1 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de Ĥanani, pri Baaŝa, dirante:

2 Ĉar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laŭ la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj,

3 tial Mi elbalaos Baaŝan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat.

4 Kiu mortos ĉe Baaŝa en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos ĉe li sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo.

5 La cetera historio de Baaŝa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

6 Kaj Baaŝa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ela.

7 Per la profeto Jehu, filo de Ĥanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baaŝa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaŭ la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin.

8 En la jaro dudek-sesa de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Ela, filo de Baaŝa, super Izrael en Tirca por la daŭro de du jaroj.

9 Kaj faris konspiron kontraŭ li lia servanto Zimri, estro de duono de la ĉaroj. Kiam li en Tirca drinkis ĝis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca,

10 tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, reĝo de Judujo, kaj faris sin reĝo anstataŭ li.

11 Kiam li fariĝis reĝo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baaŝa, restigante ĉe li neniun virseksulon, kaj ankaŭ liajn parencojn kaj amikojn.

12 Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baaŝa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baaŝa per la profeto Jehu,

13 pro ĉiuj pekoj de Baaŝa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolaĵoj.

14 La cetera historio de Ela, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

15 En la dudek-sepa jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Zimri por la daŭro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo sieĝis Gibetonon de la Filiŝtoj.

16 Kiam la sieĝanta popolo aŭdis, ke Zimri faris konspiron kaj mortigis la reĝon, tiam la tuta popolo en la sama tago elektis kiel reĝon Omrin, la militestron de Izrael.

17 Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton kaj eksieĝis Tircan.

18 Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la reĝa domo kaj ekbruligis ĉirkaŭ si per fajro la reĝan domon, kaj mortis,

19 pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, irante laŭ la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon.

20 La cetera historio de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

21 Tiam la popolo Izraela dividiĝis en du partojn:duono de la popolo aliĝis al Tibni, filo de Ginat, por reĝigi lin, kaj la dua duono aliĝis al Omri.

22 Kaj la popolo, kiu aliĝis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aliĝis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekreĝis Omri.

23 En la tridek-unua jaro de Asa, reĝo de Judujo, Omri ekreĝis super Izrael por la daŭro de dek du jaroj. En Tirca li reĝis dum ses jaroj.

24 Kaj li aĉetis la monton Samario de Ŝemer pro du kikaroj da arĝento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laŭ la nomo de Ŝemer, la mastro de la monto.

25 Kaj Omri faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li.

26 Kaj li iris laŭ la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolaĵoj.

27 La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.

28 Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥab.

29 Aĥab, filo de Omri, ekreĝis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, reĝo de Judujo. Kaj Aĥab, filo de Omri, reĝis super Izrael en Samario dudek du jarojn.

30 Kaj Aĥab, filo de Omri, faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li.

31 Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorkliniĝis al li.

32 Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario.

33 Kaj Aĥab faris sanktajn stangojn, kaj Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la Eternulo, Dio de Izrael, ol ĉiuj reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.

34 En lia tempo Ĥiel, Bet-Elano, konstruis Jeriĥon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis ĝin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis ĝiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.

1 耶和华的话临到哈尼拿的儿子耶户, 责备巴沙说:

2 "我既然从尘埃中高举了你, 立你作我的子民以色列的领袖; 然而, 你却走耶罗波安的路, 使我的子民以色列犯罪, 因他们的罪惹我发怒。

3 看哪, 我要除灭巴沙和他的家; 我要使你的家像尼八的儿子耶罗波安的家一样。

4 属巴沙的人, 死在城里的, 必被狗吃掉; 死在田野的, 必被空中的飞鸟吃掉。"

5 巴沙其余的事迹, 他所行的, 以及他的英勇事迹, 不是都记在以色列诸王的年代志上吗?

