1 Kaj sian domon Salomono konstruis dum dek tri jaroj, kaj li finis sian tutan domon.
2 Kaj li konstruis la domon de la arbaro Lebanona; ĝi havis la longon de cent ulnoj, la larĝon de kvindek ulnoj, kaj la alton de tridek ulnoj; sur kvar vicoj da cedraj kolonoj, kaj cedraj traboj estis sur la kolonoj.
3 Kaj li kovris per cedro la supron de la galerioj, kiuj estis sur kvardek kvin kolonoj, po dek kvin en unu vico.
4 Kaj da fenestraj kadroj estis tri vicoj, kaj fenestroj kontraŭ fenestroj trifoje.
5 Kaj ĉiuj pordoj kaj la fostoj estis kvarangulaj, kaj la fenestroj estis kontraŭ fenestroj trifoje.
6 Kaj ĉambregon el kolonoj li faris, havantan la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de tridek ulnoj; kaj ankoraŭ ĉambron antaŭ ili kaj kolonojn kaj sojlon antaŭ ili.
7 Kaj tronan salonon, por tie juĝi, juĝan salonon li faris, kaj ĉiujn plankojn li kovris per cedro.
8 Lia domo, en kiu li loĝis, en la malantaŭa korto post la salono, estis aranĝita tiel same. Kaj li faris ankaŭ domon, similan al tiu salono, por la filino de Faraono, kiun Salomono prenis.
9 Ĉio ĉi tio estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo, interne kaj ekstere, de la fundamento ĝis la tegmento, kaj ekstere ĝis la granda korto.
10 En la fundamento estis ŝtonoj multekostaj, ŝtonoj grandaj, ŝtonoj de dek ulnoj kaj ŝtonoj de ok ulnoj.
11 Kaj supre estis multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, kaj cedro.
12 Kaj la granda ĉirkaŭa korto havis tri vicojn da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj unu vicon da cedraj traboj; tiel same ankaŭ la interna korto de la domo de la Eternulo kaj la salono ĉe la domo.
13 La reĝo Salomono sendis, kaj venigis el Tiro Ĥuramon.
14 Li estis filo de unu vidvino, el la tribo de Naftali; lia patro estis Tirano, kupristo. Li estis plena de saĝeco, kompetenteco, kaj sciado, por fari ĉian laboron el kupro. Kaj li venis al la reĝo Salomono kaj plenumis ĉiujn liajn laborojn.
15 Li faris du kuprajn kolonojn, el kiuj unu kolono havis la alton de dek ok ulnoj, kaj fadeno de dek du ulnoj prezentis la amplekson de la dua kolono.
16 Kaj du kapitelojn, fanditajn el kupro, li faris, por meti sur la suprojn de la kolonoj; kvin ulnoj estis la alto de unu kapitelo, kaj kvin ulnoj la alto de la dua kapitelo.
17 Retoj plektitaj kaj ŝnuretoj ĉenoformaj estis ĉe la kapiteloj, kiuj estis supre de la kolonoj; sep ĉe unu kapitelo kaj sep ĉe la dua.
18 Kaj li faris la kolonojn tiel, ke du vicoj da granatoj estis ĉirkaŭ unu reto, por kovri la kapitelon; tiel same li faris ankaŭ por la dua kapitelo.
19 La kapiteloj sur la kolonoj estis faritaj kiel la lilioj en la salono, kaj havis kvar ulnojn.
20 Kaj la kapiteloj sur la du kolonoj super la konveksaĵo, kiu estis apud la reto; kaj sur la dua kapitelo ĉirkaŭe en vicoj ducent granatoj.
21 Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la salono de la templo; kaj li starigis la dekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Jaĥin; kaj li starigis la maldekstran kolonon kaj donis al ĝi la nomon Boaz.
22 Sur la suproj de la kolonoj estis skulptaĵo en formo de lilio. Tiel estis finita la laboro de la kolonoj.
23 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe.
24 Kaj tuberoj sub ĝia rando troviĝis ĉirkaŭe de ĝi; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron en du vicoj; la tuberoj estis fanditaj kune kun ĝi.
25 Ĝi staris sur dek du bovoj; tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre, kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen.
26 Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis du mil bat�ojn.
27 Kaj li faris dek kuprajn bazaĵojn; ĉiu bazaĵo havis la longon de kvar ulnoj, la larĝon de kvar ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj.
28 Kaj jen estas la aranĝo de la bazaĵoj:ili havis muretojn, muretojn inter la listeloj.
29 Kaj sur la muretoj, kiuj estis inter la listeloj, estis leonoj, bovoj, kaj keruboj; kaj sur la listeloj estis tiel supre, kaj sube de la leonoj kaj bovoj estis malsuprenpendantaj festonoj.
