Publicidade

Êxodo 11

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraŭ unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el ĉi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el ĉi tie.2 Diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn.3 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron ĉe la Egiptoj; kaj ankaŭ Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.4 Kaj Moseo diris:Tiel diris la Eternulo:En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo.5 Kaj mortos ĉiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, ĝis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaŭ la muelejo; kaj ĉiu unuenaskito el la brutoj.6 Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al ĝi neniam estis kaj neniam plu estos.7 Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.8 Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.9 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faraono vin ne aŭskultos; por ke multiĝu Miaj mirakloj en la lando Egipta.10 Kaj Moseo kaj Aaron faris ĉiujn tiujn miraklojn antaŭ Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.

1 耶和华对摩西说: "我再使一种灾祸临到法老和埃及, 然后法老他必让你们离开这里。他让你们离开的时候, 必全部赶逐你们离开这地。 2 现在你要告诉人民, 叫他们男女各人向自己的邻舍索取银器金器。" 3 耶和华使人民在埃及人眼前蒙恩, 同时摩西在埃及地, 在法老臣仆的眼前和人民的眼前都成了伟大的人物。 4 摩西说: "耶和华这样说: ‘大约半夜的时候, 我要出去巡行埃及地。 5 在埃及地所有头生的都必死亡, 就是从坐王位的法老的长子, 直到推磨的婢女的长子, 以及一切头生的牲畜都必死亡。 6 在埃及全地必有大哀号; 这样的哀号从前未曾有过, 以后也必再没有。 7 但是对于所有的以色列人, 无论是人或是牲畜, 连狗也不敢向他们叫吠; 为要使你们知道耶和华是把埃及人和以色列人分别出来的’。 8 你所有的臣仆都必下到我这里来, 向我下跪说: ‘你和所有跟从你的人民都出去吧’, 然后我才出去。"于是摩西气忿忿地离开法老出去了。 9 耶和华对摩西说: "法老必不听你们的话, 好使我的神迹在埃及地加增起来。" 10 摩西和亚伦在法老面前行了这一切神迹; 但耶和华使法老的心刚硬, 所以他不肯让以色列人离开他的地。

Veja também

Publicidade
Bíblia Online Bíblia Online

Bíblia Online • Versão: 2026-04-20_12-06-32-