1 Kiam vi iros milite kontraŭ vian malamikon kaj vi vidos ĉevalojn kaj ĉarojn kaj pli multe da homoj ol ĉe vi, ne timu ilin; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta.
2 Kaj kiam vi alproksimiĝos al la batalo, tiam elpaŝu la pastro kaj parolu al la popolo;
3 kaj li diru al ili:Aŭdu, ho Izrael! vi iras nun en batalon kontraŭ viajn malamikojn; ne malfortiĝu via koro, ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili;
4 ĉar la Eternulo, via Dio, iras kun vi, por batali pro vi kontraŭ viaj malamikoj kaj por helpi vin.
5 Kaj la kontrolistoj parolu al la popolo, dirante:Kiu konstruis novan domon kaj ne inaŭguris ĝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝin inaŭguros;
6 kaj kiu plantis vinberĝardenon kaj ne ĝuis ĝiajn fruktojn, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia homo ĝuos ĝiajn fruktojn;
7 kaj kiu fianĉiĝis kun virino kaj ne prenis ŝin, tiu iru kaj revenu al sia domo, ĉar eble li mortos en la batalo kaj alia viro ŝin prenos.
8 Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru:Kiu estas timema kaj senkuraĝa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuraĝigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas.
9 Kaj kiam la kontrolistoj finos paroli al la popolo, tiam oni starigu militestrojn super la popolo.
10 Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraŭ ĝi, tiam proponu al ĝi pacon.
11 Kaj se ĝi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaŭ vi, tiam la tuta popolo, kiu troviĝos en ĝi, pagu al vi tributon kaj servu vin.
12 Sed se ĝi ne faros pacon kun vi, sed militos kontraŭ vi, tiam sieĝu ĝin;
13 kaj kiam la Eternulo, via Dio, transdonos ĝin en vian manon, tiam mortigu ĉiujn ĝiajn virseksulojn per glavo;
14 nur la virinojn kaj la infanojn kaj la brutojn, kaj ĉion, kio estos en la urbo, la tutan militakiraĵon prenu al vi, kaj konsumu la militakiraĵon de viaj malamikoj, kiujn la Eternulo, via Dio, transdonis al vi.
15 Tiel agu kun ĉiuj urboj, kiuj estas tre malproksime de vi kaj kiuj ne apartenas al la urboj de tiuj popoloj.
16 Sed al tiuj urboj de tiuj popoloj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, lasu la vivon al neniu animo;
17 sed ekstermu ilin:la Ĥetidojn kaj la Amoridojn, la Kanaanidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio;
18 por ke ili ne instruu al vi fari simile al ĉiuj iliaj abomenaĵoj, kiujn ili faris por siaj dioj, kaj por ke vi ne peku antaŭ la Eternulo, via Dio.
19 Se vi dum longa tempo sieĝos urbon, por militakiri ĝin kaj preni ĝin, ne ruinigu ĝiajn arbojn, levante kontraŭ ilin hakilon; ĉar vi povas manĝi fruktojn de ili, tial ne forhaku ilin; ĉar ĉu arbo de kampo estas homo, ke ĝi povus foriri de vi en la fortikaĵon?
20 Nur tian arbon, pri kiu vi scios, ke ĝi ne estas arbo fruktodona, vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraŭ la urbo, kiu militas kontraŭ vi, ĝis vi ĝin venkos.
1 "你出去和你的仇敌作战的时候, 看见马匹、车辆和比你多的人群, 你不要怕他们, 因为那把你们从埃及地领上来的耶和华你的 神, 与你同在。
2 你们快要上战场的时候, 祭司要上前来, 对人民说话,
3 对他们说: ‘以色列人哪, 你们要听, 你们今日快要和仇敌作战, 你们不要胆怯, 不要惧怕, 不要惊慌, 不要因他们的缘故战兢;
4 因为耶和华你们的 神和你们同去, 要为你们攻打你们的仇敌, 要拯救你们。’
5 官长也要对人民宣告: ‘谁建造了新房屋, 还没有行过奉献礼的, 他可以回家去, 恐怕他死在战场上, 别人去为他的房屋行奉献礼。
6 谁栽种了葡萄园, 还没有享用过它的果子的, 他可以回家去, 恐怕他死在战场上, 别人去享用它的果子。
7 谁与女子订了婚, 还没有迎娶的, 他可以回家去, 恐怕他死在战场上, 别人去娶了她。’
8 官长又要对人民宣告: ‘谁是惧怕、胆怯的, 他可以回家去, 恐怕他使他兄弟的心融化, 像他的心一样。’
9 官长对人民讲完了话, 就要指派军官统率他们。
10 "你临近一座城, 要攻打那城的时候, 要先向那城提和议。
11 如果那城以和平的话回答你, 给你开门, 城里所有的人都要给你作苦工, 服事你。
12 如果那城不肯与你言和, 却要与你作战, 你就要围困那城。
13 耶和华你的 神把城交在你手里的时候, 你要用利刃杀尽城里所有的男丁。
14 只有妇人、小孩子、牲畜和城里所有的一切, 就是一切战利品, 你都可以据为己有, 你的仇敌的战利品, 你都可以吃用, 因为这是耶和华你的 神赐给你的。
15 离开你很远的各城, 不是属于这些国民的城, 你都要这样对待他们。
16 只是在耶和华你的 神赐给你作产业的这些国民的城市里, 凡有气息的, 连一个你也不可让他活着;
17 只要照着耶和华你的 神吩咐你的, 把赫人、亚摩利人、迦南人、比利洗人、希未人、耶布斯人, 完全灭绝;
18 免得他们教导你们学习一切可憎的事, 就是他们对自己的神所行的事, 以致他们得罪耶和华你们的 神。
19 "如果你围困一座城, 很久才能攻取占领它, 你就不可挥斧破坏那里的树木; 因为你可以吃树上的果子, 却不可以砍伐树木。难道田间的树木是人, 可以被你围困的吗?
20 只有你知道不结果子的树木, 你才可以毁坏砍伐, 用来建造围城的设备, 攻击那与你作战的城, 直到把它攻下为止。"