30 Kaj ĉiu bazaĵo havis kvar kuprajn radojn kun kupraj aksoj, kaj ĝiaj kvar anguloj havis ŝultretojn, fanditajn ŝultretojn sub la kaldrono, kaj sur ĉiu flanko estis festonoj.
31 Ĝia aperturo de la interna kapitelo ĝis la supro havis unu ulnon; ĝia aperturo estis ronda, en formo de bazeto, havanta unu ulnon kaj duonon, kaj ĉe la aperturo estis skulptaĵoj; sed ĝiaj muretoj estis kvarangulaj, ne rondaj.
32 Kaj la kvar radoj estis sub la muretoj, kaj la aksoj de la radoj estis en la bazaĵo; la alto de ĉiu rado estis unu ulno kaj duono.
33 La aranĝo de la radoj estis kiel la aranĝo de radoj de veturilo; iliaj aksoj kaj aksingoj kaj radradioj kaj radrondoj, ĉio estis fandita.
34 Kaj la kvar ŝultretoj ĉe la kvar anguloj de ĉiu bazaĵo elstaris el la bazaĵo mem.
35 Supre de la bazaĵo estis rondaĵo, havanta la alton de duono de ulno; kaj supre de la bazaĵo ĝiaj teniloj kaj muretoj elstaris el ĝi mem.
36 Kaj sur la tabuletoj de ĝiaj teniloj kaj sur ĝiaj muretoj li skulptis kerubojn, leonojn, kaj palmojn, sur ĉiu libera loko, kaj festonojn ĉirkaŭe.
37 Tiel li faris la dek bazaĵojn; ĉiuj havis egalan fandon, egalan mezuron, egalan formon.
38 Kaj li faris dek kuprajn lavujojn; ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat�oj; kvar ulnojn havis ĉiu lavujo; ĉiu lavujo staris sur unu bazaĵo el la dek bazaĵoj.
39 Kaj li starigis la bazaĵojn, kvin ĉe la dekstra flanko de la domo, kaj kvin ĉe la maldekstra flanko; kaj la maron li starigis ĉe la dekstra flanko de la domo, sudoriente.
40 Kaj Ĥuram faris la lavujojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la tutan laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de la Eternulo:
41 la du kolonojn kaj la du globaĵojn de la kapiteloj sur la supro de la kolonoj, kaj la du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj;
42 kaj la kvarcent granatojn ĉe la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj;
43 kaj la dek bazaĵojn kaj la dek lavujojn sur la bazaĵoj;
44 kaj la unu maron kaj la dek du bovojn sub la maro;
45 kaj la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj ĉiuj vazoj de la templo, kiujn Ĥuram faris al la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo, estis el polurita kupro.
46 En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cartan.
47 Kaj Salomono metis ĉiujn vazojn sur ilian lokon. Pro la tre granda multo la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
48 Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo:la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;
49 kaj la kandelabrojn, kvin dekstre kaj kvin maldekstre antaŭ la plejsanktejo, el pura oro; kaj la florojn kaj lucernojn kaj prenilojn, el oro;
50 kaj la tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, kulerojn, kaj karbujojn, el pura oro; kaj la maŝojn ĉe la pordo de la interna domo, de la plejsanktejo, ĉe la pordo de la templa domo, el oro.
51 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun la reĝo Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de la Eternulo.