6 巴沙与他的列祖同睡, 埋葬在得撒; 他的儿子以拉接续他作王。

7 再者, 耶和华的话借着哈尼拿的儿子耶户先知指责巴沙和他的家, 是因为他像耶罗波安的家一样, 行了耶和华看为恶的事, 以他手所作的惹耶和华发怒, 又因为他击杀了耶罗波安的家。

8 犹大王亚撒第二十六年, 巴沙的儿子以拉在得撒登基作以色列的王, 共二年。

9 他的臣仆心利, 就是统率他一半战车的军长, 密谋背叛他。那时他在得撒, 在管理得撒王家的亚杂的家喝醉了,

10 心利就进去击打他, 把他杀死了, 接续他作王, 这事发生在犹大王亚撒第二十七年。

11 心利一登基, 坐了王位以后, 就把巴沙的全家击杀了; 连他的亲属和朋友, 也没有留下一个男子。

12 心利这样灭绝巴沙的全家, 是照着耶和华借耶户先知责备巴沙所说的话。

13 这是因为巴沙和他的儿子以拉的一切罪, 就是他们自己所犯, 又使以色列人陷在罪中的那些罪, 以虚无的神惹耶和华以色列的 神发怒。

14 以拉其余的事迹和他所行的一切, 不是都记在以色列诸王的年代志上吗?

15 犹大王亚撒第二十七年, 心利在得撒作王七日。那时, 众人正在安营围攻非利士人基比顿。

16 正在安营的众人听说: "心利已经密谋背叛, 又击杀了王。"于是以色列众人在那一天, 就在营中立了军长暗利作以色列王。

17 暗利和与他在一起的众人, 从基比顿上去, 围攻得撒。

18 心利看见城被攻占, 就走进了王宫的城堡里, 放火焚烧王宫, 自焚而死。

19 这是因为他所犯的罪, 行耶和华看为恶的事, 走耶罗波安的路, 犯了他使以色列人陷在罪中的那罪。

20 心利其余的事迹和他密谋背叛的事, 不是都记在以色列诸王的年代志上吗?

21 那时, 以色列人分成两半: 一半跟从基纳的儿子提比尼, 要立他作王; 一半跟从暗利。

22 跟从暗利的人胜过了跟从基纳的儿子提比尼的人。提比尼死了以后, 暗利就作了王。

23 犹大王亚撒第三十一年, 暗利登基作以色列王共十二年, 在得撒作王六年。

24 暗利用六十公斤银子, 向撒玛购买了撒玛利亚山。他在山上建造一城, 按山的原主撒玛的名, 给他所建造的城起名叫撒玛利亚。

25 暗利行耶和华看为恶的事, 比他以前所有的王更厉害。

26 他行尼八的儿子耶罗波安的一切路, 犯了耶罗波安使以色列人陷在罪中的那罪; 以他们虚无的神惹耶和华以色列的 神发怒。

27 暗利其余的事迹, 他所行的和他所表现的英勇事迹, 不是都记在以色列诸王的年代志上吗?

28 暗利与他的列祖同睡, 埋葬在撒玛利亚。他的儿子亚哈接续他作王。

29 犹大王亚撒第三十八年, 暗利的儿子亚哈登基作以色列王。暗利的儿子亚哈在撒玛利亚作以色列王, 共二十二年。

30 暗利的儿子亚哈行耶和华看为恶的事, 比他以前所有的王更厉害。

31 亚哈犯了尼八的儿子耶罗波安所犯的罪, 还以为是小事。他又娶了西顿王谒巴力的女儿耶洗别作妻子, 去服事巴力, 敬拜巴力。

32 他在撒玛利亚建筑巴力庙, 又在庙里为巴力立了一座祭坛。

33 亚哈又做了亚舍拉, 亚哈所行的, 惹耶和华以色列的 神发怒, 比他以前所有的以色列王更厉害。

34 亚哈在位的日子, 伯特利人希伊勒重建耶利哥城。他立城的根基的时候, 死了长子亚比兰, 安放城门的时候, 丧了幼子西割, 正如耶和华借着嫩的儿子约书亚所说的话。