1 Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili:Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari:

2 Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.

3 Ne bruligu fajron en ĉiuj viaj loĝejoj en la tago sabata.

4 Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:

5 Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo:ĉiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo:oron kaj arĝenton kaj kupron,

6 kaj bluan teksaĵon kaj purpuran kaj ruĝan, kaj bisinon kaj kapran lanon,

7 kaj virŝafajn felojn ruĝe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon,

8 kaj oleon por lumigado, kaj aromaĵojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,

9 kaj ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo.

10 Kaj ĉiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru ĉion, kion ordonis la Eternulo:

11 la tabernaklon kaj ĝian tendon kaj ĝian kovron, ĝiajn hoketojn kaj ĝiajn tabulojn, ĝiajn riglilojn, ĝiajn kolonojn kaj ĝiajn bazojn;

12 la keston kaj ĝiajn stangojn, la fermoplaton kaj la kurtenon;

13 la tablon kaj ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn kaj la panojn de propono;

14 kaj la kandelabron por lumigi kaj ĝiajn apartenaĵojn kaj ĝiajn lucernojn kaj la oleon por lumigi;

15 kaj la altaron de incensado kaj ĝiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaŭ la pordo de la tabernaklo;

16 la altaron de bruloferoj kaj ĝian kupran kradon, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, la lavujon kaj ĝian piedestalon;

17 la kurtenojn de la korto, ĝiajn kolonojn kaj bazojn kaj la kovrotukon de la pordego de la korto;

18 la najlojn de la tabernaklo kaj la najlojn de la korto kaj iliajn ŝnurojn;

19 la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.

20 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj eliris de antaŭ Moseo.

21 Kaj venis ĉiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj ĉiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la aranĝo de la tabernaklo de kunveno kaj por ĝia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj.

22 Kaj venis la viroj kaj la virinoj; ĉiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj ĉiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.

23 Kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis blua teksaĵo, aŭ purpura, aŭ ruĝa, aŭ bisino, aŭ kapra lano, aŭ ŝafaj feloj ruĝaj, aŭ antilopaj feloj, alportis.

24 Ĉiu, kiu oferis arĝenton aŭ kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis akacia ligno por ĉia bezono de la servado, alportis ĝin.

25 Kaj ĉiu virino, kiu havis ian kompetentecon, ŝpinis kaj alportis ŝpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj ruĝan kaj bisinon.

26 Kaj ĉiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, ŝpinis kapran lanon.

27 Kaj la princoj alportis ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo,

28 kaj la aromaĵon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj.

29 Ĉiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por ĉia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

30 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj:Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda;

31 kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento, kaj scio kaj per ĉia arto,

32 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el arĝento kaj el kupro,

33 kaj por ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian artistan laboron.

34 Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan.

35 Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de ĉia majstra laboro, por ĉia talenta brodado sur teksaĵo blua kaj purpura kaj ruĝa kaj sur bisino, por teksado de ĉia laboraĵo kaj pripensado de ideoj.

1 摩西召集了以色列全体会众, 对他们说: "这就是耶和华吩咐的话, 要你们遵行。

2 六日要工作, 但第七日是你们的圣日, 要归耶和华为休息的安息日。凡是在这日工作的, 必须把他处死。

3 在安息日, 不可在你们任何的住处生火。"

4 摩西告诉以色列全体会众说: "耶和华吩咐的是这样, 他说:

5 ‘你们要从你们中间拿礼物来给耶和华, 凡是甘心乐意的, 都可以把耶和华的礼物带来, 就是金、银、铜、

6 蓝色紫色朱红色线、细麻、山羊毛、

7 染红的公羊皮、海狗皮、皂荚木、

8 灯油, 以及作膏油和芬芳的香的香料、

9 红玛瑙宝石, 以及可以镶嵌在以弗得和胸牌上的宝石。

10 "‘你们中间凡是心里有智慧的都要来, 做耶和华吩咐的一切,

11 就是做帐幕、帐幕的棚罩、帐幕的盖、钩子、木板、横闩、柱子、帐幕的座、

12 柜、柜杠、施恩座、遮盖至圣所的幔子、

13 桌子、桌子的杠、桌子的一切器具、陈设饼、

14 灯台、灯台的器具、灯盏、灯油、

15 香坛、香坛的杠、膏油、芬芳的香、帐幕门口的门帘、

16 燔祭坛、坛的铜网、坛杠、坛的一切器具、洗濯盆、盆座、

17 院子的帷子、帷子的柱子、帷子的座、院子的门帘、

18 帐幕的钉子、院子的钉子, 以及这两处的绳子、

19 在圣所供职用的彩衣、祭司亚伦的圣衣和他儿子供祭司职用的衣服。’"

20 以色列全体会众从摩西面前离去了。

21 凡是心里受感、灵里乐意的, 都来了; 他们把耶和华的礼物都带来了, 用作会幕的工程和会幕中的一切使用, 又用来做圣衣。

22 凡是甘心乐意的, 不论男女, 都来了, 把金针、耳环、戒指、手钏和各样的金器都送来。他们各人都把金子作礼物呈献给耶和华。

23 凡是有蓝色紫色朱红色线、细麻、山羊毛、染红的公羊皮、海狗皮的, 都送了来。

24 凡是奉献银子和铜为礼物的, 都带了来作耶和华的礼物; 凡是有皂荚木可以用作工程上任何使用的, 都带了来。

25 凡是心中有智慧的妇女都亲手纺织, 把所纺的蓝色紫色朱红色线都带了来。

26 凡是有心意又有智慧的妇女, 都纺山羊毛。

27 首领把红玛瑙宝石, 以及可以镶嵌在以弗得和胸牌上的宝石都带了来;

28 又带来了香料、点灯用的油、膏油、芬芳的香。

29 以色列人无论男女, 凡是甘心乐意为作耶和华借摩西吩咐的一切工程的, 都把自愿奉献的礼物带了来献给耶和华。

30 摩西对以色列人说: "看哪, 犹大支派中户珥的孙子、乌利的儿子比撒列, 耶和华已经提名召他,

31 又用 神的灵充满他, 使他有智慧, 有聪明, 有知识, 有作一切巧工的技能。

32 能巧设图案, 用金、银、铜制造各物;

33 又能雕刻宝石, 用来镶嵌; 又能雕刻木头, 用来制造各种巧工。

34 耶和华又赐给他和但支派中亚希撒抹的儿子亚何利亚伯, 心里有教导人的恩赐。

35 耶和华又用智慧充满他们的心, 使他们能作各种工作, 雕刻的工, 设图案的工, 用蓝色紫色朱红色线和细麻刺绣的工, 以及编织的工。他们能作各种工程, 也能巧设图案。"