1 Se estos disputo inter homoj, ili venu al la juĝo, kaj oni juĝu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu.
2 Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la juĝisto ordonu kuŝigi lin kaj bati lin antaŭ li laŭ la grado de lia kulpeco, laŭ kalkulo.
3 Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaŭ viaj okuloj.
4 Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta.
5 Se fratoj loĝas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edziniĝi ekstere kun viro fremda; sed ŝia bofrato venu al ŝi kaj prenu ŝin al si kiel edzinon kaj vivu kun ŝi.
6 Kaj la unuenaskito, kiun ŝi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.
7 Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejaĝuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edziĝi kun mi.
8 Tiam la plejaĝuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li stariĝos, kaj diros:Mi ne volas preni ŝin:
9 tiam lia bofratino devas aliri al li antaŭ la okuloj de la plejaĝuloj, kaj depreni lian ŝuon de lia piedo kaj kraĉi sur lian vizaĝon, kaj respondi kaj diri:Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.
10 Kaj oni donu al li nomon en Izrael:Domo de senŝuigito.
11 Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj ŝi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton:
12 tiam dehaku ŝian manon, via okulo ne indulgu ŝin.
13 Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn.
14 Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan.
15 Pezilon plenan kaj ĝustan vi devas havi, efon plenan kaj ĝustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
16 Ĉar abomenaĵo por la Eternulo, via Dio, estas ĉiu, kiu faras tion, ĉiu, kiu faras maljustaĵon.
17 Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo;
18 kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis ĉe vi ĉiujn, kiuj, malfortiĝinte, restis malantaŭe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion.
19 Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de ĉiuj viaj malamikoj ĉirkaŭe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedaĵon, elviŝu la memoron pri Amalek el sub la ĉielo; ne forgesu.
1 "如果人与人之间有争讼的事, 就上法庭去; 审判官审判他们的时候, 要定义人有理, 定恶人有罪;
2 如果有罪的人应受责打, 审判官就要叫他伏下, 当面按着他的罪, 照着数目责打他。
3 只可打他四十下, 不可再多; 恐怕你多打了他, 过了这数目, 你的兄弟就在你眼前受辱了。
4 "牛在踹谷的时候, 不可笼住它的嘴。
5 "兄弟住在一起, 他们中间如果有一个死了, 没有留下儿子, 死者的妻子就不可出嫁外人; 她丈夫的兄弟要向她尽兄弟的本分, 娶她为妻, 和她同房。
6 她所生的长子要归亡兄的名下, 免得他的名字从以色列中被涂抹了。
7 那人如果不喜欢娶他兄弟的妻子, 他兄弟的妻子就要到城门去见长老, 说: ‘我丈夫的兄弟不肯在以色列中为自己的哥哥立名, 不肯对我尽兄弟的本分。’
8 本城的长老就要把那人叫来, 对他说明; 如果他坚持说: ‘我不乐意娶她’,
9 他哥哥的妻子就要当着长老的面前, 走到那人跟前, 脱去他脚上的鞋子, 吐唾沫在他的脸上, 说: ‘那不为自己哥哥建立家室的, 人人都要这样对待他。’
10 从此, 在以色列中他的名字必称为‘脱鞋者之家’。
11 "有两个人在一起打斗, 如果其中一人的妻子走前来, 要救她的丈夫脱离那打她丈夫的人的手, 就伸手抓住那人的下体,
12 你就要砍掉那妇人的手; 你的眼不可顾惜。
13 "你袋里不可有两样不同的法码, 一大一小;
14 你家里不可有两样不同的升斗, 一大一小。
15 你要有准确公正的法码, 你要有准确公正的升斗, 好使你在耶和华你的 神赐给你的地上, 得享长寿。
16 因为所有行这些事的, 就是行不义的事的, 都是耶和华你的 神厌恶的。
17 "你要记住你们出了埃及以后, 亚玛力人在路上怎样对待你;
18 怎样在路上遇见了你, 趁你疲倦困乏的时候, 攻击你后方所有软弱无力的人, 并不敬畏 神。
19 所以耶和华你的 神使你脱离四围所有的仇敌, 在耶和华你的 神赐给你作产业的地上, 得享太平的时候, 你务要把亚玛力这名号从天下涂抹, 不可忘记。"