1 Trairu la stratojn de Jerusalem kaj rigardu, esploru kaj serĉu sur ĝiaj palacoj, ĉu vi trovos homon, kiu agas juste, kiu serĉas la veron-tiam Mi pardonos al ĝi.
2 Eĉ se ili diras:Mi ĵuras per la Eternulo-ili tamen ĵuras mensoge.
3 Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaŭ pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizaĝon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertiĝi.
4 Mi diris al mi:Eble ili estas malriĉuloj, malkleruloj, ili ne konas la vojon de la Eternulo, la leĝojn de sia Dio;
5 mi iros al la eminentuloj, kaj mi parolos kun ili:ili ja konas la vojon de la Eternulo, la leĝojn de sia Dio; sed ankaŭ ili ĉiuj kune rompis la jugon, disŝiris la ŝnurojn.
6 Pro tio mortigos ilin leono el la arbaro, lupo el la stepo ilin prirabos, leopardo atendos ilin apud iliaj urboj; ĉiu, kiu eliros el tie, estos disŝirata. Ĉar multaj fariĝis iliaj krimoj, fortaj fariĝis iliaj perfidoj.
7 Kiel Mi tion pardonus al vi? viaj filoj Min forlasis kaj ĵuris per ne- dioj. Mi ĵurigis ilin, sed ili adultas kaj iras amase en malĉastejojn.
8 Ili fariĝis kiel voluptemaj pasiaj ĉevaloj; ĉiu blekas al la edzino de sia proksimulo.
9 Ĉu Mi povas ne puni pro tio? diras la Eternulo; kaj ĉu al tia popolo Mia animo povas ne venĝi?
10 Iru sur ĝiajn muregojn kaj detruu ilin, tamen ne tute ekstermu; forigu ĝiajn branĉojn, ĉar ne por la Eternulo ili estas.
11 Ĉar forte perfidis Min la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo.
12 Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris:Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos.
13 Kaj la profetoj estas kiel vento, ne troviĝas en ili la vorto de Dio; tiel fariĝu al ili.
14 Pro tio tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot:Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos Miajn vortojn en vian buŝon kiel fajron, kaj ĉi tiu popolo estos kiel ligno, kiun ĝi konsumos.
15 Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion ĝi parolas.
16 Ĝia sagujo estas kiel malfermita tombo; ĉiuj ili estas herooj.
17 Ĝi formanĝos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formanĝos viajn ŝafojn kaj viajn bovojn, formanĝos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.
18 Sed eĉ en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute.
19 Kaj kiam oni demandos:Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni ĉion ĉi tion? tiam diru al ili:Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.
20 Anoncu tion en la domo de Jakob kaj aŭdigu en Judujo, dirante:
21 Aŭskultu ĉi tion, ho popolo malsaĝa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne aŭdas.
22 Ĉu vi ne timas Min? diras la Eternulo; ĉu vi ne tremas antaŭ Mi, kiu faris sablon limo por la maro, aranĝo eterna, kiun ĝi ne transpaŝas? kiom ajn ĝi skuiĝas, ĝi nenion povas fari; kiom ajn bruas ĝiaj ondoj, ili ne povas ĝin transpaŝi.
23 Sed ĉi tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman, ili defalis kaj foriris.
24 Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en ĝia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.
25 Viaj malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon.
26 Ĉar inter Mia popolo troviĝas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn.
27 Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakiraĵoj; tial ili fariĝis grandaj kaj riĉaj.
28 Ili fariĝis grasaj, ili fariĝis dikaj; ili faris malbonajn agojn; juĝon ili ne faras, juĝon pri orfo, sed ili ĝuas la vivon; justecon al malriĉuloj ili ne faras.
29 Ĉu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?
30 Io konsterna kaj terura fariĝis en la lando:
31 la profetoj profetas malveraĵon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio plaĉas. Kaj kion vi faros en la estonteco?
