1 Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo ordonis al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab, krom la interligo, kiun Li faris kun ili sur Ĥoreb.

2 Kaj Moseo vokis al ĉiuj Izraelidoj, kaj diris al ili:Vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo antaŭ viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando,

3 tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn.

4 Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por aŭdi, ĝis la nuna tago.

5 Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentaŭgiĝis viaj vestoj sur vi, kaj viaj ŝuoj ne sentaŭgiĝis sur via piedo.

6 Panon vi ne manĝis, kaj vinon kaj ebriigaĵojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.

7 Kaj vi venis al ĉi tiu loko; kaj eliris Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Og, reĝo de Baŝan, kontraŭ nin milite, kaj ni venkobatis ilin;

8 kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis ĝin kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase.

9 Observu do la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en ĉio, kion vi faros.

10 Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj Izraelidoj;

11 viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto de via akvo;

12 por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ,

13 por ke Li starigu vin hodiaŭ kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.

14 Kaj ne kun vi solaj mi faras ĉi tiun interligon kaj ĉi tiun ĵuran interkonsenton,

15 sed kun tiuj, kiuj staras hodiaŭ ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaŭ ĉi tie kun ni.

16 Ĉar vi scias, kiel ni loĝis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis;

17 kaj vi vidis iliajn abomenaĵojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro, kiujn ili havas.

18 Eble troviĝas inter vi viro aŭ virino aŭ familio aŭ tribo, kies koro deturniĝas hodiaŭ de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble troviĝas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolĉaĵon kaj absinton;

19 kaj kiam li aŭdos la vortojn de ĉi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante:Paco estos al mi, malgraŭ tio, ke mi iros laŭ la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj.

20 La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo;

21 kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el ĉiuj triboj de Izrael, konforme al ĉiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en ĉi tiu libro de instruo.

22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos-

23 sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-

24 ĉiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero?

25 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,

26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili:

27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro;

28 kaj la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li ĵetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.

29 La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.

1 这些是耶和华在摩押地, 吩咐摩西与以色列人所立的约的话, 是耶和华和他们在何烈山所立的约以外的。(本节在《马索拉抄本》为28:69)

2 摩西把以色列众人召了来, 对他们说: "耶和华在埃及地, 在你们面前, 向法老和他的众臣仆, 以及他的全国所行的一切, 你们都看见了, (本节在《马索拉抄本》为29:1)

3 就是你亲眼见过的大试验和神迹, 以及那些大奇事;

4 但是直到今日, 耶和华还没有给你们一颗能明白的心, 能看见的眼睛, 能听见的耳朵。

5 我在旷野四十年之久领导你们; 你们身上的衣服没有穿破, 脚上的鞋也没有穿坏。

6 饭你们没有吃, 清酒或烈酒你们没有喝, 这是要使你们知道耶和华是你们的 神。

7 你们来到了这地方, 希实本王西宏和巴珊王噩就出来, 与我们交战, 我们击败了他们。

8 夺取了他们的地, 分给流本人、迦得人和玛拿西半个支派作产业。

9 所以你们要谨守这约的话, 并且遵行, 好使你们在所行的一切事上都亨通。

10 "今日你们全都站在耶和华你们的 神面前; 你们的首领、族长、长老、官长和以色列所有的男子,

11 你们的小孩、妻子和在你营中的寄居者, 以及为你们劈柴挑水的人, 都站在耶和华你们的 神面前,

12 为要叫你遵守耶和华你的 神今日与你所立的约, 和他向你所起的誓;

13 这样, 他今日可以立你作他的子民, 他可以作你的 神, 正如他曾经对你说过的, 又对你的列祖亚伯拉罕、以撒、雅各起过誓的。

14 "我不但与你们立这约, 起这誓;

15 而且也与那些今日和我们在这里, 一同站在耶和华我们的 神面前的人, 以及那些今日不与我们同在这里的人立这约, 起这誓。

16 你们清楚知道我们怎样在埃及地住过, 怎样从列国中经过;

17 你们也见过他们的可憎之物, 和他们那里那些木、石、金、银的偶像。

18 恐怕你们中间有男人或女人, 家族或支派, 今日心里偏离了耶和华我们的 神, 去事奉那些国的神, 又恐怕你们中间有恶根, 生出毒草和苦堇来;

19 如果人听了这咒诅的话, 心里仍然自夸说: ‘我虽然照着顽梗的心而行, 使好人和恶人一起灭亡, 我还有平安。’

20 耶和华必不肯饶恕他; 耶和华的怒气和愤恨必向这人发作, 这书上所写的一切咒诅都要降在那人身上, 耶和华也必从天下涂抹他的名。

21 耶和华必照着写在这律法书上的约的一切咒诅, 把他从以色列众支派中分别出来, 使他遭受灾祸。

22 "后代的人, 就是你们以后兴起来的子孙, 和从远方来的外族人, 看见了这地的灾难和耶和华降与这地的疾病,

23 又看见了遍地有硫磺, 有盐卤, 有火烧, 没有播种, 没有出产, 寸草不生, 好像耶和华在烈怒和怒火中毁灭的所多玛、蛾摩拉、押玛、洗扁一样,

24 看见了这些的人和万国的人都要问: ‘耶和华为什么向这地这样行呢?为什么大发烈怒呢?’

25 人就必回答: ‘是因为他们离弃了耶和华他们列祖的 神的约, 就是耶和华把他们从埃及地领出来的时候, 与他们所立的;

26 去事奉别的神, 向他们叩拜, 就是他们不认识的神, 也是耶和华没有给他们指定要拜的神;

27 所以耶和华向这地大发烈怒, 把这书上所写的一切咒诅都降在这地上;

28 于是耶和华在烈怒、忿怒和大怒中, 把他们从他们的地土拔出来, 丢在别的地方, 像今天一样。’

29 "奥秘的事, 是属于耶和华我们的 神的, 只有显露的事, 是永远属于我们和我们子孙的, 好叫我们遵行这律法上的一切话。"