1 Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaŭ via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.

2 Viaj dentoj estas kiel tondotaj ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili.

3 Viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno, Kaj via elparolado estas bela; Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo.

4 Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil ŝildoj pendas sur ĝi, Ĉiuj ŝildoj de la potenculoj.

5 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, ĝemeloj de gazelino, Kiuj sin paŝtas inter la rozoj.

6 Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altaĵo de olibano.

7 Via tutaĵo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.

8 Kun mi el Lebanon venu, ho mia fianĉino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj Ĥermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.

9 Vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino; Vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu ĉeno de sur via kolo.

10 Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj!

11 Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fianĉino; Mielo kaj lakto kuŝas sub via lango; Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebanon.

12 Vi estas ĝardeno ŝlosita, ho mia fratino, mia fianĉino; Vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita.

13 Viaj kreskaĵoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;

14 Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun ĉiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromaĵoj;

15 Ĝardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.

16 Vekiĝu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian ĝardenon, ke ĝiaj aromaĵoj elfluu. Venu mia amato en sian ĝardenon Kaj manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn.

1 我的佳偶啊! 你很美丽; 你很美丽。你的眼在面纱后面好像鸽子的眼睛; 头发如同从基列山下来的山羊群。

2 你的牙齿像新剪毛的一群母羊, 刚刚洗净那样洁白整齐; 它们成双成对, 没有单独一只的。

3 你的嘴唇像一条朱红线, 你的小嘴美丽; 你的两颊在面纱后面, 如同切开的石榴。

4 你的颈项像大卫的城楼, 建造得十分整齐、雅观; 其上悬挂着一千个盾牌, 都是勇士的武器。

5 你的两乳像双生的母羚羊, 是在百合花中吃草的一对小鹿。

6 等到晚风徐来, 日影消逝的时候, 我要亲自到没药山, 要往乳香冈去。

7 我的佳偶啊! 你全然美丽, 毫无瑕疵。

8 我的新妇啊! 与我同去黎巴嫩山。与我前往黎巴嫩山。从亚玛拿山顶, 从示尼珥和黑门山顶, 从狮子洞, 从豹子山俯望。

9 我的妹妹, 我的新妇啊! 你夺去了我的心。你用你的眼神、用你项链上的一颗珍珠夺去了我的心。

10 我的妹妹, 我的新妇啊! 你的爱情多么美丽。你的爱情多么美好, 比酒更美、更好。你膏油的香气胜过一切香料。

11 我的新妇啊! 你的嘴唇滴蜜, 好像蜂房滴蜜; 你的舌下有蜜有奶; 你衣服的香气好像黎巴嫩山的香气。

12 我的妹妹, 我的新妇, 是上了闩的园子, 是上了锁的水井, 是封闭了的泉源。

13 你所栽种的是一所石榴园, 有极美的果子, 有凤仙花和哪达树。

14 有哪达和番红花, 菖蒲和肉桂, 以及各种乳香树、没药和沉香, 与各样精选的香料。

15 你是园中的泉源, 是活水的井, 是从黎巴嫩山流下来的溪水。

16 北风啊! 兴起。南风啊! 吹来。吹进我的园里, 让其中的香气散播出来。愿我的良人进入他自己的园中, 享用他佳美的果子。