1 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna.
2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kiel ĉio, kion faris Jehojakim.
3 Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de la reĝo de Babel.
4 En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn.
5 Kaj la urbo restis sieĝata ĝis la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija.
6 En la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
7 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris, kaj eliris el la urbo nokte, laŭ la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo.
8 Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
9 Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin al la reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat, kaj oni faris pri li juĝon.
10 Kaj la reĝo de Babel buĉis la filojn de Cidkija antaŭ liaj okuloj, kaj ankaŭ ĉiujn eminentulojn de Judujo li buĉis en Ribla.
11 Kaj al Cidkija li blindigis la okulojn, kaj ligis lin per kupraj katenoj; kaj la reĝo de Babel venigis lin en Babelon, kaj metis lin en malliberejon ĝis la tago de lia morto.
12 En la kvina monato, en la deka tago de la monato, tio estas en la dek- naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kiu ĉiam estis apud la reĝo de Babel, en Jerusalemon.
13 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
14 Kaj ĉiujn muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.
15 La malriĉulojn el la urbo, kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
16 Sed iom el la malriĉuloj de la lando Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
17 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian tutan kupron en Babelon.
18 Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la servado, ili forprenis.
19 Kaj la tasojn kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la potojn kaj la lucernojn kaj la kulerojn kaj la verŝilojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj.
20 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, la dek du kuprajn bovojn, kiuj servis kiel subtenilo, kiujn faris la reĝo Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto da kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla.
21 La kolonoj havis ĉiu la alton de dek ok ulnoj, kaj ĝin ĉirkaŭis ŝnuro, havanta la longon de dek du ulnoj; ĝia diko estis kvar fingroj, kaj interne ĝi estis malplena.
22 Ĝi havis sur si kupran kronon, kaj la alto de unu krono estis kvin ulnoj; kaj ĉirkaŭ la krono estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun granatoj.
23 Da granatoj estis sur ĉiu flanko naŭdek ses; la nombro de la granatoj ĉirkaŭ la krono estis cent.
24 Kaj la korpogardistestro prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
25 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj sep virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo.
26 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan.
27 Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
28 Jen estas la kvanto de la popolo, kiun Nebukadnecar elhejmigis:en la sepa jaro tri mil dudek tri Judojn;
29 en la dek-oka jaro de Nebukadnecar okcent tridek du homojn el Jerusalem;
30 en la dudek-tria jaro de Nebukadnecar la korpogardistestro Nebuzaradan elhejmigis sepcent kvardek kvin homojn el la Judoj:la kvanto de ĉiuj estis kvar mil sescent homoj.
31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodaĥ, reĝo de Babel, en la unua jaro de sia reĝado, levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo;
32 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel;
33 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo.
34 Kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo de Babel ĉiutage dum lia tuta vivo, ĝis la tago de lia morto.
1 西底家登基的时候是二十一岁, 他在耶路撒冷作王十一年; 他母亲名叫哈慕他, 是立拿人耶利米的女儿。
2 他行耶和华眼中看为恶的事, 像约雅敬一切所行的。
3 因为耶和华的怒气向耶路撒冷和犹大发作, 直到他把他们从自己的面前赶走。后来, 西底家背叛了巴比伦王。
4 西底家作王第九年十月十日, 巴比伦王尼布甲尼撒率领他的全军来攻打耶路撒冷; 他们在城外安营, 又在四周筑垒攻城。
5 于是, 城被围困, 直到西底家王第十一年。
6 四月九日, 城里饥荒非常严重, 甚至那地的人民都断了粮食。
7 城终于被攻破了, 所有的战士就在夜间从靠近王的花园的两墙中间的那门, 逃跑出城。那时迦勒底人在四围攻城; 他们就往亚拉巴的方向逃走。
8 迦勒底人的军队追赶, 在耶利哥的原野上把西底家追上了; 他的全军都离开他四散了。
9 他们把王擒住, 把他解到哈马地的利比拉巴比伦王那里; 他就宣判他的罪。
10 巴比伦王在利比拉, 当着西底家眼前杀了他的众子, 也杀了犹大所有的领袖,
11 并且把西底家的眼睛弄瞎, 然后用铜链锁住他。巴比伦王把他带到巴比伦去, 关在牢里, 直到他去世的日子。
12 五月十日, 就是巴比伦王尼布甲尼撒第十九年, 侍立在巴比伦王面前的护卫长尼布撒拉旦来到耶路撒冷。
13 他放火焚烧耶和华的殿和王宫, 以及耶路撒冷一切房屋, 一切高大的房屋, 他都放火烧了。
14 跟随护卫长的迦勒底人全军拆毁了耶路撒冷周围所有的城墙。
15 至于人民中最贫穷的、城中剩下的人民, 和已经向巴比伦王投降的人, 以及剩下的技工, 护卫长尼布撒拉旦都掳了去。
16 至于那地最贫穷的人, 护卫长尼布撒拉旦把他们留下, 去修理葡萄园和耕种田地。
17 耶和华殿的铜柱, 以及耶和华殿的铜座和铜海, 迦勒底人都打碎了, 把所有的铜都运到巴比伦去。
18 他们又把锅、铲子、烛剪、碗、碟子, 和敬拜用的一切铜器都拿去了。
19 此外, 碗盆、火鼎、碗、锅、灯台、碟子和奠酒的爵, 无论是金的或是银的, 护卫长都拿去了。
20 所罗门王为耶和华的殿所做的两根铜柱、一个铜海、铜海下面的十二头铜牛, 和十个铜座, 这一切器皿的铜, 重得无法可称。
21 至于那些柱子, 每根高八公尺, 圆周是五公尺三公分, 柱子是空心的。铜的厚度有七十五公厘。
22 柱上有铜柱头, 柱头高两公尺三十公分, 柱头四周有网子和石榴都是铜的; 另一根柱子同样也有石榴。
23 每个网子周围共有一百个石榴, 明显可见的有九十六个。
24 护卫长拿住祭司长西莱雅、副祭司长西番亚和三个守门的;
25 又从城里拿住一个管理军兵的官长, 并且在城里搜获常见王面的七个人, 和一个负责召募当地人民的军长书记, 又在城中搜获六十个当地的人民。
26 护卫长尼布撒拉旦把他们拿住, 带到利比拉巴比伦王那里。
27 巴比伦王击打他们, 在哈马地的利比拉把他们处死。这样, 犹大人被掳, 离开了他们的国土。
28 以下是尼布甲尼撒掳去的人民的数目: 在他执政第七年, 有犹大人三千零二十三名;
29 尼布甲尼撒第十八年, 从耶路撒冷掳去的, 有八百三十二人;
30 尼布甲尼撒第二十三年, 护卫长尼布撒拉旦掳去犹大人七百四十五名。总数是四千六百人。
31 犹大王约雅斤被掳后第三十七年, 就是巴比伦王以未.米罗达登基的那一年, 十二月二十五日, 他恩待("恩待"原文作"使抬起头来")犹大王约雅斤, 把他从狱中领出来,
32 并且安慰他, 使他的地位高过和他一起在巴比伦的众王。
33 又换下他的囚衣, 赐他终生常在王面前吃饭。
34 他的生活费用, 在他一生的年日中, 每日不断由巴比伦王供应, 直到他去世的日子。