1 所罗门为自己建造宫殿花了十三年才完成。
2 他又建造黎巴嫩林宫, 长四十四公尺, 宽二十二公尺, 高十三公尺半。有四行香柏木的柱子, 柱子上有香柏木的横梁。
3 柱子每行十五根, 共四十五根; 柱子上有厢房, 是用香柏木盖屋顶的。
4 有窗框三行, 窗与窗相对, 共有三层。
5 所有的门和窗都有四方的框子, 有窗三层, 窗与窗相对。
6 他又建造柱廊, 长二十二公尺, 宽十三公尺半。在柱廊前有廊子, 在廊子前又有柱子和台阶。
7 又建造王室座廊, 就是审判廊, 他在这里执行审判。由地板到天花板, 都贴上香柏木板。
8 所罗门自己住的宫殿, 是在廊后的另一个院内, 建造法相同。他又为他娶法老的女儿建造一座宫院, 建法与这廊子一样。
9 从根基到屋檐, 从外院到大院, 这一切都是用贵重的石块, 按尺寸凿好, 用锯子内外锯齐的石块建成的。
10 根基也都是用贵重的大石块; 有长四公尺的, 也有长三公尺半的。
11 上面有按着尺寸凿好的贵重石块和香柏木。
12 大院的周围有凿好的石头三层, 香柏木一层, 与耶和华的内院和殿廊一样。
13 所罗门王派人去把户兰从推罗接来。
14 户兰是拿弗他利支派中一个寡妇的儿子; 他父亲是推罗人, 是个铜匠。户兰满有智慧、聪明和知识, 能作各样铜工; 他来到所罗门王那里, 作王的一切工作。
15 他铸造了两根铜柱, 每根高八公尺, 圆周五公尺三公寸。
16 他又用铜铸造了两个柱顶, 安放在柱头上, 每个柱顶高两公尺两公寸。
17 他又为柱头上的柱头顶做了两块网子和辫结成的链子, 每个柱顶有七块。
18 他又做了两行石榴围绕在柱头上, 柱顶的网子上, 两个柱顶都是这样。
19 廊子里柱头上的柱顶, 刻有百合花细工。
20 两根柱子上柱顶的鼓肚上, 网子旁边, 各有石榴二百个, 分两行环绕着。
21 他把这两根柱子竖立在殿廊的前面。竖立在南边的柱子, 他起名叫雅斤; 竖立在北面的柱子, 起名叫波阿斯。
22 在柱子的上头刻有百合花的细工。这样, 做柱子的工作就完成了。
23 他又铸造了一座圆形的铜海, 从这边到那边四公尺四公寸, 高两公尺两公寸, 圆周十三公尺两公寸。
24 在铜海边缘以下有匏瓜围绕着, 每四十五公分十个。匏瓜共有两行, 是铸造铜海的时候, 一并铸造上去的。
25 铜海安放在十二头铜牛背上, 三头向北, 三头向西, 三头向南, 三头向东, 铜海是在铜牛之上, 牛尾都向内。
26 铜海厚七公分半, 边缘好像杯子的边缘, 又好像百合花蕾, 能盛水四万公升。
27 他又做了十个铜盆座; 每个长一公尺八公寸, 宽一公尺八公寸, 高一公尺三公寸。
28 盆座的做法是这样: 盆座有数边, 各边都连接在盆架中。
29 在盆架间的各边上, 有狮子、牛和基路伯。盆架上有座, 狮子和牛的上下都有花纹的浮雕。
30 每个盆座都有四个铜轮和铜轴, 在盆座以下的四脚上有铸成的支架, 各边都刻有花纹。
31 盆座的口从内缘到顶, 高四十五公分。盆口作圆形, 照盆架上那座的样式, 直径六十六公分。盆口的边上也有雕刻, 盆座的边是四方形, 不是圆形的。
32 盆座的四个轮子是在盆边的下面, 轮座与轴相接, 每个轮子高六十六公分。
33 轮子的形状, 好像车轮的做法, 轮轴、轮辋、轮辐、轮毂都是铸成的。
34 每一个盆座的四角都有四个支架; 支架是与盆座一块铸成的。
35 盆座顶上有一个圆圈, 高二十二公分; 在盆座顶的座的撑子和边缘是与座一块铸成的。
36 又在撑子和边缘的上面刻有基路伯、狮子和棕树, 又在各空处, 周围刻上花纹。
37 他这样做了十个盆座, 铸法、尺寸和样式都是相同的。
38 他又做了十个铜盆, 每个铜盆能盛水八百公升; 每个铜盆的直径都是一公尺八公寸。在十个盆座上, 每个都安放一个铜盆。
39 他把五个盆座放在殿的南边, 五个放在殿的北边, 又把铜海放在殿的南边, 就是靠东南角的地方。
40 户兰又做了盆子、铲子和碗。这样, 户兰为所罗门王完成了在耶和华的殿里所要作的一切工程。
41 所做的就是两根柱子和在柱子顶上碗形的柱顶; 两块遮盖柱子顶上碗形柱顶的网子;
42 在两块网子上的四百个石榴, 每块网子上有两行石榴, 遮盖在柱子上头两个碗形的柱顶;
43 十个盆座和盆座上的十个铜盆;
44 一个铜海和铜海下的十二头铜牛;
45 锅、铲子和盘子。以上这一切器皿都是户兰为所罗门在耶和华的殿里用磨亮的铜做成的。
46 是王在约旦平原, 在疏割与撒拉之间用泥模铸造的。
47 这一切器皿所罗门都没有称算过; 由于数量太多, 铜的重量也无法估计。
48 所罗门又做了耶和华殿里的一切器具, 就是金坛和放陈设饼的桌子,
49 内殿前面的精金灯台, 右边五行, 左边五行; 还有金花、金灯盏,
50 精金的碗盆、烛剪、盘子、调羹和火鼎, 内殿至圣所的门框和外殿的门枢。
51 这样, 所罗门为耶和华的殿所作的一切工程都完成了。所罗门把他父亲大卫分别为圣的金银和器皿, 都运了来, 存放在耶和华殿的库房里。