1 Pri la Amonidoj:Tiele diras la Eternulo:Ĉu Izrael ne havas filojn? ĉu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo loĝas en la urboj de ĉi tiu?
2 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj ĝi fariĝos amaso da ruinoj, kaj ĝiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.
3 Ploregu, ho Ĥeŝbon, ĉar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakaĵo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; ĉar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.
4 Kial vi fanfaronas pri viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu fidas siajn trezorojn, kaj diras:Kiu povas veni al mi?
5 Jen Mi venigos sur vin timon, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, de ĉiuj viaj ĉirkaŭaĵoj; kaj vi estos dispelitaj ĉiu aparte, kaj neniu kolektos la vagantojn.
6 Tamen poste Mi revenigos la forkaptitajn Amonidojn, diras la Eternulo.
7 Pri Edom:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Ĉu jam ne ekzistas saĝo en Teman? ĉu la filoj jam ne havas konsilon? ĉu ilia saĝeco malaperis?
8 Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kaŝas la loĝantoj de Dedan; ĉar malfeliĉon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno.
9 Kiam venos al vi vinberkolektantoj, ili ne restigos forgesitajn berojn; se venos ŝtelistoj en la nokto, ili rabos plenan kvanton.
10 Ĉar Mi nudigis Esavon, Mi malkaŝis liajn sekretajn rifuĝejojn, por ke li ne povu sin kaŝi; ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj li jam ne ekzistas.
11 Restigu viajn orfojn, Mi konservos ilian vivon; kaj viaj vidvinoj fidu Min.
12 Ĉar tiele diras la Eternulo:Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen ĝin trinkos; ĉu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.
13 Ĉar Mi ĵuris per Mi, diras la Eternulo, ke Bocra fariĝos objekto de teruro, honto, ruinigo, kaj malbeno; kaj ĉiuj ĝiaj urboj fariĝos ruinoj por eterne.
14 Diron mi aŭdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj:Kolektiĝu kaj iru kontraŭ ĝin, kaj leviĝu por batalo.
15 Ĉar jen Mi faris vin malgranda inter la nacioj, malestimata inter la homoj.
16 Via malhumileco kaj la fiereco de via koro trompis vin, kiu loĝas en la fendegoj de la rokoj kaj okupas suprojn de montoj; sed se vi eĉ aranĝus vian neston tiel alte, kiel aglo, eĉ de tie Mi ĵetos vin malsupren, diras la Eternulo.
17 Edom fariĝos objekto de teruro; ĉiu, kiu pasos preter li, miros kaj fajfos pri ĉiuj liaj vundoj.
18 Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaŭ tie neniu restos, neniu homido tie loĝos.
19 Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi?
20 Tial aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Edom, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la loĝantoj de Teman:la knaboj- paŝtistoj ilin fortrenos kaj detruos super ili ilian loĝejon.
21 De la bruo de ilia falo ektremos la tero, ilian kriadon oni aŭdos ĉe la Ruĝa Maro.
22 Jen li leviĝos kiel aglo, ekflugos kaj etendos siajn flugilojn super Bocra; kaj la koro de la herooj de Edom en tiu tago estos kiel la koro de virino ĉe la naskodoloroj.
23 Pri Damasko:Hontigitaj estas Ĥamat kaj Arpad, ĉar, aŭdinte malbonan sciigon, ili senkuraĝiĝis; ĉe la maro ili tiel ektremis, ke ili ne povas trankviliĝi.
24 Damasko senkuraĝiĝis, turnis sin, por forkuri; tremo atakis ĝin, doloro kaj turmentoj ĝin kaptis, kiel naskantinon.
25 Kial ne estas riparita la glora urbo, la gaja urbo?
26 Tial ĝiaj junuloj falos sur ĝiaj stratoj, kaj ĉiuj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo Cebaot.
27 Kaj Mi ekbruligos fajron sur la murego de Damasko, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.
28 Pri Kedar, kaj pri la regnoj de Ĥacor, kiujn venkobatis Nebukadnecar, reĝo de Babel: Tiele diras la Eternulo:Leviĝu, iru kontraŭ Kedaron, kaj ruinigu la filojn de la oriento.
29 Iliaj tendoj kaj ŝafaroj estos prenitaj; iliajn tapiŝojn kaj ĉiujn iliajn vazojn kaj iliajn kamelojn oni forprenos, kaj oni kriados al ili:Teruro ĉirkaŭe.
