1 Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj vi ekposedos ĝin kaj enloĝiĝos en ĝi:
2 tiam prenu el la unuaj el ĉiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por loĝigi tie Sian nomon;
3 kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li:Mi sciigas hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al niaj patroj, ke Li donos ĝin al ni.
4 Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos ĝin antaŭ la altaron de la Eternulo, via Dio.
5 Kaj vi ekparolos, kaj diros antaŭ la Eternulo, via Dio:Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj fariĝis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;
6 kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron;
7 kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo aŭskultis nian voĉon kaj vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon;
8 kaj la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta kaj per brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj kaj mirakloj;
9 kaj Li venigis nin al ĉi tiu loko kaj donis al ni ĉi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;
10 kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaŭ la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorkliniĝos antaŭ la Eternulo, via Dio.
11 Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu loĝas inter vi.
12 Kiam vi finos la apartigadon de ĉiuj dekonaĵoj el viaj produktaĵoj en la tria jaro, la jaro de la dekonaĵoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili manĝu inter viaj pordegoj kaj satiĝu:
13 tiam diru antaŭ la Eternulo, via Dio:Mi forigis la sanktigitaĵon el la domo, kaj mi donis ĝin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laŭ Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpaŝis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis;
14 mi ne manĝis el ĝi en la tagoj de mia malĝojo, kaj mi ne apartigis el ĝi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el ĝi por mortinto; mi aŭskultis la voĉon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al ĉio, kion Vi ordonis al mi.
15 Ekrigardu el Via sankta loĝejo, el la ĉielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi ĵuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
16 En la hodiaŭa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi ĉi tiujn leĝojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
17 Al la Eternulo vi promesis hodiaŭ, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laŭ Liaj vojoj kaj observos Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj aŭskultos Lian voĉon.
18 Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaŭ, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos ĉiujn Liajn ordonojn;
19 kaj ke Li starigos vin pli alte ol ĉiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.
1 "将来, 你进了耶和华你的 神赐给你作产业的地, 占领那地, 并且住在那里以后,
2 就要从耶和华你的 神赐给你的地上, 把地上各种初熟果子取些来, 放在篮子里, 到耶和华你的 神选择立为他名的居所的地方,
3 去见当时作祭司的, 对他说: ‘我今日向耶和华你的 神表明, 我已经来到了耶和华向我们的列祖起誓应许要赐给我们的地。’
4 祭司就要从你手里接过篮子, 放在耶和华你的 神的祭坛前面。
5 然后你要在耶和华你的 神面前说: ‘我的祖先原是个飘泊流亡的亚兰人; 他下到埃及, 在那里寄居; 他人数稀少, 在那里却成了又大又强、人数又多的国。
6 埃及人恶待我们, 苦害我们, 把苦工加在我们身上。
7 于是我们向耶和华我们列祖的 神呼求, 耶和华听见了我们的声音, 看见了我们所受的困苦、劳碌和压迫,
8 耶和华就用大能的手和伸出来的膀臂, 以及大而可畏的事、神迹和奇事, 把我们从埃及领出来。
9 把我们领进这地方, 把这地赐给我们, 就是流奶与蜜的地。
10 耶和华啊, 现在你看, 我把你赐给我的土地的初熟果子带了来。’随后你要把篮子放在耶和华你的 神面前, 在耶和华你的 神面前下拜。
11 你和利未人, 以及住在你们中间的外族人, 都要因耶和华你的 神赐给你和你的家的一切好处而欢乐。
12 "每逢第三年, 就是十分献一之年, 你把一切出产的十分之一完全取出, 分给利未人、寄居的和孤儿寡妇, 使他们在你的城中吃饱了以后,
13 你就要在耶和华你的 神面前说: ‘我已经把圣物从家里除去了, 也分给了利未人、寄居的和孤儿寡妇, 都照着你吩咐我的一切诫命; 你的命令我都没有违背, 也没有忘记。
14 我守丧的时候, 没有吃这圣物; 我不洁的时候, 没有把它除去, 也没有把它送给死人; 我听从了耶和华我的 神的话, 都照着你吩咐我的一切行了。
15 求你从天上你圣洁的居所垂看, 赐福给你的子民以色列, 和你赐给我们的土地, 就是你向我们的列祖起誓应许的那流奶与蜜的地。’
16 "耶和华你的 神今日吩咐你遵行这些律例和典章, 所以你要一心一意谨守遵行。
17 你今日承认了耶和华是你的 神, 要遵行他的道, 谨守他的律例、诫命和典章, 听从他的话。
18 耶和华今日照着他应许你的, 也承认了你是他珍贵的子民, 使你谨守他的一切诫命;
19 他又使你得称赞、名誉和尊贵, 超过他所造的列国之上, 并且照着他说过的使你作圣洁的子民, 归于耶和华你的 神。"