1 Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun li estis tridek du reĝoj, kaj ĉevalojn kaj ĉarojn; kaj li iris kaj eksieĝis Samarion kaj militis kontraŭ ĝi.

2 Kaj li sendis senditojn al Aĥab, reĝo de Izrael, en la urbon,

3 kaj dirigis al li:Tiele diras Ben-Hadad:Via arĝento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj.

4 Kaj la reĝo de Izrael respondis kaj diris:Konforme al via diro, mia sinjoro, ho reĝo, al vi apartenas mi, kaj ĉio, kion mi havas.

5 La senditoj venis denove, kaj diris:Tiele diras Ben-Hadad:Ĉar mi sendis al vi, por diri, ke vian arĝenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi,

6 tial morgaŭ en ĉi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili traserĉu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke ĉion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu.

7 Tiam la reĝo de Izrael kunvokis ĉiujn plejaĝulojn de la lando, kaj diris:Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; ĉar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian arĝenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li.

8 Kaj ĉiuj plejaĝuloj kaj la tuta popolo diris al li:Ne obeu, kaj ne konsentu.

9 Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad:Diru al mia sinjoro la reĝo:Ĉion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed ĉi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.

10 Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis:La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario sufiĉos, ke ĉiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da ĝi.

11 Sed la reĝo de Izrael respondis kaj diris:Diru:Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu ĝin demetas.

12 Kiam Ben-Hadad aŭdis tiujn vortojn, dum li kaj la reĝoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj:Aranĝu vin. Kaj ili aranĝis sin kontraŭ la urbo.

13 Kaj jen unu profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris:Tiele diras la Eternulo:Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

14 Kaj Aĥab diris:Per kiu? Kaj tiu respondis:Tiele diras la Eternulo:Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris:Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis:Vi.

15 Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montriĝis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, ĉiujn Izraelidojn, sep mil.

16 Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la reĝoj, la tridek du reĝoj, kiuj helpis lin.

17 Antaŭe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante:Viroj eliris el Samario.

18 Tiam li diris:Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaŭ kaptu ilin vivajn.

19 Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili.

20 Kaj ili batis ĉiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, reĝo de Sirio, savis sin sur ĉevalo kun la rajdistoj.

21 Tiam eliris la reĝo de Izrael kaj venkobatis la ĉevalojn kaj la ĉarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan buĉon.

22 Kaj aliris la profeto al la reĝo de Izrael, kaj diris al li:Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; ĉar post paso de unu jaro la reĝo de Sirio iros kontraŭ vin.

23 Kaj la servantoj de la reĝo de Sirio diris al li:Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, ni certe venkos ilin.

24 Faru jenon:forigu la reĝojn ĉiun de lia loko, kaj starigu anstataŭ ili regionestrojn;

25 kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis ĉe vi, kaj ĉevalojn nombregale al tiuj ĉevaloj kaj ĉarojn nombregale al tiuj ĉaroj; kaj ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian voĉon kaj faris tiel.

26 Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraŭ la Izraelidoj.

27 Kaj la Izraelidoj ankaŭ pretigis sin kaj provizis sin per nutraĵoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj stariĝis tendare kontraŭ ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.

28 Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la reĝo de Izrael:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

29 Kaj staris tendare unuj kontraŭ la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komenciĝis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago.

30 La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan ĉambron de unu domo.

31 Kaj liaj servantoj diris al li:Ni aŭdis, ke la reĝoj de la domo de Izrael estas reĝoj kompatemaj; ni metu do sakaĵon sur niajn lumbojn kaj ŝnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la reĝo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.

32 Kaj ili zonis per sakaĵo siajn lumbojn kaj metis ŝnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la reĝo de Izrael, kaj diris:Via servanto Ben-Hadad diras:Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris:Ĉu li vivas ankoraŭ? li estas mia frato.

33 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi, ĉu tio estas pri li, kaj ili diris:Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris:Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la ĉaro.

