1 En tiu tempo la Eternulo diris al mi:Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn kiel la antaŭaj, kaj supreniru al Mi sur la monton, kaj faru al vi lignan keston.

2 Kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la antaŭaj tabeloj, kiujn vi disrompis, kaj vi metos ilin en la keston.

3 Tiam mi faris keston el akacia ligno, kaj mi skulptis du ŝtonajn tabelojn kiel la antaŭaj, kaj mi iris sur la monton, kaj la du tabeloj estis en miaj manoj.

4 Kaj Li skribis sur la tabeloj, kiel estis skribite antaŭe, la dek ordonojn, kiujn la Eternulo diris al vi sur la monto el meze de la fajro en la tago de kunveno, kaj la Eternulo donis ilin al mi.

5 Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj metis la tabelojn en la keston, kiun mi faris, kaj ili restis tie, kiel la Eternulo ordonis al mi.

6 (Kaj la Izraelidoj ekvojiris de Beerot-Bene-Jaakan al Mosera; tie mortis Aaron, kaj tie li estis enterigita; kaj lia filo Eleazar fariĝis pastro anstataŭ li.

7 De tie ili ekvojiris al Gudgod, kaj el Gudgod al Jotbata, en la landon, en kiu troviĝas torentoj da akvoj.

8 En tiu tempo la Eternulo apartigis la tribon de Levi, por porti la keston de la interligo de la Eternulo, por stari antaŭ la Eternulo, servi al Li, kaj beni en Lia nomo, ĝis la nuna tago.

9 Tial Levi ne ricevis parton kaj heredan posedaĵon kun siaj fratoj:la Eternulo estas lia heredaĵo, kiel la Eternulo, via Dio, diris al li.)

10 Kaj mi staris sur la monto, kiel en la antaŭa tempo, dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj; kaj la Eternulo aŭskultis min ankaŭ tiun fojon:la Eternulo ne volis pereigi vin.

11 Kaj la Eternulo diris al mi:Leviĝu, ekvojiru antaŭ la popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.

12 Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laŭ ĉiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;

13 ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn leĝojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi.

14 Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la ĉielo kaj la ĉielo de la ĉieloj, la tero, kaj ĉio, kio estas sur ĝi;

15 tamen nur pri viaj patroj plaĉis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el ĉiuj popoloj, kiel vi vidas nun.

16 Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj.

17 Ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton,

18 kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.

19 Amu do la fremdulon; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

20 La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluiĝu kaj per Lia nomo ĵuru.

21 Li estas via gloro, kaj Li estas via Dio, kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn, kiujn vidis viaj okuloj.

22 En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon, kaj nun la Eternulo, via Dio, faris vin grandnombraj kiel la steloj de la ĉielo.

1 "那时, 耶和华对我说: ‘你要凿出两块石版, 和先前的一样, 然后上山到我这里来; 又要做一个木柜。

2 我要把你摔碎的先前那两块版上的话, 写在这两块版上; 你要把它们放在柜中。’

3 于是我用皂荚木做了一个柜, 又凿出了两块石版, 和先前的一样; 然后我手里拿着这两块石版, 上山去了。

4 耶和华把先前所写的, 就是在集会的日子, 在山上从火中告诉你们的十诫, 都写在这两块版上; 耶和华把石版交给了我。

5 于是我转身从山上下来, 把石版放在我所做的柜中, 照着耶和华吩咐我的, 现在石版还放在那里。

6 "以色列人从比罗比尼.亚干起程, 到了摩西拉。亚伦在那里死了, 也埋葬在那里; 他的儿子以利亚撒接替他供祭司的职分。

7 他们从那里起程, 到了谷歌大, 又从谷歌大到约巴他, 就是多溪水的地。

8 那时, 耶和华把利未支派分别出来, 叫他们抬耶和华的约柜, 侍立在耶和华面前事奉他, 并且奉他的名祝福, 直到今日。

9 所以利未人在兄弟中无分无业; 照着耶和华你的 神应许他的, 耶和华自己就是他的产业。

10 "我又像以前那样, 在山上停留了四十昼夜; 那一次耶和华也听了我的呼求, 他不愿把你毁灭。

11 耶和华对我说: ‘你起来, 走在人民的前面, 使他们可以进去, 得着我向他们列祖起誓赐给他们的那地。’

12 "以色列啊, 现在耶和华你的 神向你要的是什么呢?只要你敬畏耶和华你的 神, 行在他的一切道路上, 爱他, 一心一意事奉耶和华你的 神,

13 遵守耶和华的诫命和律例, 就是我今日吩咐你的, 为要叫你得福。

14 看哪, 天和天上的天, 地和地上的一切都是属于耶和华你的 神的。

15 但耶和华只喜悦你的列祖, 爱他们; 他从万民中拣选了他们的后裔, 就是你们, 像今日一样。

16 所以你们要给你们的心行割礼, 不可再顽固。

17 因为耶和华你们的 神, 他是万神之神、万主之主、伟大有力和可畏的 神; 他不徇情面, 也不受贿赂。

18 他为孤儿寡妇伸张正义, 又把衣食给寄居的人。

19 所以你们要爱寄居的人, 因为你们在埃及地也作过寄居的人。

20 你要敬畏耶和华你的 神, 事奉他, 依靠他, 奉他的名起誓。

21 他是你当颂赞的; 他是你的 神, 他为你作了那些大而可畏的事, 就是你亲眼见过的。

22 你的列祖下到埃及的时候, 一共不过七十人, 现在耶和华你的 神却使你的人数像天上的星那么多了。"