1 Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael.

2 Kaj jen estas la estroj, kiuj estis ĉe li:Azarja, filo de Cadok, pastro;

3 Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, kronikisto;

4 kaj Benaja, filo de Jehojada, super la militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj;

5 kaj Azarja, filo de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan, pastro, amiko de la reĝo;

6 kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj Adoniram, filo de Abda, super la impostoj.

7 Kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu el ili devis liveri provizaĵojn.

8 Kaj jen estas iliaj nomoj:Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim;

9 Ben-Deker, en Makac kaj Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan;

10 Ben-Ĥesed, en Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer;

11 Ben-Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono, estis lia edzino;

12 Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido kaj super la tuta Bet- Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel- Meĥola, ĝis trans Jokmeam;

13 Ben-Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair, filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun muregoj kaj kupraj rigliloj;

14 Aĥinadab, filo de Ido, en Maĥanaim;

15 Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon;

16 Baana, filo de Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot;

17 Jehoŝafat, filo de Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar;

18 Ŝimei, filo de Ela, en la regiono de Benjamen;

19 Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead, en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando.

20 Jehuda kaj Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis kaj trinkis kaj estis gajaj.

21 Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj servadis al Salomono dum lia tuta vivo.

22 La manĝprovizoj de Salomono por ĉiu tago estis:tridek kor�oj da delikata faruno kaj sesdek kor�oj da simpla faruno,

23 dek grasigitaj bovoj kaj dudek bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj kapreoloj kaj grasigitaj birdoj.

24 Ĉar li regis super la tuta transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj.

25 Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la tuta vivo de Salomono.

26 Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn.

27 Kaj tiuj administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en sia monato, nenion mankigante.

28 Kaj la hordeon kaj pajlon por la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.

29 Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro.

30 Kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo.

31 Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda, filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe.

32 Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj estis mil kaj kvin.

33 Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro, kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro; kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la fiŝoj.

34 Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco.

1 所罗门王作了全以色列的王。

2 以下这些人是他的官员: 撒督的儿子亚撒利雅作祭司;

3 示沙的两个儿子以利何烈和亚希亚作书记; 亚希律的儿子约沙法作史官;

4 耶何耶大的儿子比拿雅统领军队; 撒督和亚比亚他作祭司;

5 拿单的儿子亚撒利雅作幕僚长; 拿单的儿子撒布得作祭司, 他也是王的朋友;

6 亚希煞作家宰; 亚比大的儿子亚多尼兰掌管服劳役的人。

7 所罗门在全以色列立了十二个官员; 他们为王和王家供应食物, 每人每年供应一个月。

8 以下是他们的名字: 便.户珥在以法莲山地;

9 便.底甲在玛迦斯、沙宾、伯.示麦、以伦和伯.哈南;

10 便.希悉在亚鲁泊, 梭哥和希弗全地是属他管理的;

11 便.亚比拿达在拿法多珥全境, 他娶了所罗门的女儿他法为妻;

12 亚希律的儿子巴拿在他纳、米吉多和伯.善全地, 由伯.善到亚伯.米何拉, 再到约克米暗之外;

13 便.基列在基列的拉末; 玛拿西的子孙睚珥在基列的村落是属他的, 巴珊的亚珥歌伯地的六十座有城墙和铜闩的大城也是属他的。

14 易多的儿子亚希拿达在玛哈念;

15 亚希玛斯在拿弗他利, 他娶了所罗门的女儿巴实抹为妻;

16 户筛的儿子巴拿在亚设和亚录;

17 帕路亚的儿子约沙法在以萨迦;

18 以拉的儿子示每在便雅悯;

19 乌利的儿子基别在基列地, 就是从前亚摩利王西宏和巴珊王噩之地。这地只有一个官员管理。

20 犹大人和以色列人很多, 像海边的沙那样多; 他们都吃喝、快乐。

21 所罗门统治列国, 从大河到非利士地, 直到埃及的边界。这些国家, 在所罗门在世的日子, 都向他进贡, 服事他。

22 所罗门每天的食物是细面粉五千公升、粗面粉一万公升、

23 肥牛十头、草场的牛二十头、羊一百只, 此外还有鹿、羚羊、麃子和肥禽。

24 因为所罗门统治大河西边, 从提弗萨直到迦萨的全境和大河西边的列王, 所以他的四境都平安无事。

25 所罗门在世的日子, 犹大和以色列人从但到别是巴, 都各在自己的葡萄树下和无花果树下安然居住。

26 所罗门有套车的马四万匹和骑兵一万二千人。

27 那些官员分别每月供应所罗门王和所有与所罗门王一同坐席的人的食物, 从没有缺少。

28 他们也各按各的职分供给拉车的马和快马吃的大麦和干草, 送到指定的地方。

29 神赐给所罗门智慧、极大的聪明和广大的心, 好像海边的沙那样无限无量。

30 所罗门的智慧大过所有东方人的智慧, 大过埃及人的一切智慧。

31 他比万人都有智慧, 胜过以斯拉人以探和玛曷的三个儿子希幔、甲各、达大的智慧。他的名声传遍了四周列国。

32 他说了箴言三千句, 他的诗歌有一千零五首;

33 他讲论草木, 从黎巴嫩的香柏木到生长在墙上的牛膝草; 他也讲论走兽、飞禽、爬虫和鱼类。

34 万族之中和地上列王之中, 听闻所罗门的智慧的, 都有人来听所罗门的智慧。(本章第21-34节在《马索拉抄本》为5:1-14)