1 Kiam por David alproksimiĝis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene:

2 Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro.

3 Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj, plenumante Liajn leĝojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu saĝa en ĉio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;

4 por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante:Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaŭ Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael.

5 Ankaŭ vi scias, kion faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis ilin kaj verŝis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn ŝuojn sur siaj piedoj.

6 Agu laŭ via saĝo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en Ŝeolon.

7 Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la manĝantoj ĉe via tablo; ĉar ili tiel alproksimiĝis al mi, kiam mi forkuris de via frato Abŝalom.

8 Kaj jen ĉe vi estas Ŝimei, filo de Gera, Benjamenido el Baĥurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Maĥanaim; sed li venis al mi renkonte ĉe Jordan, kaj mi ĵuris al li per la Eternulo, dirante:Mi ne mortigos vin per glavo.

9 Sed nun ne lasu lin senpuna, ĉar vi estas homo saĝa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en Ŝeolon.

10 Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David.

11 La tempo, kiun David reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj:en Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn.

12 Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia reĝado tre fortikiĝis.

13 Adonija, filo de Ĥagit, venis al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono. Ŝi diris:Ĉu kun paco vi venas? Kaj li respondis:Kun paco.

14 Kaj li diris:Mi havas aferon al vi. Ŝi respondis:Parolu.

15 Kaj li diris:Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi ĉiuj Izraelidoj turnis sian vizaĝon, ke mi reĝu; sed la reĝado deturniĝis kaj transiris al mia frato, ĉar de la Eternulo ĝi estis destinita al li.

16 Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj ŝi diris al li:Parolu.

17 Kaj li diris:Diru, mi petas, al la reĝo Salomono (ĉar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la Ŝunemaninon Abiŝag kiel edzinon.

18 Kaj Bat-Ŝeba diris:Bone, mi parolos pri vi kun la reĝo.

19 Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La reĝo leviĝis renkonte al ŝi kaj adorkliniĝis antaŭ ŝi kaj sidiĝis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la reĝo, kaj ŝi sidiĝis dekstre de li.

20 Kaj ŝi diris:Unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la reĝo diris al ŝi:Petu, mia patrino, ĉar mi ne rifuzos al vi.

21 Kaj ŝi diris:La Ŝunemanino Abiŝag estu donata kiel edzino al via frato Adonija.

22 Tiam respondis la reĝo Salomono kaj diris al sia patrino:Kial vi petas la Ŝunemaninon Abiŝag por Adonija? petu por li ankaŭ la reĝecon, ĉar li estas mia pli aĝa frato-por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja.

23 Kaj la reĝo Salomono ĵuris per la Eternulo, dirante:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraŭ sia vivo Adonija diris tiujn vortojn.

24 Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu aranĝis al mi domon laŭ Sia promeso, hodiaŭ Adonija estos mortigita.

25 Kaj la reĝo Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, kaj ĉi tiu frapis lin, kaj li mortis.

26 Kaj al la pastro Ebjatar la reĝo diris:Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, ĉar vi portis la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaŭ mia patro David, kaj ĉar vi suferis ĉion, kion suferis mia patro.

27 Kaj Salomono forigis Ebjataron, ke li ne estu plu pastro al la Eternulo; por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri la domo de Eli en Ŝilo.

28 La famo pri tio atingis Joabon (ĉar Joab aliĝis al Adonija, kvankam al Abŝalom li ne aliĝis); kaj Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.

29 Oni raportis al la reĝo Salomono, ke Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun ĉe la altaro. Tiam Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante al li:Iru, mortigu lin.

30 Benaja venis en la tabernaklon de la Eternulo, kaj diris al li:Tiele diras la reĝo:Eliru! Sed tiu respondis:Ne, ĉi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la reĝo, dirante:Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi.

31 Tiam la reĝo diris al li:Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab verŝis.

32 La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis:Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda.

33 Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo.

34 Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la dezerto.

35 Kaj la reĝo starigis Benajan, filon de Jehojada, anstataŭ li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la reĝo starigis anstataŭ Ebjatar.

36 Kaj la reĝo sendis por voki Ŝimein, kaj li diris al li:Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj loĝu tie kaj nenien eliru el tie;

37 se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo.

