1 Jena vorto aperis de la Eternulo al Jeremia:

2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Enskribu al vi en libron ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi.

3 Ĉar jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ili ĝin posedos.

4 Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj Jehuda:

5 Tiele diras la Eternulo:Voĉon de tumulto kaj de teruro ni aŭdas, ne de paco.

6 Demandu kaj rigardu, ĉu viro naskas? kial do Mi vidas, ke ĉiu viro tenas siajn manojn ĉe siaj lumboj, kiel naskantino, kaj ĉies vizaĝoj verdiĝis?

7 Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al ĝi; tempo de mizero ĝi estas por Jakob, sed li estos savita el ĝi.

8 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi forrompos lian jugon de via kolo, kaj viajn ligilojn Mi disŝiros, kaj fremduloj ne plu servigos lin.

9 Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia reĝo, kiun Mi restarigos al ili.

10 Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.

11 Ĉar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn Mi disĵetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.

12 Ĉar tiele diras la Eternulo:Danĝera estas via vundo, kaj via ulcero estas dolorplena.

13 Neniu juĝos vian aferon, por sanigi vian vundon; bona kuracado ne ekzistas por vi.

14 Ĉiuj viaj amikoj forgesis vin, ili vin ne serĉas; ĉar per frapo de malamiko Mi frapis vin, per kruela puno, pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.

15 Kial vi krias pri via vundo, pri via danĝera malsano? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.

16 Tamen ĉiuj viaj manĝegantoj estos manĝegitaj; kaj ĉiuj viaj premantoj, ĉiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj ĉiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj.

17 Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; ĉar ili nomis vin forpuŝitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas.

18 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn loĝejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laŭ sia ordo.

19 Kaj eliros el ili dankado kaj voĉo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultiĝos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltiĝos.

20 Kaj ili havos filojn kiel antaŭe, kaj ilia komunumo forte staros antaŭ Mi, kaj Mi punos ĉiujn iliajn premintojn.

21 Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? diras la Eternulo.

22 Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.

23 Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego detruanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj.

24 Ne kvietiĝos la flama kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.

1 耶和华有话临到耶利米, 说:

2 "耶和华以色列的 神这样说: ‘你要把我对你说过的一切话都写在书上。

3 看哪! 日子快到(这是耶和华的宣告), 我必使我的子民以色列和犹大被掳的人归回。’耶和华说: ‘我必使他们回到我赐给他们列祖之地, 他们要重得这地为业。’"

4 以下是耶和华论到以色列和犹大所说的话:

5 "耶和华这样说: ‘我听见了战栗喊叫的声音, 一片恐慌, 没有平安。

6 你们去问问, 去看看: 男人会生孩子吗?为什么我看见所有的壮汉, 都用手抱着腹部, 像正在生产的妇人, 每张脸都变成苍白呢?

7 哀哉! 那日大而可畏, 无可比拟; 这是雅各受苦的时期, 但他必被救出来。’"

8 "万军之耶和华宣告说: ‘当那日, 我必从他们("他们"按照《马索拉抄本》应作"你"; 现参照《七十士译本》翻译)的颈项上折断仇敌的轭, 扯断他们("他们"按照《马索拉抄本》应作"你"; 现参照《七十士译本》翻译)的绳套; 他们必不再作外族人的奴隶。

9 他们却要事奉耶和华他们的 神, 和我为他们兴起的大卫王。

10 所以, 我的仆人雅各啊! 你不要惧怕。’这是耶和华的宣告。’以色列啊! 你不要惊慌。因为我必拯救你从远方回来, 必拯救你的后裔脱离他们被掳之地。雅各必归回, 得享平静安逸, 没有人可以使他害怕。

11 因为我与你同在, 要拯救你; 我要消灭我赶散你去的列国, 却必不消灭你。我要按公正惩治你, 决不能免你受罚。’"这是耶和华的宣告。

12 "耶和华这样说: ‘你的损伤无法痊愈, 你的创伤不能医治。

13 没有人为你申诉, 你的伤处无药可救, 你不得医治。

14 你所有的盟友都忘记了你, 不再关心你; 我击打了你, 好像仇敌击打你, 又好像残暴的人惩罚你一样; 都因你的罪孽甚多, 你的罪恶无数。

15 你为什么因你的损伤哀叫呢?你的病痛无法痊愈。我这样对你, 是因你的罪孽甚多, 你的罪恶无数。

16 但是, 吞吃你的, 必被吞吃; 你所有的敌人全都要被掳走; 抢掠你的, 必成为被抢掠之物; 掠夺你的, 我必使他们成为被掠夺之物。

17 虽然人都说你是被放逐的, 是没有人关心的锡安; 我却必使你康复, 医治你的创伤。’"这是耶和华的宣告。

18 "耶和华这样说: ‘看哪! 我必复兴雅各的帐棚, 也必怜悯他的居所; 城市必在废墟上重建, 堡垒必立在原来的地点上。

19 必有感谢的歌声, 和欢笑的声音从其中发出来。我必使他们人数增多, 不会减少; 我必使他们得尊荣, 不再被人轻看。

20 他们的子孙必像以前一样蒙恩, 他们的国家必在我面前坚立; 我必惩罚所有压迫他们的人。

21 他们的元首必是他们自己的人, 他们的统治者必出自他们中间; 我必使他近前来, 他也必亲近我, 不然, 谁敢冒生命的危险来亲近我呢?’这是耶和华的宣告。

22 ‘你们要作我的子民, 我要作你们的 神。’"

23 看哪! 耶和华的旋风, 在震怒中发出, 是横扫的狂风, 必卷到恶人的头上。

24 耶和华的烈怒必不转消, 直到他作成和实现他心中的计划。在末后的日子, 你们就会明白这事。