34 Kaj tiu diris al li:La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas aranĝi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro aranĝis en Samario. (Kaj Aĥab diris:) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.

35 Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laŭ la vorto de la Eternulo:Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.

36 Tiam li diris al tiu:Pro tio, ke vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.

37 Li trovis alian homon, kaj diris:Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.

38 Tiam la profeto iris kaj stariĝis antaŭ la reĝo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.

39 Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris:Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris:Gardu ĉi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, aŭ vi devos pese pagi kikaron da arĝento.

40 Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la reĝo de Izrael diris al li:Tio estas via verdikto, vi mem decidis.

41 Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la reĝo rekonis lin, ke li estas el la profetoj.

42 Kaj li diris al li:Tiele diras la Eternulo:Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstataŭos lian animon kaj via popolo lian popolon.

43 Kaj la reĝo de Izrael iris hejmen malĝoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.

1 亚兰王便.哈达聚集他的全军, 有三十二个王与他在一起, 他带着战马和战车, 上去围困撒玛利亚, 攻打那城。

2 他派遣一些使者进城去见以色列王亚哈, 对他说: "便.哈达这样说:

3 ‘你的银子, 你的金子都是我的; 你的妻子和你最健壮的儿女也是我的。’"

4 以色列王回答说: "我主我王啊, 就照着你所说的, 我和我所有的一切都可以归你。"

5 那些使者再来说: "便.哈达这样说: ‘我曾经差派人对你说: 你要把你的银子, 你的金子, 你的妻子和你的儿女都给我。

6 明天大约这个时间, 我要差派我的臣仆到你那里去; 他们要搜查你的王宫和你臣仆的家; 凡是他们看为宝贵的, 他们都要下手拿走。’"

7 以色列王把国中所有的长老都召了来, 对他们说: "请你们想想, 看这人怎样的麻烦, 他曾经差派人来我这里要我的妻子、我的儿女、我的银子和我的金子, 我都没有拒绝他。"

8 众长老和人民对王说: "不要听从他, 也不要答应他。"

9 于是亚哈对便.哈达的使者说: "请你们告诉我主我王说: ‘王第一次差派人来向你仆人所要的一切, 我都必照办; 可是这次所要的, 我却不能照办。’"于是使者去了, 把这些话回复便.哈达。

10 便.哈达又差派人去见亚哈说: "撒玛利亚的尘土若是足够跟从我的人每人捧一捧的话, 愿神明惩罚我, 并且加倍惩罚我。"

11 以色列王回答说: "你们去告诉他, 佩戴武器的人, 不可像解除武器的那样自夸。"

12 便.哈达与众王正在帐棚里喝酒, 一听见了这话, 就对他的臣仆说: "你们列队进攻。"他们就列队进攻那城。

13 这时, 忽然有一个先知前来见以色列王亚哈, 说: "耶和华这样说: ‘你看见这些强大的军兵吗?看啊, 今天我必把他们交在你手里, 你就知道我是耶和华。’"

14 亚哈问: "借着谁呢?"先知回答: "耶和华这样说: ‘借着跟从各省省长的年轻人。’"亚哈又问: "谁先开战呢?"先知说: "是你。"

15 于是亚哈数点了跟从各省省长的年轻人, 共有二百三十二人。以后, 他又数点所有的人民, 以色列众民共有七千人。

16 在正午, 便.哈达与帮助他的三十二个王正在帐棚里痛饮的时候, 他们出发了。

17 跟从各省省长的年轻人首先出发。便.哈达派人去察看, 他们回报他说: "有人从撒玛利亚出来了。"

18 便.哈达说: "如果他们是为了求和出来, 你们要活捉他们; 如果他们是为了争战出来, 你们也要活捉他们。"