30 Forkuru, foriĝu rapide, kaŝu vin profunde, ho loĝantoj de Ĥacor, diras la Eternulo; ĉar Nebukadnecar, reĝo de Babel, faras pri vi decidon kaj havas intencon kontraŭ vi.
31 Leviĝu, iru kontraŭ popolon trankvilan, kiu sidas en sendanĝereco, diras la Eternulo; ĝi ne havas pordojn nek riglilojn, ili vivas izolite.
32 Kaj iliaj kameloj estos forrabitaj, kaj la multo de iliaj brutoj fariĝos rabakiro; kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj ventoj, ilin, kiuj tondas la harojn sur la tempioj, kaj de ĉiuj flankoj Mi venigos ilian malfeliĉon, diras la Eternulo.
33 Kaj Ĥacor fariĝos loĝejo de ŝakaloj, eterna dezerto; neniu tie restos, kaj neniu homido tie loĝos.
34 Jen estas la vorto de la Eternulo, kiu aperis al la profeto Jeremia pri Elam, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo:
35 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi rompos la pafarkon de Elam, ilian ĉefan forton.
36 Kaj Mi venigos sur Elamon kvar ventojn de la kvar finoj de la ĉielo, kaj Mi dispelos ilin al ĉiuj tiuj ventoj; kaj ne ekzistos popolo, al kiu ne venus la dispelitoj el Elam.
37 Kaj Mi senkuraĝigos Elamon antaŭ iliaj malamikoj, kaj antaŭ tiuj, kiuj celas ilian morton; kaj Mi venigos sur ilin malbonon, la flamon de Mia kolero, diras la Eternulo, kaj Mi persekutos ilin per la glavo, ĝis Mi ekstermos ilin.
38 Kaj Mi starigos Mian tronon en Elam, kaj Mi pereigos tie la reĝon kaj la eminentulojn, diras la Eternulo.
39 Tamen en la tempo estonta Mi revenigos la forkaptitojn de Elam, diras la Eternulo.
1 论到亚扪, 耶和华这样说: "以色列没有子孙吗?没有后嗣吗?为什么米勒公竟承受了迦得为业呢?
2 因此, 看哪! 日子快到(这是耶和华的宣告), 我必使战争的吶喊声响起, 有敌人来攻击亚扪的拉巴; 拉巴必成为一片废墟, 属它的乡镇("乡镇"原文作"女子")必被火焚烧。那时以色列人必从侵略他们的人的手中收回土地。"这是耶和华说的。
3 "希实本哪, 你要哀号! 因为艾城已被毁灭。拉巴的居民("居民"原文作"女子"), 你们要呼喊, 要腰束麻布, 要哀哭, 要在城墙内跑来跑去。因为米勒公, 以及事奉它的祭司和领袖, 都必一同被掳去。
4 背道的居民("居民"原文作"女子")哪! 你们为什么因有山谷, 就是你们那肥沃的山谷而夸口呢?你们十分倚靠自己的财宝, 说: ‘有谁敢来攻击我们呢?’
5 看哪! 我必使你们因四围的列国而恐慌, 这是主万军之耶和华的宣告; 你们必被赶逐, 各自逃命, 没有人把四散奔逃的人聚集起来。
6 但我日后必使被掳的亚扪人归回。"这是耶和华的宣告。
7 论到以东, 万军之耶和华这样说: "提幔再没有智慧吗?聪明人已经计穷才尽吗?他们的智慧都消失了吗?
8 底但的居民哪! 你们要转身逃跑, 藏在隐蔽的地方, 因为我惩罚以扫的时候, 必使灾祸临到他身上。
9 收取葡萄的若来到你那里, 岂不剩下一些葡萄吗?盗贼若在夜间来到你那里, 岂不是只偷他们所要的吗("岂不是只偷他们所要的吗"或译: "岂不毁坏直到够了吗")?
