, kiel ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ni venis al Kadeŝ-Barnea.
20 Kaj mi diris al vi:Vi venis al la monto de la Amoridoj, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni;
21 vidu, la Eternulo, via Dio, donas al vi la landon; iru, ekposedu ĝin, kiel diris al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj; ne timu kaj ne tremu.
22 Sed vi ĉiuj aliris al mi, kaj diris:Ni sendu antaŭ ni virojn, ke ili esploru por ni la landon, kaj alportu al ni sciigon pri la vojo, per kiu ni devas iri, kaj pri la urboj, al kiuj ni devas veni.
23 Kaj tio plaĉis al mi, kaj mi prenis el vi dek du virojn, po unu viro el tribo;
24 kaj ili iris kaj supreniris sur la monton, kaj venis al la valo Eŝkol kaj esplorrigardis ĝin.
25 Kaj ili prenis en siajn manojn iom el la fruktoj de la lando kaj liveris al ni, kaj alportis al ni sciigon, kaj diris:Bona estas la lando, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.
26 Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio;
27 kaj vi murmuris en viaj tendoj, kaj diris:Pro la malamo de la Eternulo kontraŭ ni, Li elkondukis nin el la lando Egipta, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por ke ili ekstermu nin;
28 kien ni iru? Niaj fratoj ektimigis nian koron, dirante:La popolo estas pli granda kaj pli altkreska ol ni, la urboj estas grandaj kaj fortikigitaj ĝis la ĉielo, kaj ankaŭ Anakidojn ni tie vidis.
29 Kaj mi diris al vi:Ne tremu kaj ne timu ilin;
30 la Eternulo via Dio, kiu iras antaŭ vi, Li batalos por vi, simile al ĉio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaŭ viaj okuloj,
31 kaj en la dezerto, kie, kiel vi vidis, la Eternulo, via Dio, portis vin, kiel homo portas sian filon, sur la tuta vojo, kiun vi iris, ĝis vi venis al ĉi tiu loko.
32 Sed eĉ ĉe tio vi ne fidas la Eternulon, vian Dion,
33 kiu iras antaŭ vi sur la vojo, por serĉi por vi lokon, kie vi povus halti tendare, nokte en fajro, por montri al vi la vojon, kiun vi devas iri, kaj tage en nubo.
34 Kaj la Eternulo aŭdis viajn vortojn, kaj Li ekkoleris kaj ĵuris, dirante:
35 Neniu el ĉi tiuj homoj, el ĉi tiu malbona generacio, vidos la bonan landon, kiun Mi ĵuris doni al viaj patroj;
36 nur Kaleb, filo de Jefune, vidos ĝin; kaj pro tio, ke li sekvis la Eternulon, Mi donos al li kaj al liaj filoj la landon, kiun li trairis.
37 Ankaŭ kontraŭ mi la Eternulo ekkoleris pro vi, dirante:Vi ankaŭ ne venos tien;
38 Josuo, filo de Nun, kiu staras antaŭ vi, li venos tien; lin fortigu, ĉar li donos ĝin al Izrael kiel posedaĵon.
39 Kaj viaj infanoj, pri kiuj vi diris, ke ili fariĝos militakiraĵo, kaj viaj filoj, kiuj nun ankoraŭ ne scias bonon nek malbonon, ili venos tien, kaj al ili Mi donos ĝin, kaj ili ekposedos ĝin.
40 Sed vi turniĝu, kaj iru en la dezerton en la direkto al la Ruĝa Maro.
41 Kaj vi respondis kaj diris al mi:Ni pekis antaŭ la Eternulo; ni iros kaj batalos, konforme al ĉio, kion ordonis al ni la Eternulo, nia Dio; kaj ĉiu el vi zonis sin per siaj bataliloj, kaj vi pretigis vin, por iri sur la monton.
42 Sed la Eternulo diris al mi:Diru al ili:Ne iru kaj ne batalu, ĉar Mi ne estas inter vi; por ke vi ne estu frapitaj de viaj malamikoj.
43 Kaj mi diris al vi, sed vi ne aŭskultis; kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, kaj vi estis malhumilaj kaj iris sur la monton.
44 Tiam eliris kontraŭ vin la Amoridoj, kiuj loĝis sur tiu monto, kaj ili pelis vin tiel, kiel faras la abeloj, kaj batis vin sur Seir ĝis Ĥorma.
45 Kaj vi revenis kaj ploris antaŭ la Eternulo; sed la Eternulo ne aŭskultis vian voĉon kaj ne atentis vin.
46 Kaj vi loĝis en Kadeŝ longan tempon, la tempon, dum kiu vi loĝis.
1 以下是摩西在约旦河东的旷野, 疏弗对面的亚拉巴, 就是在巴兰和陀弗、拉班、哈洗录、底撒哈之间, 向以色列人所说的话。
2 从何烈山经过西珥山的路, 到达加低斯.巴尼亚, 共有十一天的路程。
3 出埃及以后第四十年十一月一日, 摩西照着耶和华吩咐他一切关于以色列人的话, 都告诉了他们。
4 当时, 他已经击败了住在希实本的亚摩利人的王西宏, 和住在亚斯他录与以得来的巴珊王噩。
5 摩西在约旦河东的摩押地, 开始讲解这律法, 说:
6 "耶和华我们的 神, 在何烈山告诉我们: ‘你们在这山上住够了;
7 现在你们要转回, 起程到亚摩利人的山地去, 到那些住在亚拉巴、山地、低地、南地、沿海一带、迦南人的地、黎巴嫩, 直到大河, 就是幼发拉底河一带的地方去。
8 看哪, 我把这地摆在你面前, 你们要进去, 占领这地为业, 就是耶和华向你们列祖亚伯拉罕、以撒、雅各起誓应许给他们和他们的后裔的地。’
9 "那时, 我曾经对你们说: ‘你们的重担, 我独自一人无法担当。
10 耶和华你们的 神使你们多起来; 你们看, 你们今日像天上的星那样多。
11 愿耶和华你们列祖的 神, 使你们比现在更多千倍, 又照着他应许你们的话, 赐福给你们。
12 我独自一人怎能担得起你们的重担、责任和你们争讼的事呢?
