1 Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.

2 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante:

3 Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.

4 El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.

5 Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.

6 Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.

7 Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando.

8 Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante:

9 Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon.

10 Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris:Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.

11 Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris:Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.

12 Sed ŝi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos.

13 Kaj Elija diris al ŝi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste.

14 Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.

15 Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo.

16 La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.

17 Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri.

18 Tiam ŝi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!

19 Kaj li diris al ŝi:Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el ŝiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li loĝis, kaj metis lin sur sian liton.

20 Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio! ĉu eĉ al la vidvino, ĉe kiu mi loĝas, Vi faros malbonon, mortigante ŝian filon?

21 Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de ĉi tiu infano en lian internon.

22 Kaj la Eternulo aŭskultis la voĉon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li reviviĝis.

23 Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris:Rigardu, via filo vivas.

24 Tiam la virino diris al Elija:Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via buŝo estas vera.

1 提斯比人以利亚, 就是从基列的提斯比来的先知, 对亚哈说: "我指着我所事奉永活的耶和华以色列的 神起誓, 这几年若是没有我的命令, 天必不降露, 也不下雨。"

2 耶和华的话临到以利亚说:

3 "你离开这里, 向东方去, 躲藏在约旦河东面的基立溪旁。

4 你要喝那溪里的水, 我已经吩咐乌鸦在那里供养你。"

5 于是以利亚去了, 照着耶和华的话行了; 他去住在约旦河东面的基立溪旁。

6 乌鸦早晨给他送饼和肉来, 晚上也送饼和肉来, 他也喝那溪里的水。

7 过了一些日子, 那溪就干了, 因为没有雨下在地上。

8 耶和华的话又临到以利亚说:

9 "你起来, 往西顿的撒勒法去, 住在那里; 我已经吩咐那里的一个寡妇供养你。"

10 于是以利亚起来, 往撒勒法去了; 他来到城门口的时候, 就看见一个寡妇在那里捡柴; 以利亚呼叫她, 说: "请你用器皿取点水来给我! "

11 她去取水的时候, 以利亚又叫她, 说: "请你也给我拿点饼来! "

12 她说: "我指着永活的耶和华你的 神起誓, 我没有饼, 缸里只有一把面粉, 瓶里只有一点油。你看我正在捡两根柴, 然后回去, 为自己和儿子做饼, 我们吃完了, 就等死。"

13 以利亚对她说: "不要惧怕, 照着你所说的去作吧, 不过要先为我做一个小饼, 拿出来给我, 然后才为你自己和儿子做饼。

14 因为耶和华以色列的 神这样说: ‘缸里的面粉必不会用完, 瓶里的油决不会短缺, 直等到耶和华降雨在地面上的日子。’"

15 她就去照着以利亚所说的作了。她和以利亚, 以及她的家人, 吃了许多日子。

16 缸里的面粉果然没有用完, 瓶里的油也没有短缺, 正像耶和华借着以利亚所说的话一样。

17 这些事以后, 那妇人, 就是那个家庭的主人的儿子病了。他的病情十分严重, 以致呼吸都停止了。

18 于是妇人对以利亚说: "神人哪, 我跟你有什么关系呢?你竟到我这里来, 使耶和华想起我的罪孽, 杀死我的儿子。"

19 以利亚对她说: "把你的儿子交给我吧! "以利亚就从她的怀中把孩子接过来, 抱他上到自己所住的楼上去, 放在自己的床上。

20 以利亚呼求耶和华说: "耶和华我的 神啊, 我寄居在这寡妇的家里, 你也降祸与她, 使她的儿子死去吗?"

21 然后, 以利亚三次伏在孩子的身上, 向耶和华呼求说: "耶和华我的 神, 求你恢复这孩子的生命吧。"

22 耶和华垂听了以利亚的话, 孩子的生命果然恢复, 活过来了。

23 以利亚把孩子抱起来, 从楼上下到屋子里去, 把孩子交给他的母亲; 以利亚说: "看, 你的儿子活了! "

24 妇人对以利亚说: "现在我知道你是神人, 耶和华借着你的口所说的话是真实的。"