1 "你们去走遍耶路撒冷的街道, 到处观察留意, 又在城的广场上寻觅; 如果能找到一个行正义、求诚实的人, 我就赦免这城。
2 城里的人虽然指着永活的耶和华起誓, 其实, 他们起的誓是假的。"
3 耶和华啊! 你的眼目不是要看诚实的事吗?你击打他们, 他们却不觉得伤痛; 你摧毁他们, 他们仍不肯接受管教。他们板着脸, 脸皮比磐石还硬, 总不肯回转。
4 我说: "这些人只是贫穷小民, 为人愚昧; 他们不晓得耶和华的道路, 也不明白他们 神的法则。
5 我要亲自去见那些权贵领袖, 跟他们谈谈; 因为他们晓得耶和华的道路, 也明白他们 神的法则。"谁知他们竟一起把轭折断, 挣脱绳索。
6 因此, 狮子必从林中出来袭击他们, 旷野的豺狼要杀害他们, 豹子在他们的城边窥伺, 出城的都必被撕碎; 因为他们的过犯众多, 背道的事也无法数算。
7 "为什么我要赦免你?你的儿女离弃我, 指着那些不是神的起誓。我使他们饱足, 他们却去行淫, 一起挤在妓院里。
8 他们像饱食的马, 情欲奔放, 各向别人的妻子嘶叫。
9 我因这些事怎能不施行惩罚呢?像这样的国家, 我怎能不亲自报复呢?"这是耶和华的宣告。
10 "你们要走进她的葡萄园("葡萄园"原文作"葡萄树的行列")里施行毁坏, 但不可毁灭她的枝子, 因为它们不属耶和华。
11 以色列家和犹大家, 待我实在太奸诈了。"这是耶和华的宣告。
12 他们不信耶和华, 说: "他不会作什么, 灾祸必不临到我们, 我们也不会看见刀剑和饥荒。
13 先知不过是一阵风, 主的道也不在他们里面; 他们所说的必临到他们身上。"
14 因此, 耶和华万军之 神这样说: "因他们说了这话, 我必使我的话在你口中成为火, 使这人民成为柴, 火要把他们吞灭。
15 以色列家啊! 我必使一国从远方来攻击你们。"这是耶和华的宣告。"那国历久不衰, 从古就有; 他们的言语你们不懂得, 他们所说的你们不明白。
16 他们的箭囊像敞开的坟墓, 他们尽都是勇士。
17 他们必吞灭你们的庄稼和粮食, 吞灭你的儿女, 你们的羊群牛群, 以及你们的葡萄和无花果; 他们也必用刀剑毁坏你们所倚仗的坚固城。
18 就是到了那时, 我也不把你们完全毁灭。"这是耶和华的宣告。
19 "将来如果有人问: ‘耶和华我们的 神, 为什么向我们行这一切事呢?’你就要对他们说: ‘你们怎样离弃我, 在你们的土地上事奉外族人的神, 你们也要在不属你们的土地上照样服事外族人。’"
20 你们要在雅各家宣告这事, 在犹大传扬, 说:
21 "愚昧无知的民哪! 你们有眼不能看, 有耳不能听; 你们应当听这话:
22 ‘你们连我都不惧怕吗?在我面前你们也不战兢吗?’这是耶和华的宣告。’我以沙作海的疆界, 作永远的界限, 海就不能越过; 波浪翻腾, 却不能漫过; 怒涛澎湃, 仍无法逾越。
23 可是这人民, 竟存着顽梗悖逆的心; 背我而去。’
24 他们心里也不想想: ‘我们应当敬畏耶和华我们的 神, 他按时赐雨, 就是秋雨春霖, 又为我们保存定时收割的节令。’
25 你们的罪孽使这些都离开了, 你们的罪恶剥夺了你们的幸福。
26 在我的子民中发现了恶人, 他们好像捕鸟的人蹲伏窥探, 装置网罗捕捉人。
27 笼中怎样满了雀鸟, 他们的屋里也满了诡诈; 他们就因此财雄势大。
28 他们肥胖光润, 作尽各种坏事; 他们不为人辩护, 不替孤儿辨屈, 使他们获益, 也不为穷人伸冤。
29 我因这些事怎能不施行惩罚呢?像这样的国家, 我怎能不亲自报复呢?"这是耶和华的宣告。
30 "恐怖骇人的事在国中发生了。
31 先知说假预言, 祭司凭己意把持权柄。我的子民竟喜爱这样, 到了结局你们怎么办呢?"