1 Ŝefatja, filo de Matan, Gedalja, filo de Paŝĥur, Juĥal, filo de Ŝelemja, kaj Paŝĥur, filo de Malkija, aŭdis la vortojn, kiujn Jeremia parolis al la tuta popolo, dirante:
2 Tiele diras la Eternulo:Kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de malsato, aŭ de pesto; sed kiu eliros al la Ĥaldeoj, tiu restos vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos.
3 Tiele diras la Eternulo:Ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin.
4 Tiam la eminentuloj diris al la reĝo:Oni devas mortigi ĉi tiun homon, ĉar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; ĉar ĉi tiu homo deziras al ĉi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon.
5 Kaj la reĝo Cidkija diris:Jen li estas en viaj manoj, ĉar la reĝo nenion povas fari kontraŭ via volo.
6 Tiam ili prenis Jeremian, kaj ĵetis lin en la kavon de Malkija, filo de la reĝo, kiu troviĝis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per ŝnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur ŝlimo, kaj Jeremia eniĝis en la ŝlimon.
7 Kaj Ebed-Meleĥ, Etiopo, eŭnuko, kiu estis en la domo de la reĝo, aŭdis, ke oni ĵetis Jeremian en la kavon; la reĝo tiam sidis ĉe la Pordejo de Benjamen.
8 Tiam Ebed-Meleĥ eliris el la domo de la reĝo, kaj ekparolis al la reĝo, dirante:
9 Mia sinjoro, ho reĝo! malbone agis tiuj homoj, ke ili tion faris al la profeto Jeremia, ke ili ĵetis lin en la kavon:li mortos tie de malsato, ĉar jam en ekzistas pano en la urbo.
10 Tiam la reĝo ordonis al la Etiopo Ebed-Meleĥ, dirante:Prenu kun vi de ĉi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaŭ ol li mortos.
11 Kaj Ebed-Meleĥ prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la reĝo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn ĉifonojn kaj mallevis ilin per ŝnuroj al Jeremia en la kavon.
12 Kaj la Etiopo Ebed-Meleĥ diris al Jeremia:Metu la eluzitajn ĉifonojn sub viajn akselojn sub la ŝnurojn; kaj Jeremia tiel faris.
13 Kaj oni ektiris Jeremian per la ŝnuroj kaj eltiris lin el la kavo; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.
14 Kaj la reĝo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la reĝo diris al Jeremia:Mi demandos de vi ion, kaŝu antaŭ mi nenion.
15 Kaj Jeremia diris al Cidkija:Se mi diros al vi, vi ja mortigos min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min.
16 Tiam la reĝo Cidkija sekrete ĵuris al Jeremia, dirante:Mi ĵuras per la Eternulo, kiu kreis al ni ĉi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton.
17 Kaj Jeremia diris al Cidkija:Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Se vi eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, via animo restos vivanta, kaj ĉi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos;
18 sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, tiam ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj ili forbruligos ĝin per fajro, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj.
19 Kaj la reĝo Cidkija diris al Jeremia:Mi timas la Judojn, kiuj transkuris al la Ĥaldeoj, ke oni ne transdonu min en iliajn manojn, por ke ili mokturmentu min.
20 Tiam Jeremia diris:Oni ne transdonos vin; aŭskultu la voĉon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta.
21 Sed se vi ne volos eliri, en tia okazo jen estas tio, kion la Eternulo vidigis al mi:
22 Jen ĉiuj virinoj, kiuj restis en la domo de la reĝo de Judujo, estos elkondukitaj al la eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj ili diros:Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundiĝis en koton, kaj tiuj foriĝis de vi.
23 Kaj ĉiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la Ĥaldeoj, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la reĝo de Babel, kaj ĉi tiu urbo estos forbruligita per fajro.
24 Kaj Cidkija diris al Jeremia:Neniu devas scii tiujn vortojn, alie vi mortos.
25 Se la eminentuloj aŭdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos al vi, kaj diros al vi:Sciigu al ni, kion vi diris al la reĝo, ne kaŝu antaŭ ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la reĝo diris al vi:
26 tiam respondu al ili:Mi humile petegis la reĝon, ke li ne revenigu min en la domon de Jonatan, mi ne mortu tie.
27 Kaj venis ĉiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin, kaj li respondis al ili konforme al ĉiuj vortoj, kiujn ordonis la reĝo; kaj ili silente foriris de li, ĉar ili nenion eksciis.
28 Kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo ĝis la tago, en kiu Jerusalem estis venkoprenita; kaj li tie estis, kiam Jerusalem estis venkoprenita.