38 Kaj Ŝimei diris al la reĝo:Bone; kiel diris mia sinjoro la reĝo, tiel via servanto faros. Kaj Ŝimei loĝis en Jerusalem multe da tempo.

39 Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de Ŝimei al Aĥiŝ, filo de Maaĥa, reĝo de Gat. Kaj oni sciigis al Ŝimei, dirante:Jen viaj sklavoj estas en Gat.

40 Tiam Ŝimei leviĝis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Aĥiŝ, por serĉi siajn sklavojn. Kaj Ŝimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat.

41 Kaj oni raportis al Salomono, ke Ŝimei foriris el Jerusalem en Gaton kaj revenis.

42 Tiam la reĝo sendis, kaj vokigis Ŝimein, kaj diris al li:Mi ĵurligis ja vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi:Bona estas tio, kion mi aŭdis.

43 Kial do vi ne observis la ĵuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi?

44 Kaj la reĝo diris al Ŝimei:Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu vian malbonon sur via kapo.

45 Sed la reĝo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaŭ la Eternulo eterne.

46 Kaj la reĝo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj ĉi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno fortikiĝis en la manoj de Salomono.

1 大卫的死期近了, 就嘱咐他的儿子所罗门说:

2 "我现在要走世人必走的路了, 你当坚强作大丈夫,

3 谨守耶和华你 神所吩咐的, 遵行他的道, 按摩西律法所写的, 谨守他的律例、诫命、典章和法度; 这样, 无论你作什么, 无论你往哪里去, 都可以亨通。

4 这样, 耶和华必坚立他所说有关我的话, 说: ‘如果你的子孙谨慎自己所行的, 一心一意、诚诚实实行在我面前, 就不断有人坐以色列的王位了。’

5 你也要知道洗鲁雅的儿子约押对我所行的, 就是对以色列的两个元帅: 尼珥的儿子押尼珥和益帖的儿子亚玛撒所行的。他杀了他们, 在和平的时候流他们的血, 像作战时一样, 把战争的血染在他腰间所束的带子上和脚上所穿的鞋子上。

6 所以你要凭你的智慧而行, 不要让他白发到老, 平平安安下到阴间。

7 但是你要恩待基列人巴西莱的众子, 使他们与你同席吃饭, 因为我逃避你哥哥押沙龙的时候, 他们拿食物来迎接我。

8 与你在一起的有巴户琳的便雅悯人基拉的儿子示每; 我往玛哈念去的那天, 他用狠毒的咒语咒骂我。后来他下到约旦河来迎接我的时候, 我就指着耶和华向他起誓, 说: ‘我必不用刀杀死你。’

9 现在, 你不要以他为无罪, 你是个聪明人, 你必知道该怎样待他, 使他白发苍苍流血下到阴间。"

10 大卫与他的列祖同睡, 葬在大卫城里。

11 大卫作以色列王四十年: 在希伯仑作王七年; 在耶路撒冷作王三十三年。

12 于是所罗门坐在他父亲的王位上, 他的国非常稳固。

13 哈及的儿子亚多尼雅去见所罗门的母亲拔示巴, 拔示巴问他: "你来是为和平吗?"他回答: "是为和平来的。"

14 他又说: "我有话对你说。"拔示巴说: "你说吧! "

15 亚多尼雅说: "你知道这国位原是我的, 以色列众人都希望我作王; 不料国位反归了我的弟弟, 因为他得着国位是出于耶和华。

16 现在我有一事请求你, 请你不要拒绝。"拔示巴对他说: "你说吧! "

17 他说: "求你向所罗门王说, 请他把书念的女子亚比煞赐给我作妻子, 因为他必不会拒绝你。"

18 拔示巴说: "好吧, 我必为你向王请求。"

19 于是拔示巴去见所罗门王, 为亚多尼雅的事向他请求。王起来迎接她, 向她下拜, 然后坐在自己的王座上, 又吩咐人为王的母亲摆设一个座位; 她就坐在王的右边。

20 拔示巴说: "我有一件小事求你, 请不要拒绝我。"王对她说: "母亲, 你说吧, 我必不会拒绝你。"

21 拔示巴说: "请把书念的女子亚比煞赐给你哥哥亚多尼雅作妻子。"

