1 Ne oferbuĉu al la Eternulo, via Dio, bovon aŭ ŝafon, kiu havas sur si difekton, kian ajn malbonaĵon; ĉar tio estas abomenaĵo por la Eternulo, via Dio.

2 Se troviĝos inter vi en iu el viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donas al vi, viro aŭ virino, kiu faras malbonon antaŭ la Eternulo, via Dio, malobeante Lian interligon;

3 kaj li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorkliniĝos antaŭ ili aŭ antaŭ la suno aŭ antaŭ la luno aŭ antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kion mi ne ordonis;

4 kaj estos dirite al vi, kaj vi aŭdos kaj bone esploros, kaj montriĝos, ke la afero estas preciza vero, ke tiu abomenaĵo estas farita en Izrael:

5 tiam elkonduku tiun viron aŭ tiun virinon, kiuj faris tiun malbonan aferon, al via pordego, la viron aŭ la virinon, kaj ĵetu sur ilin ŝtonojn, ke ili mortu.

6 Laŭ la akuzo de du atestantoj aŭ tri atestantoj la mortigoto estu ekzekutita; li ne estu mortigita laŭ la akuzo de unu atestanto.

7 La mano de la atestantoj estu sur li plej antaŭe, por mortigi lin, kaj la mano de la tuta popolo poste; tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

8 Se estos por vi tro malfacila ia juĝa afero inter sango kaj sango, inter proceso kaj proceso, inter frapo kaj frapo, en disputaj aferoj en via urbo:tiam leviĝu, kaj iru al la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio;

9 kaj venu al la pastroj Levidoj, kaj al la juĝisto, kiu estos en tiu tempo, kaj demandu, kaj ili diros al vi la juĝan decidon.

10 Kaj agu laŭ la vorto, kiun ili diros al vi de tiu loko, kiun la Eternulo elektos; kaj observu, ke vi faru ĉion, kion ili instruos al vi.

11 Laŭ la instruo, kiun ili donos al vi, kaj laŭ la decido, kiun ili diros al vi, agu; de tio, kion ili diros al vi, ne dekliniĝu dekstren nek maldekstren.

12 Kiu agos arogante, kaj ne obeos la pastron, kiu staras tie, por servi al la Eternulo, via Dio, aŭ la juĝiston, tiu homo devas morti; kaj vi ekstermos la malbonon el Izrael.

13 Kaj la tuta popolo aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne plu agos arogante.

14 Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi ekposedos ĝin kaj ekloĝos en ĝi, kaj diros:Mi starigos super mi reĝon, kiel ĉiuj popoloj ĉirkaŭ mi:

15 tiam starigu super vi reĝon, kiun elektos la Eternulo, via Dio; el inter viaj fratoj starigu super vi reĝon; vi ne povas starigi super vi homon aligentan, kiu ne estas via frato.

16 Sed li ne multigu al si ĉevalojn, kaj li ne revenigu la popolon en Egiptujon, por multigi ĉevalojn; la Eternulo diris al vi:Ne iru plu returne laŭ tiu vojo.

17 Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne dekliniĝu lia koro; kaj arĝenton kaj oron li ne tro multigu al si.

18 Sed kiam li sidiĝos sur la trono de sia regno, li transskribu al si kopion de ĉi tiu instruo en libron laŭ tio, kio troviĝas ĉe la pastroj Levidoj;

19 kaj ĝi estu ĉe li, kaj li legadu en ĝi dum sia tuta vivo, por ke li lernu timi la Eternulon, sian Dion, observante ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo kaj ĉi tiujn leĝojn, por plenumi ilin;

20 por ke ne altiĝu lia koro super liaj fratoj kaj por ke li ne dekliniĝu de la ordono dekstren nek maldekstren, por ke li restu longe en sia reĝeco, li kaj liaj filoj, inter Izrael.

1 "有残疾, 或有什么缺点的牛羊, 都不可献给耶和华你的 神, 因为这是耶和华你的 神所憎恶的。

2 "在你中间, 就是耶和华你的 神赐给你的任何一座城里, 如果发现有人, 无论是男是女, 行耶和华你的 神眼中看为恶的事, 违犯了他的约,

3 去事奉别的神, 并且敬拜它们, 敬拜太阳或月亮, 或任何天象, 是我耶和华没有吩咐的;

4 有人告诉你, 你也听见了, 就要好好调查; 如果确有这些事, 真的在以色列中行了这可憎可厌的事;

5 你就要把那个行了这恶事的男人或女人带出来, 到城门那里去, 用石头把他们打死。

6 凭着两个或三个见证人的口供, 就可以把那该死的人处死; 只是凭着一个见证人的口供, 却不可以把人处死。

7 见证人要先下手, 然后众民也下手, 把他处死。这样, 你就把那恶从你中间除掉。

8 "在你的城里如果有什么争讼的事: 或是流血, 或是诉讼, 或是殴打, 是你很难处决的案件, 你就要起来, 上到耶和华你的 神选择的地方,

9 去见利未支派的祭司和当时的审判官, 询问他们, 他们就必指示你们怎样判断这案件。

10 你要照着他们从耶和华选择的那地方, 向你指示的话去行; 他们指教你的, 你都要谨守遵行。

11 你要按着他们指教你的律法, 和照着他们告诉你的判断去行; 他们告诉你的话, 你不可偏左或偏右。

12 如果有人擅自行事, 不听从祭司, 就是侍立在那里事奉耶和华你的 神的, 或是不听从审判官, 那人就必须处死; 这样, 你就可以把这恶从以色列中肃清了。

13 众民都会听见, 而且惧怕, 也不再擅自行事了。

14 "你进了耶和华你的 神赐给你的地, 占领了那地, 居住在那里的时候, 如果你说: ‘我要立一位君王治理我, 像我四围的列国一样。’

15 你总要立耶和华你的 神拣选的人作君王管理你; 你要从你的兄弟中立一位作你的君王; 不可立你的兄弟以外的人作王管理你。

16 只是君王不可为自己加添马匹, 也不可使人民回埃及去, 为要加添马匹, 因为耶和华曾经对你们说过: ‘你们不可再回到那条路去。’

17 他也不可为自己加添妃嫔, 恐怕他的心偏离了耶和华; 也不可为自己积蓄极多的金钱。

18 "他登上了国位的时候, 就要把利未支派的祭司面前的律法书, 为自己抄录一份副本。

19 那份副本要常在他身边, 他一生的年日都要诵读, 好学习敬畏耶和华他的 神, 谨守遵行这律法书上的一切话和这些律例。

20 这样, 他的心就不会高傲, 轻看自己的兄弟, 也不会偏左偏右, 离了这诫命; 好使他和他的子孙在以色列中, 在他的国位上, 可以日子长久。"