1 玛坦的儿子示法提雅、巴施户珥的儿子基大利、示利米雅的儿子犹甲、玛基雅的儿子示巴户珥, 听见耶利米对众民宣讲以下的话:
2 "耶和华这样说: ‘凡留在这城里的, 必因刀剑、饥荒、瘟疫而死; 但出去向迦勒底人投降的, 必可以活着; 他们必捡回自己的性命, 得以生存。’
3 耶和华这样说: ‘这城必交在巴比伦王军队的手中, 巴比伦王必攻取这城。’"
4 于是众领袖对王说: "这人应该处死, 因为他向这城里剩下的军兵和众民说了这样的话, 使他们的手都软弱无力。这人不是为这人民求平安, 却是惹来灾祸的。"
5 西底家王说: "看哪! 他在你们手中; 王不能作什么反对你们。"
6 他们就拿住耶利米, 把他丢在王子玛基雅的井里, 那井是在卫兵的院子里的; 他们用绳子把耶利米缒下去。井里没有水, 只有淤泥; 耶利米就陷在淤泥中。
7 宫中的臣宰古实人以伯.米勒, 在王宫里听见他们把耶利米关在井里的消息(那时, 王正在便雅悯门坐着),
8 以伯.米勒就从王宫里出来, 禀告王说:
9 "我主我王啊! 这些人对耶利米先知所作的一切真是恶毒, 他们把他丢在井里; 在那地方他必饿死, 因为城里再没有粮食了。"
10 于是王吩咐古实人以伯.米勒说: "你从这里带三十个人, 在耶利米先知未死以前, 把他从井里拉上来。"
11 以伯.米勒就带人进王宫去, 到储物室下面的一个房间, 从那里取了些破布烂衣, 用绳子缒下井里给耶利米。
12 古实人以伯.米勒对耶利米说: "把这些破布烂衣垫在你的腋下, 然后束上绳子。"耶利米就这样作了。
13 于是他们用绳子把耶利米从井里拉出来; 这样, 耶利米可以住在卫兵的院子里。
14 后来, 西底家王派人去把耶利米先知带到耶和华殿中的第三道门那里去见他。王对耶利米说: "我要问你一件事, 你什么都不可以向我隐瞒。"
15 耶利米对西底家说: "我若告诉你, 你不是要杀死我吗?我若向你建议, 你必不听从我。"
16 于是西底家王私下向耶利米起誓, 说: "我指着那创造我们生命的永活的耶和华起誓: 我决不杀死你, 也不把你交在这些寻索你性命的人的手里。"
17 耶利米对西底家说: "耶和华万军的 神、以色列的 神这样说: ‘你若出去归降巴比伦王的将领, 你的性命就可以存活; 这城也不会被火焚烧, 你和你一家都可以存活。
18 但你若不出去归降巴比伦王的将领, 这城就必交在迦勒底人的手中; 他们必放火烧毁这城, 你自己也不能从他们的手里逃脱。’"
19 西底家王对耶利米说: "我害怕那些已向迦勒底人投降的犹大人, 恐怕迦勒底人把我交在他们手中, 他们就会凌辱我。"
20 耶利米说: "迦勒底人必不会把你交给他们。求你听从我对你所说的耶和华的话; 这样, 你就可以平安无事, 你的性命也可以存活。
21 你若拒绝出去投降, 耶和华指示我的话就是这样:
22 看哪! 犹大王宫里所有剩下的妇女, 都必被带出来, 去到巴比伦王的将领那里。那些妇女必对你说: ‘你的盟友煽惑了你, 左右了你; 现在你的脚陷在泥沼中, 他们就都离弃你。’
23 你所有的后妃和你的儿女, 都必被带出来, 去到迦勒底人那里; 你自己也不能从他们的手里逃脱, 因为你必被巴比伦王的手抓住; 这城也必被火烧毁("这城也必被火烧毁"有古抄本作"你必放火烧毁这城")。"
24 西底家对耶利米说: "不要给人知道这些话, 这样你就不会死。
25 众领袖若听见了我和你说过话, 就会来见你, 对你说: ‘告诉我们, 你对王说了些什么?不可向我们隐瞒, 我们就不会杀死你。王又对你说了些什么?’
26 你就要对他们说: ‘我只是把我的恳求呈到王面前, 求他不要把我送回约拿单的房子去, 免得我死在那里。’"
27 所有的领袖果然来见耶利米, 查问他; 他就照着王所吩咐的这一切话告诉他们。于是他们不再追问他, 因为王和他说话的内容没有给人听见。
28 这样, 耶利米留在卫兵的院子里, 直到耶路撒冷被攻取的那一天。