22 所罗门王回答他母亲, 说: "你为什么要为亚多尼雅求书念的女子亚比煞呢?你也可以为他求这个国位, 因为他是我的哥哥, 又有亚比亚他祭司和洗鲁雅的儿子约押拥护他。"

23 于是所罗门王指着耶和华起誓, 说: "如果亚多尼雅不因说了这话而送命, 愿 神惩罚我, 并且加倍惩罚我。

24 现在, 我指着永活的耶和华──那位坚立了我, 使我坐在我父亲大卫的王位上, 又照他所应许, 为我建立家室的──起誓, 今天亚多尼雅必被处死! "

25 于是, 所罗门王差派耶何耶大的儿子比拿雅去击杀亚多尼雅, 他就死了。

26 王对亚比亚他祭司说: "你回亚拿突自己的田地去吧! 你本来是该死的, 但我今天不杀死你, 因为你在我父亲大卫面前抬过主耶和华的约柜, 又与我父亲同受一切苦难。"

27 所罗门就罢免了亚比亚他, 不准他作耶和华的祭司, 这样就应验了耶和华在示罗所说有关以利家的话。

28 约押虽然没有拥护过押沙龙, 但曾拥护亚多尼雅; 这消息传到约押那里, 他就逃到耶和华的帐幕里去, 抓紧祭坛的角。

29 有人告诉所罗门王约押逃到耶和华的帐幕里去了, 现在就在祭坛的旁边。于是所罗门差派耶何耶大的儿子比拿雅去说: "你去把他杀死。"

30 比拿雅来到耶和华的帐幕那里, 对约押说: "王这样吩咐说: ‘你出来! ’"约押说: "我不出去! 我要死在这里。"于是比拿雅回复王说: "约押这样说, 他这样回答我。"

31 王对比拿雅说: "你照着约押的话行吧! 杀死他, 把他埋葬, 好叫约押所流无辜人的血, 从我和我父的家除去。

32 耶和华必使约押流无辜人的血的罪归到他自己头上, 因为他击杀了两个比他又公义又良善的人, 就是用刀杀了以色列的元帅尼珥的儿子押尼珥, 和犹大的元帅益帖的儿子亚玛撒, 这事我的父亲大卫一点都不知道。

33 愿流这二人的血的罪归到约押和他后裔的头上, 直到永远; 但大卫和他的后裔, 他的家和他的国却要从耶和华那里得享平安, 直到永远。"

34 于是耶何耶大的儿子比拿雅上去击杀他, 把他杀死, 葬在旷野约押自己的家中。

35 王任命耶何耶大的儿子比拿雅取代约押统领军队; 又任命撒督祭司取代亚比亚他的职位。

36 王派人去把示每召来, 对他说: "你要为自己在耶路撒冷建造一座房屋, 住在那里, 不可从那里出来到任何别的地方去。

37 你必须知道, 你哪一天出来, 越过汲沦溪, 你哪一天就要死。你流人血的罪必归到你自己的头上。"

38 示每对王说: "这话很好, 我主我王怎么说, 你仆人就照着行。"于是示每在耶路撒冷住了很久。

39 三年以后, 示每的两个仆人逃到迦特王玛迦的儿子亚吉那里。有人告诉示每说: "你的仆人在迦特。"

40 于是示每起来, 预备好自己的骡子, 就往迦特亚吉王那里去寻找他的仆人。示每去了, 又把他的仆人从迦特带回来。

41 有人告诉所罗门示每离开耶路撒冷往迦特去, 又回来了。

42 王就派人把示每召来, 对他说: "我不是叫你指着耶和华起誓, 并且警告你: ‘你必须知道, 你哪一天出去到任何别的地方, 你哪一天就要死’吗?你也对我说过: ‘这话很好, 我必听从。’

43 现在你为什么不遵守你向耶和华所起的誓, 和我吩咐你的命令呢?"

44 王又对示每说: "你自己知道你心里的一切恶事, 就是你向我父亲大卫所行的; 现在耶和华要把你的罪归到你的头上。

45 所罗门王却要蒙福, 大卫的王位必在耶和华眼前得坚立, 直到永远。"

46 于是王命令耶何耶大的儿子比拿雅, 比拿雅就出去击杀示每, 示每就死了。这样, 所罗门就巩固了他的国。