10 但是我要使以扫赤裸, 揭露他藏匿的地方, 以致他不能隐藏。他的后裔、他的兄弟和他的邻居都必灭亡,
11 没有人会说: ‘你撇下你的孤儿, 我必使他们存活; 你的寡妇可以倚靠我。’"
12 耶和华这样说: "看哪! 原不该喝那杯的, 尚且一定要喝, 难道你可以完全免受刑罚吗?你必不能免受刑罚, 你一定要喝那杯。
13 因为我曾指着自己起誓, 波斯拉必成为令人惊骇、被人羞辱和咒诅的对象; 它必变成荒野, 它一切的城镇都必永远变成荒场。"这是耶和华的宣告。
14 我从耶和华那里听见了一个信息, 有一位使者被派往列国去, 说: "你们要聚集去攻击以东, 要起来争战! "
15 "看哪! 我必使你在列国中成为弱小的, 在世人中被藐视。
16 你那令人战栗的威风, 你心中的傲气欺骗了你; 你这住在岩石的隐密处, 雄据山岭高处的啊! 你虽如鹰在高处搭窝, 我也必把你从那里拉下来。"这是耶和华的宣告。
17 "以东必成为令人惊骇的地方; 每一个经过那里的, 都必因这地所遭受的一切创伤而惊骇, 并且嗤笑它。
18 以东必倾覆, 像所多玛、蛾摩拉, 和它们的城镇一样(这是耶和华说的), 必没有人住在那里, 也必没有人在那里寄居。
19 看哪! 狮子怎样从约旦河边的丛林走上来, 攻击常绿的牧场, 照样, 我必在眨眼之间把以东赶走, 使它离开这地; 谁蒙拣选, 我就派谁治理这地。谁能和我相比呢?谁可以把我传来审讯呢?哪一个牧人能在我面前站立得住呢?"
20 因此, 你们要听耶和华筹谋对付以东的计划, 和他为了提幔的居民所定下的策略。他们羊群中最小的也必被拉去, 他们的牧场也必因临到它们的灾祸而荒废。
21 因他们倒下的响声, 地就震动; 并且有哀叫的声音, 在红海那里也听得到。
22 看哪! 必有一人像大鹰飞扑而来, 展开翅膀攻击波斯拉; 在那日, 以东勇士的心必惊慌, 像临产妇人的心一样。
23 论到大马士革, 耶和华说: "哈马和亚珥拔纷乱不安, 因为他们听到了坏消息; 他们的心融化, 焦虑慌张, 像不能平静的海洋。
24 大马士革失去勇气, 转身逃跑; 但恐慌抓住它, 忧虑痛苦把它捉住, 像正在生产的妇人的痛苦一样。
25 著名的城市, 我所欢喜的市镇, 怎么竟被撇弃呢!
26 它的年轻人必仆倒在它的街道上, 到那日, 所有的战士都必被消灭。"这是万军之耶和华的宣告。
27 "我要焚烧大马士革的城墙, 烧毁便.哈达的堡垒。"
28 论到巴比伦王尼布甲尼撒所击败的基达, 以及夏琐诸国, 耶和华这样说: "起来, 上去攻击基达, 消灭东方人!
29 夺去他们的帐棚和羊群, 带走他们的幔子、一切器具和骆驼; 人必向他们呼叫: ‘四围都是惊慌。’
30 夏琐的居民哪! 你们要逃跑, 快快逃命, 藏在隐蔽的地方, 因为巴比伦王尼布甲尼撒筹谋计划对付你们, 定下策略攻击你们。"这是耶和华的宣告。
31 "起来! 上去攻打那安逸无虑的国家(这是耶和华的宣告); 这国没有城门, 也没有门闩; 他们是独自居住的。
32 他们的骆驼必成为掠物, 他们无数的牲畜必成为掳物。我必把那些剃除了鬓发的人分散到四方去, 我必使灾祸从四面八方临到他们。"这是耶和华的宣告。
33 "夏琐必成为野狗的巢穴, 永远荒凉; 必没有人住在那里, 也必没有人在那里寄居。"
34 犹大王西底家开始执政的时候, 耶和华论到以拦的话临到耶利米先知, 说:
35 "万军之耶和华这样说: 看哪! 我要折断以拦的弓, 就是他们战斗力强的武器。
36 我要使四风从天的四边刮到以拦身上, 把他们分散到四方, 以致没有一个国家没有以拦难民的踪迹。
37 我必使以拦人在他们的仇敌面前惊慌, 在寻索他们性命的人面前恐惧; 我必使灾祸, 就是我的烈怒, 临到他们身上; 我必差遣刀剑追赶他们, 直到把他们灭绝。"这是耶和华的宣告。
38 "我必在以拦设立我的宝座, 除灭那里的君王和领袖(这是耶和华的宣告)。
39 但日后我必使被掳的以拦人归回。"这是耶和华的宣告。