1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el Rama, kiam li prenis lin, ligitan per ĉenoj, inter ĉiuj kaptitoj de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon.
2 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li:La Eternulo, via Dio, eldiris ĉi tiun malfeliĉon kontraŭ ĉi tiu loko;
3 kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, ĉar vi pekis antaŭ la Eternulo kaj ne aŭskultis Lian voĉon; pro tio fariĝis al vi tia afero.
4 Kaj nun jen hodiaŭ mi liberigis vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se plaĉas al vi iri kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne plaĉas al vi iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas antaŭ vi; kien plaĉas al vi iri, tien iru.
5 (Dum li ankoraŭ ne foriris,)Iru al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kiun la reĝo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aŭ kien plaĉas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li manĝaĵon kaj donacon kaj forliberigis lin.
6 Kaj Jeremia venis al Gedalja, filo de Aĥikam, en Micpan, kaj ekloĝis kun li inter la popolo, kiu restis en la lando.
7 Kiam ĉiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel starigis Gedaljan, filon de Aĥikam, kiel estron de la lando, kaj ke li metis sub lian regadon la virojn, virinojn, infanojn, kaj malriĉulojn de la lando, kiuj ne estis transloĝigitaj en Babelon,
8 tiam ili venis al Gedalja en Micpan:Iŝmael, filo de Netanja, Joĥanan kaj Jonatan, filoj de Kareaĥ, Seraja, filo de Tanĥumet, la filoj de Efaj, Netofaano, kaj Jezanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj.
9 Kaj Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, ĵuris al ili kaj al iliaj homoj, dirante:Ne timu servi al la Ĥaldeoj, restu en la lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj tiam estos al vi bone.
10 Mi restas en Micpa, por ke mi povu stariĝi antaŭ la vizaĝo de la Ĥaldeoj, kiuj venos al ni; sed vi enkolektu vinon kaj somerajn fruktojn kaj oleon kaj metu en viajn vazojn, kaj restu en viaj urboj, kiujn vi okupis.
11 Ankaŭ ĉiuj Judoj, kiuj estis ĉe la Moabidoj, ĉe la Amonidoj, ĉe la Edomidoj, kaj en ĉiuj landoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel restigis parton de la Judoj, kaj ke li starigis kiel reganton super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan.
12 Kaj ĉiuj tiuj Judoj revenis de ĉiuj lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj venis en la landon Judan al Gedalja en Micpan, kaj ili enkolektis tre multe da vino kaj da someraj fruktoj.
13 Sed Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kiuj estis sur la kampo, venis al Gedalja en Micpan.
14 Kaj ili diris al li:Ĉu vi scias, ke Baalis, reĝo de la Amonidoj, sendis Iŝmaelon, filon de Netanja, por ke li mortigu vin? Sed Gedalja, filo de Aĥikam, ne kredis al ili.
15 Tiam Joĥanan, filo de Kareaĥ, diris sekrete al Gedalja en Micpa jene:Permesu, ke mi iru kaj mortigu Iŝmaelon, filon de Netanja, kaj neniu tion scios; kial li vin mortigu, ke ĉiuj Judoj, kiuj kolektiĝis al vi, diskuru, kaj la restaĵo de la Judoj pereu?
16 Sed Gedalja, filo de Aĥikam, diris al Joĥanan, filo de Kareaĥ:Ne faru tion, ĉar malveron vi parolas pri Iŝmael.
1 护卫长尼布撒拉旦在拉玛释放了耶利米以后, 从耶和华那里有话临到耶利米。耶利米被提出来的时候, 还被铁链锁着, 在所有从耶路撒冷和犹大被掳到巴比伦去的人中间。
2 护卫长把耶利米提出来, 对他说: "耶和华你的 神曾说要降这灾祸在这地方;
3 现在耶和华使灾祸临到, 照他所说的行了; 因为你们得罪了耶和华, 没有听从他的话, 所以这事才临到你们。
4 我现在解开你手上的铁链。你若认为与我一同到巴比伦去好, 就一起去, 我必好好照顾你; 你若认为与我一同到巴比伦去不好, 就不必去。看, 全地都在你面前, 你认为去哪里好、哪里合宜, 就到哪里去吧! "
5 耶利米还没有回答, 护卫长又说("耶利米还没有回答, 护卫长又说"原文意思难确定, 有译本改作"你若认为回去好"): "你可以回到沙番的孙子、亚希甘的儿子基大利那里去! 基大利是巴比伦王指派管理犹大各城的。你可以和他一起住在人民中间; 或是你认为去哪里合宜, 就到哪里去吧! "于是护卫长给他粮食和礼物, 就释放他走了。
6 耶利米就到米斯巴去见亚希甘的儿子基大利, 和他一同住在那地剩下的人民中间。
7 在田野的众将领和他们的士兵, 听见巴比伦王委派了亚希甘的儿子基大利管理那地, 也委派他管理那些没有被掳到巴比伦去的男人、妇女、孩童, 和那地最贫穷的人,
8 他们就来到米斯巴去见基大利; 其中有尼探雅的儿子以实玛利、加利亚的两个儿子约哈难和约拿单、单户篾的儿子西莱雅、尼陀法人以斐的众子, 和玛迦人的儿子耶撒尼亚, 以及他们的士兵。
9 沙番的孙子、亚希甘的儿子基大利向他们和他们的士兵起誓, 说: "你们不要惧怕服事迦勒底人, 只管住在这地, 服事巴比伦王, 就可以平安无事。
10 至于我, 我要留在米斯巴, 侍候那些来到我们这里的迦勒底人。你们只管收存酒、夏天的果子和油, 放在器皿里, 并且住在你们所占有的城中。"
11 那些在摩押、亚扪、以东和各地所有的犹大人, 听见了巴比伦王在犹大留下一些余民, 并且指派沙番的孙子、亚希甘的儿子基大利管理他们,
12 所有的犹大人就从被赶逐到的各地方回来, 到犹大地的米斯巴去见基大利, 并且收存了许多的酒和夏天的果子。
13 加利亚的儿子约哈难和在田野的众将领, 都到米斯巴去见基大利,
14 对他说: "亚扪王巴利斯派尼探雅的儿子以实玛利来杀你, 你知道吗?"亚希甘的儿子基大利不相信他们。
15 后来加利亚的儿子约哈难在米斯巴私下告诉基大利说: "请容我去把尼探雅的儿子以实玛利杀了, 必没有人知道; 为什么要让他杀你, 以致集合到你那里来的所有犹大人都分散, 犹大余剩的人都灭亡呢?"
16 但亚希甘的儿子基大利对加利亚的儿子约哈难说: "你不可作这事, 因为你所说关于以实玛利的事都是谎话! "