19 从城里出来的这些人, 就是跟从各省省长的年轻人, 军兵跟在他们后面。

20 他们各人遇见对手就杀。亚兰人逃跑, 以色列人追赶他们。亚兰王便.哈达骑着马, 与一些骑兵一起逃走。

21 以色列王出来, 攻打战马和战车, 大大地击败了亚兰人。

22 那先知前来见以色列王, 对他说: "你要自强, 留意看看你所要预备的, 因为明年春天亚兰王必再上来攻击你。"

23 亚兰王的臣仆对亚兰王说: "以色列人的神是山神, 所以他们比我们强; 但我们若是在平原上与他们争战, 我们必比他们强大。

24 王应该这样作: 把众王各人的职务解除, 另立军官代替他们;

25 又照着王损失的军兵的数目, 招募一支新的军队, 照数补充战马和战车。然后我们可以与他们在平原上作战, 我们必定比他们强。"王听从他们的话, 并且这样行了。

26 过了年, 便.哈达数点了亚兰人, 就上到亚弗去, 要与以色列人争战。

27 以色列人数点人数, 预备了粮食, 就去迎战亚兰人。以色列人对着他们安营, 好像两小群山羊羔; 亚兰人却满布了那地。

28 有一位神人前来对以色列王说: "耶和华这样说: ‘因为亚兰人说耶和华是山神, 不是平原的神, 所以我要把这些强大的军兵交在你手里, 你们就知道我是耶和华。’"

29 以色列人和亚兰人相对安营, 共七天。到了第七日, 两军终于接战了。那一天, 以色列人杀了亚兰人步兵十万。

30 余下来的都逃入亚弗城里, 城墙倒塌, 压死了余下来的二万七千人。便.哈达也逃到城里来, 躲进一间密室里。

31 他的臣仆对他说: "我们听说以色列家的王都是仁慈的王; 我们不如腰束麻布, 头套绳索, 出去投降以色列王, 或许他会使你的性命存活。"

32 于是他们腰束麻布, 头套绳索, 来见以色列王, 对他说: "你的仆人便.哈达说: ‘求你使我的性命存活! ’"亚哈说: "他还活着吗?他是我的兄弟! "

33 那些人认为这些话是个吉兆, 急忙抓住他的话, 说: "便.哈达是王的兄弟! "亚哈说: "你们去请他来。"便.哈达出来见王, 亚哈就去请他上车。

34 便.哈达对王说: "我父亲从你父亲夺得的众城, 我都必还给你; 你可以为自己在大马士革设立市场, 像我父亲在撒玛利亚设立市场一样。"亚哈说: "我与你立了这样的约, 就放你去。"于是他和便.哈达立了约, 就放他走了。

35 先知门徒中有一个人奉耶和华的命令对他的一个同伴说: "你打我吧! "可是, 那人却不肯打他。

36 他就对那人说: "因为你不听从耶和华的话, 你一离开我, 就必有狮子咬死你。"那人一离开他, 果然遇见了狮子, 把他咬死。

37 先知的门徒又遇见另一个人, 对他说: "你打我吧! "那人就打他, 把他打伤。

38 于是那先知去了, 在路旁等候王。他用头巾蒙住自己的眼睛, 把自己改了装。

39 王从那里经过的时候, 他向王呼叫说: "你仆人出征, 在战阵之中, 忽然有一个人转过来, 带了另一个人来见我, 说: ‘你看守这个人, 他若是走失了, 就要你替他偿命, 否则你要支付三十公斤银子。’

40 你仆人正在忙这忙那的时候, 那人就不见了。"以色列王对他说: "你的判案就是这样, 你已经自己判决了。"

41 他急忙把蒙在眼上的头巾除下, 以色列王就认出他是一个先知。

42 先知对王说: "耶和华这样说: 因为你把我要灭绝的人从你手中放走, 所以要你替他偿命。要你的人民抵偿他的人民。"

43 于是以色列王闷闷不乐回到撒玛利亚, 自己的王宫里去了。