1 Ho, se mia kapo havus sufiĉe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.

2 Ho, se mi havus en la dezerto rifuĝejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, ĉar ili ĉiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj.

3 Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortiĝas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo.

4 Gardu vin unu kontraŭ alia, kaj fidu neniun fraton; ĉar ĉiu frato insidas, kaj ĉiu proksimulo disportas kalumniojn.

5 Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili laciĝas de malbonagado.

6 Vi loĝas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.

7 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi fandos kaj elprovos ilin; ĉar kiel alie Mi povas agi kun la filino de Mia popolo?

8 Ilia lango estas vundanta sago, ĝi parolas trompe; per sia buŝo ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras insidon kontraŭ li.

9 Ĉu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?

10 Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; ĉar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne aŭdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la ĉielo ĝis la brutoj ĉio diskuris, foriris.

11 Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu loĝanto.

12 Ĉu ekzistas homo saĝa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la buŝo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra ĝi?

13 Kaj la Eternulo diris:Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne aŭskultis Mian voĉon kaj ne sekvis ĝin,

14 sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:

15 tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi manĝigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan;

16 kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, ĝis Mi tute ekstermos ilin.

17 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Serĉu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu.

18 Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekverŝiĝu akvo.

19 Voĉo de funebra plorado estos aŭdata el Cion:Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! ĉar ni forlasis nian landon kaj estas elĵetitaj el niaj loĝejoj.

20 Aŭskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia buŝo:Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.

21 Ĉar la morto eniras en niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj.

22 Diru, ke tiele diras la Eternulo:La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaŭ la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.

23 Tiele diras la Eternulo:Ne fieru saĝulo pri sia saĝeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru riĉulo pri sia riĉeco;

24 sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavoraĵon, juĝon, kaj justaĵon sur la tero; ĉar ĉi tio plaĉas al Mi, diras la Eternulo.

25 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos ĉiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn,

26 Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj ĉiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj loĝas en la dezerto; ĉar ĉiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.

1 但愿我的头是水井, 我的眼是泪的泉源; 我好为我同胞("同胞"原文作"人民的女子")中被杀的, 昼夜哭泣。(本节在《马索拉抄本》为8:23)

2 但愿我在旷野有一个旅客住宿的地方, 好使我离开我的同胞, 可以离他们而去; 因为他们都是行奸淫的, 是行诡诈之徒。(本节在《马索拉抄本》为9:1)

3 "他们弯曲舌头, 像弯弓一样; 在这地得势的是虚谎, 不是诚实; 因为他们变本加厉地作恶, 连我也不认识。"这是耶和华的宣告。

4 "你们各人要提防自己的邻舍, 不要信靠兄弟; 因为每一个兄弟都在欺骗人, 每一个邻舍都搬弄是非。

5 他们各人都欺骗自己的邻舍, 不说诚实话。他们训练自己的舌头说谎话, 竭力作孽, 以致他们不能回转(本句按照《马索拉抄本》意思难确定; 现参照《七十士译本》翻译)。

6 欺凌加上欺凌, 诡诈加上诡诈, 他们不肯认识我。"这是耶和华的宣告。

7 因此, 万军之耶和华这样说: "看哪! 我要熬炼他们, 试验他们; 因我子民("我子民"原文作"我子民的女子")的罪恶, 我还可以作什么呢?

8 他们的舌头是杀人的利箭, 嘴里说的是诡诈; 跟邻舍说话满口甜言蜜语, 心底里却设计陷害他。

9 我因这些事怎能不惩罚他们呢?像这样的国家, 我怎能不亲自报复呢?"这是耶和华的宣告。

10 我要为众山哭泣哀号, 为旷野的草场唱哀歌; 因为都已成为荒凉, 无人经过, 也听不到牲畜的叫声; 无论空中的飞鸟, 地上的走兽, 都逃走跑掉了。

11 "我要使耶路撒冷变成乱堆, 成为野狗的巢穴; 我要使犹大的城市荒凉, 无人居住。"

12 谁是智慧人可以解明这事?耶和华的口向谁说过, 以致他可以传讲这事?为什么这地被毁坏, 像旷野般荒凉, 无人经过呢?

13 耶和华说: "这是因为他们离弃了我摆在他们面前的律法, 不听从我的话, 没有遵行我的律法;

14 反而随从自己顽梗的心行事, 照他们列祖所教训的, 随从众巴力。"

15 因此, 万军之耶和华以色列的 神这样说: "看哪! 我要使这人民吃苦堇, 喝毒水。

16 我要把他们分散在列国中, 就是他们和他们的列祖都不认识的列国; 我要使刀剑追杀他们, 直到把他们灭绝。"

17 万军之耶和华这样说: "你们要思想, 要把唱哀歌的妇女召来, 把那些擅长哀哭的妇女请来;

18 叫他们赶快为我们举哀, 使我们的眼流下眼泪, 使我们的眼皮涌出泪水。

19 因为从锡安可以听到哀声, 说: ‘我们何等衰败! 我们多么羞耻! 因我们丢弃了这地, 我们的家园被拆毁了。’"

20 妇女们哪! 你们要听耶和华的话, 你们的耳朵要领受他口中的话; 要教导你们的女儿举哀, 各人要彼此学习哀歌。

21 因为死亡从窗户上来, 进入我们的堡垒; 要从街上剪除孩童, 从广场上剪除年轻人。

22 你要这样说(这是耶和华的宣告): "人的尸体横卧着, 像田野上的粪肥, 又像遗留在收割者后面的麦穗, 无人拾取。"

23 耶和华这样说: "智慧人不可夸耀自己的智慧, 勇士不可夸耀自己的勇力, 财主不可夸耀自己的财富。

24 夸口的却要因了解我, 认识我而夸口; 认识我是耶和华, 我在地上施行慈爱、公正、公义; 因为我喜悦这些事。"这是耶和华的宣告。

25 "看哪! 日子快到(这是耶和华的宣告), 我必惩罚所有只在身体受过割礼, 内心却未受割礼的人,

26 就是埃及、犹大、以东、亚扪、摩押和所有剃除鬓发, 住在旷野的人; 因为列国的人都没有受过割礼, 甚至以色列全家的内心也没有受过割礼。"