1 Kaj Moseo kaj la plejaĝuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ.
2 Kaj kiam vi transiros trans Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam starigu al vi grandajn ŝtonojn kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko;
3 kaj skribu sur ili ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo, kiam vi transiros, por ke vi venu en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo, kiel parolis al vi la Eternulo, la Dio de viaj patroj.
4 Kaj kiam vi transiros Jordanon, tiam starigu ĉi tiujn ŝtonojn, pri kiuj mi ordonas al vi hodiaŭ, sur la monto Ebal, kaj ĉirkaŭŝmiru ilin per kalko.
5 Kaj konstruu tie altaron al la Eternulo, via Dio, altaron el ŝtonoj; ne levu sur ilin feron.
6 El ŝtonoj tutaj konstruu la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj alportu sur ĝi bruloferojn al la Eternulo, via Dio;
7 kaj buĉu pacoferojn, kaj manĝu tie, kaj estu gaja antaŭ la Eternulo, via Dio.
8 Kaj skribu tre klare sur la ŝtonoj ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
9 Kaj Moseo kaj la pastroj Levidoj ekparolis al la tuta Izrael, dirante:Silentu kaj aŭskultu, ho Izrael; en la hodiaŭa tago vi fariĝis popolo al la Eternulo, via Dio.
10 Aŭskultu do la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj plenumu Liajn ordonojn kaj Liajn leĝojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ.
11 Kaj Moseo ordonis al la popolo en tiu tago, dirante:
12 Ĉi tiuj stariĝu, por beni la popolon, sur la monto Gerizim, kiam vi transiros Jordanon:Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Jozef kaj Benjamen.
13 Kaj ĉi tiuj stariĝu por malbenado sur la monto Ebal:Ruben, Gad kaj Aŝer kaj Zebulun, Dan kaj Naftali.
14 Kaj la Levidoj ekparolos, kaj diros al ĉiuj Izraelidoj per laŭta voĉo:
15 Malbenita estu la homo, kiu faros idolon skulptitan aŭ fanditan, abomenaĵon antaŭ la Eternulo, manfaritaĵon de artisto, kaj starigos ĝin sekrete. Kaj la tuta popolo respondos kaj diros:Amen.
16 Malbenita estu, kiu ne respektas sian patron kaj sian patrinon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
17 Malbenita estu, kiu forŝovas la limon de sia proksimulo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
18 Malbenita estu, kiu erarigas blindulon pri la vojo. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
19 Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
20 Malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro; ĉar li malkovris la baskon de sia patro. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
21 Malbenita estu, kiu kuŝas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
22 Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia fratino, filino de sia patro aŭ filino de sia patrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
23 Malbenita estu, kiu kuŝas kun sia bopatrino. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
24 Malbenita estu, kiu kaŝe mortigas sian proksimulon. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
25 Malbenita estu, kiu prenas subaĉeton, por mortigi animon, sangon senkulpan. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
26 Malbenita estu, kiu ne persistos en la vortoj de ĉi tiu instruo, por plenumi ilin. Kaj la tuta popolo diros:Amen.
1 摩西和以色列的长老吩咐人民: "你们要遵守我今日吩咐你们的一切诫命。
2 将来你们过约旦河, 到了耶和华你的 神赐给你的土地的那一天, 你要立起几块大石头, 墁上石灰。
3 你过河以后, 要把这律法的一切话都写在石头上面, 使你可以进入耶和华你的 神赐给你的土地, 就是流奶与蜜的地, 正如耶和华你列祖的 神应许你的。
4 所以, 将来你们过了约旦河, 就要在以巴路山上, 照着我今日吩咐你们的, 把这些石头立起来, 墁上石灰。
5 在那里你要为耶和华你的 神筑一座石坛, 在石头上你不可动铁器。
6 你要用没有凿过的整块石头筑耶和华你的 神的坛; 在坛上你要献上燔祭给耶和华你的 神;
7 又要献上平安祭, 并且在那里吃喝; 也要在耶和华你的 神面前欢乐。
8 你要把这律法的一切话, 都清清楚楚写在石头上。"
9 摩西和利未支派的祭司对以色列众人说: "以色列啊, 要默默静听; 今日你已经成为耶和华你的 神的子民了。
10 所以你要听从耶和华你的 神的话, 遵行他的诫命和律例, 就是我今日吩咐你的。"
11 那天摩西又吩咐人民:
12 "你们过了约旦河以后, 西缅、利未、犹大、以萨迦、约瑟、便雅悯等支派的人, 要站在基利心山上为人民祝福;
13 流本、迦得、亚设、西布伦、但、拿弗他利等支派的人, 要站在以巴路山上宣布咒诅的话。
14 利未人要向以色列众人大声说:
15 "‘制造耶和华厌恶的雕像或铸像, 工人手中做的, 并且在暗处设立的, 那人必受咒诅。’众民都要应声说: ‘阿们。’
16 "‘轻慢父母的, 必受咒诅。’众民都要说: ‘阿们。’
17 "‘移动邻舍地界的, 必受咒诅。’众民都要说: ‘阿们。’
18 "‘使瞎子走错路的, 必受咒诅。’众民都要说: ‘阿们。’
19 "‘对寄居的和孤儿寡妇屈枉正直的, 必受咒诅。’众民都要说: ‘阿们。’
20 "‘和父亲的妻子同寝的, 必受咒诅, 因为他揭开了他父亲的衣襟。’众民都要说: ‘阿们。’
21 "‘和任何野兽同寝的, 必受咒诅。’众民都要说: ‘阿们。’
22 "‘和同父异母, 或是同母异父的姊妹同寝的, 必受咒诅。’众民都要说: ‘阿们。’
23 "‘和岳母同寝的, 必受咒诅。’众民都要说: ‘阿们。’
24 "‘暗中杀害邻舍的, 必受咒诅。’众民都要说: ‘阿们。’
25 "‘接受贿赂杀人, 流无辜人的血的, 必受咒诅。’众民都要说: ‘阿们。’
26 "‘不坚守这律法的话去遵行的, 必受咒诅。’众民都要说: ‘阿们。’"