1 Moseo respondis kaj diris:Sed se ili ne kredos al mi kaj ne aŭskultos mian voĉon, kaj se ili diros:Ne aperis al vi la Eternulo?
2 Kaj la Eternulo diris al li:Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris:Bastonon.
3 Kaj Li diris:Ĵetu ĝin sur la teron. Kaj li ĵetis ĝin sur la teron, kaj ĝi fariĝis serpento; kaj Moseo forkuris de ĝi.
4 Sed la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon, kaj kaptu ĝin je ĝia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis ĝin, kaj ĝi fariĝis bastono en lia mano),
5 por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.
6 Kaj la Eternulo diris al li plue:Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo.
7 Kaj Li diris:Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin el sia sino, jen ĝi denove fariĝis kiel lia karno);
8 kaj se ili ne kredos al vi kaj ne aŭskultos la voĉon de la unua signo, ili kredos al la voĉo de la alia signo.
9 Kaj se ili ne kredos eĉ al ambaŭ tiuj signoj kaj ne aŭskultos vian voĉon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj verŝu ĝin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, fariĝos sango sur la seka tero.
10 Kaj Moseo diris al la Eternulo:Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon.
11 Kaj la Eternulo diris al li:Kiu faris buŝon al la homo? aŭ kiu faras muta aŭ surda aŭ vidanta aŭ blinda? ĉu ne Mi, la Eternulo?
12 Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli.
13 Kaj li diris:Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.
14 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Moseo, kaj Li diris:Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li eĉ iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekĝojos en sia koro.
15 Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian buŝon; kaj Mi estos kun via buŝo kaj kun lia buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.
16 Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via buŝo, kaj vi estos por li anstataŭ Dio.
17 Kaj ĉi tiun bastonon prenu en vian manon; per ĝi vi faros la signojn.
18 Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, ĉu ili vivas ankoraŭ. Kaj Jitro diris al Moseo:Iru en paco.
19 Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo:Iru, revenu Egiptujon; ĉar mortis ĉiuj homoj, kiuj volis vin mortigi.
20 Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon.
21 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, ĉiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaŭ Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.
22 Kaj vi diru al Faraono:Tiel diris la Eternulo:Mia filo unuenaskita estas Izrael;
23 kaj Mi diras al vi:Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.
24 Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;
25 sed Cipora prenis akran ŝtonon, kaj detranĉis la prepucion de sia filo kaj ektuŝis liajn piedojn, kaj diris:Sanga fianĉo vi estas por mi.
26 Tiam Li forlasis lin. Kaj ŝi diris:Sanga fianĉo per la cirkumcido.
27 Kaj la Eternulo diris al Aaron:Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin ĉe la monto de Dio, kaj kisis lin.
28 Kaj Moseo diris al Aaron ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj ĉiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li.
29 Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis ĉiujn ĉefojn de la Izraelidoj.
30 Kaj Aaron diris ĉiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaŭ la popolo.
31 Kaj la popolo kredis. Kaj ili aŭdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili kliniĝis kaj faris adoron.
1 摩西回答: "看哪, 他们必不信我, 也不听我的话; 因为他们必说: ‘耶和华并没有向你显现。’"
2 耶和华问摩西: "那在你手里的是什么?"他说: "是手杖。"
3 耶和华说: "把它丢在地上。"摩西把它一丢在地上, 它就变了蛇; 摩西就逃跑, 离开了它。
4 耶和华对摩西说: "伸出你的手来, 捉住蛇的尾巴。"摩西就伸出手来, 紧握着它, 它在摩西的掌中又变回了手杖。
5 "这样就使他们相信耶和华他们祖宗的 神, 就是亚伯拉罕的 神、以撒的 神、雅各的 神曾向你显现了。"
6 耶和华又再对摩西说: "现在把你的手放进怀里。"摩西就把手放进怀里; 等他把手抽出来的时候, 手就长满了痲风, 像雪那样白。
7 耶和华说: "把你的手再放进怀里。"摩西就把手再放进怀里; 等他把手从怀里抽出来的时候, 手就恢复过来, 像身上别处的肉一样。
8 耶和华又说: "如果他们不信你, 也不听从头一个神迹的话, 他们必信随后来的神迹。
9 如果连这两个神迹他们也不信, 也不听你的话, 你就从河里取些水, 倒在旱地上; 你从河里取来的水就必在旱地上变成血。"
10 摩西对耶和华说: "主啊, 我不是个会说话的人; 以前不是, 自从你对仆人说话以后也不是; 因为我本是拙口笨舌的。"
11 耶和华对他说: "谁造人的口呢?谁使人口哑、耳聋、眼明、眼瞎呢?不是我耶和华吗?
12 现在去吧, 我必赐你口才, 指教你当说的。"
13 摩西说: "主啊, 请你差派你愿意差派的人。"
14 耶和华向摩西发怒, 说: "不是有你的哥哥利未人亚伦吗?我知道他是有口才的; 他现在出来要迎接你。他看见了你, 心里就快乐。
15 你要对他说话, 把你要说的话放在他的口里; 我必与你的口同在, 也与他的口同在; 我必指教你们当行的事。
16 他要替你向人民说话, 他要作你的口, 你要作他的 神。
17 这手杖你要拿在手里, 用来行神迹。"
18 于是, 摩西起程回到他岳父叶忒罗那里, 对他说: "请你容我离开这里, 回到我在埃及的同胞那里, 看看他们是否还在。"叶忒罗对摩西说: "你可以平平安安地去吧。"
19 耶和华在米甸对摩西说: "你要起程, 回到埃及去, 因为那些寻索你命的人都死了。"
20 摩西就带着他的妻子和孩子, 让他们骑在驴上, 向着埃及地回去了; 摩西手里拿着 神的杖。
21 耶和华对摩西说: "你起程回到埃及去的时候, 要留意我交在你手里的一切奇事, 把它们行在法老面前; 我却要使他的心刚硬, 他就不让人民离开。
22 你要对法老说: ‘耶和华这样说: 以色列是我的长子。
23 我曾对你说, 要让我的儿子离开这里, 好叫他事奉我。你还是拒绝让他离开, 看哪! 我必杀你的长子。’"
24 在路上住宿的地方, 耶和华遇见了摩西, 就想要杀他。
25 西坡拉就拿了一把石刀, 把她儿子的包皮割下来, 把它丢到摩西的脚上, 说: "你真是我的血郎了! "
26 这样, 耶和华才放了他。那时西坡拉说: "你是血郎, 是因为割礼的缘故。"
27 耶和华对亚伦说: "你到旷野去迎接摩西。"他就去了; 他在 神的山遇见了摩西, 就和他亲嘴。
28 摩西把耶和华派他所说的一切话, 和吩咐他所行的一切神迹都告诉了亚伦。
29 摩西和亚伦就去召集以色列人的长老。
30 亚伦把耶和华对摩西所说的一切话都说了一遍, 并且在人民的眼前行了这些神迹。
31 人民就相信了; 他们听见耶和华眷顾以色列人, 也鉴察了他们的痛苦, 就俯伏敬拜。