13 你们要按着支派选出一些有智慧、有见识、有经验的人, 我就立他们作你们的首领。’
14 你们回答我, 说: ‘你吩咐我们作的事很好。’
15 我就选出你们众支派中的领袖, 就是有智慧有经验的人; 按着你们的支派, 立他们作管理你们的首领, 就是作千夫长、百夫长、五十夫长、十夫长和其他官长。
16 "那时, 我吩咐你们的审判官, 说: ‘你们在兄弟中听讼, 无论是兄弟彼此诉讼, 或是与同居的外地人诉讼, 都要按着公义审判。
17 审判的时候, 不可偏袒人; 无论贵贱尊卑, 都要一样地听讼; 不可怕人的情面, 因为审判是属于 神的; 如果你们遇见难断的案件, 可以呈到我这里来, 让我审断。’
18 那时, 我把你们当作的一切事, 都吩咐了你们。
19 "我们照着耶和华我们的 神吩咐我们的, 从何烈山起行, 走过你们所见那大而可怕的旷野, 沿着到亚摩利人山地的路而行; 后来到了加低斯.巴尼亚。
20 我对你们说: ‘你们已经到了亚摩利人的山地, 就是耶和华我们的 神赐给我们的。
21 看哪, 耶和华你的 神已经把这地摆在你面前; 你要照着耶和华你列祖的 神告诉你的上去, 占领那地; 不要害怕, 也不要惊惶。’
22 你们众人都走到我这里来, 说: ‘我们要先派些人去, 替我们窥探那地, 然后把我们上去该走哪一条路, 该进哪些城, 向我们回报。’
23 这话我很同意, 就从你们中间选了十二个人, 每支派一人。
24 于是他们转身出发, 上了山地, 到了以实各谷, 窥探那地。
25 他们手里拿着那地的果子, 带下来到我们这里, 并且向我们回报, 说: ‘耶和华我们的 神要赐给我们的地是美地。’
26 "但你们不肯上去, 竟违背了耶和华你们的 神的吩咐;
27 你们在帐幕里抱怨, 说: ‘耶和华因为恨我们, 所以把我们从埃及地领出来, 要把我们交在亚摩利人手中, 消灭我们。
28 我们上哪里去呢?我们的兄弟使我们心灰意冷, 说: 那地的人比我们高大; 他们的城邑又大又坚固, 高耸入天; 我们在那里还看见有亚衲族的人。’
29 我就对你们说: ‘不要惊恐, 不要害怕他们。
30 耶和华你们的 神, 就是那走在你们前面的那一位, 他必为你们作战, 好像他在埃及, 在你们面前, 为你们所行的一切一样,
31 并且在旷野里, 你们也看见了耶和华你们的 神, 怎样在你们所行的一切路上, 背负你们, 好像人背负自己的儿子一样, 直到你们来到了这地方。’
32 虽然这样, 你们还是不信耶和华你们的 神;
33 他在路上走在你们前面, 为你们寻找安营的地方; 夜间用火柱, 日间用云彩, 指示你们当走的路。
34 "耶和华听见了你们说话的声音, 就恼怒, 起誓说:
35 ‘这个邪恶世代的人, 连一个也不能看见我起誓应许赐给他们列祖的美地;
36 只有耶孚尼的儿子迦勒可以看见; 并且我要把他踏过的地赐给他和他的子孙, 因为他专心跟从了我耶和华。’
37 因为你们的缘故, 耶和华也向我发怒, 说: ‘你也不能进入那地;
38 但是站在你面前侍候你的嫩的儿子约书亚, 他可以进到那里去; 你要鼓励他, 因为他要使以色列人承受那地为业。
39 还有你们的小孩子, 你们说要被掳掠的, 和你们的儿女, 就是今天还不知道善恶的, 他们都要进入那地; 我要把那地赐给他们, 他们要占领那地。
40 至于你们, 你们要转回, 经往红海的路, 起程到旷野里去。’
41 "那时你们回答我, 说: ‘我们得罪了耶和华; 现在我们愿意照着耶和华我们 神的一切吩咐, 上去作战。’于是你们都预备了兵器, 轻率地上山去了。
42 耶和华对我说: ‘你要对他们说: "你们不要上去, 也不要作战, 因为我不在你们中间, 免得你们在仇敌面前被击败。"’
43 我就告诉你们, 你们却不听从, 竟违背耶和华的吩咐, 擅自上山去了。
44 住在那山上的亚摩利人, 就出来攻击你们, 好像蜂群一样追赶你们, 在西珥击杀你们, 直到何珥玛。
45 你们就回来, 在耶和华面前哭, 但耶和华不听你们的声音, 也不向你们侧耳。
46 于是你们在加低斯住了许多日子。"