1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo:

2 Iru en la domon de la Reĥabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la ĉambroj, kaj trinkigu al ili vinon.

3 Kaj mi prenis Jaazanjan, filon de Jeremia, filo de Ĥabacinja, kaj liajn fratojn kaj ĉiujn liajn filojn kaj la tutan domon de la Reĥabidoj;

4 kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo, en la ĉambron de la filoj de Ĥanan, filo de Jigdalja, homo de Dio, kiu estas apud la ĉambro de la princoj, super la ĉambro de Maaseja, filo de Ŝalum, gardisto de pordego.

5 Kaj mi starigis antaŭ la filoj de la domo de la Reĥabidoj pokalojn plenajn de vino, kaj kalikojn, kaj mi diris al ili:Trinku vinon.

6 Sed ili diris:Ni ne trinkas vinon, ĉar nia patro Jonadab, filo de Reĥab, ordonis al ni, dirante:Ne trinku vinon, vi kaj viaj infanoj, eterne;

7 kaj domon ne konstruu, kaj semon ne semu, kaj vinberĝardenon ne plantu kaj ne posedu, sed loĝu en tendoj dum via tuta vivo, por ke vi vivu longan tempon sur la tero, sur kiu vi loĝas fremdule.

8 Kaj ni obeis la voĉon de nia patro Jonadab, filo de Reĥab, en ĉio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek niaj filinoj,

9 kaj ne konstruante domojn por nia loĝado, kaj ne havante por ni vinberĝardenon, nek kampon, nek semadon;

10 sed ni loĝas en tendoj, kaj obeas, kaj faras ĉion tiel, kiel ordonis al ni nia patro Jonadab.

11 Kaj kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis kontraŭ la landon, ni diris:Venu, ni iru en Jerusalemon, for de la militistaro de la Ĥaldeoj kaj de la militistaro de Sirio; kaj ni restis en Jerusalem.

12 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:

13 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Iru kaj diru al la Judujanoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem:Ĉu vi ne akceptos moralinstruon, obeante Miajn vortojn? diras la Eternulo.

14 Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Reĥab, kiujn li ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas ĝis nun, ĉar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min.

15 Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante:Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min.

16 La filoj de Jonadab, filo de Reĥab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed ĉi tiu popolo ne obeis Min.

17 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur Judujon kaj sur ĉiujn loĝantojn de Jerusalem la tutan malbonon, kiun Mi eldiris pri ili, pro tio, ke Mi parolis al ili kaj ili ne aŭskultis, Mi vokis al ili kaj ili ne respondis.

18 Sed al la domo de la Reĥabidoj Jeremia diris:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Pro tio, ke vi obeis la ordonon de via patro Jonadab kaj observis ĉiujn liajn ordonojn, kaj agis konforme al ĉio, kion li rekomendis al vi,

19 pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Neniam mankos ĉe Jonadab, filo de Reĥab, viro, staranta antaŭ Mi.

1 在犹大王约西亚的儿子约雅敬作王的日子, 耶和华有话临到耶利米, 说:

2 "你去见利甲族的人, 和他们交谈, 领他们进入耶和华殿里的一个房间, 给他们酒喝。"

3 于是我把哈巴洗尼雅的孙子、雅利米雅的儿子雅撒尼亚, 以及他的兄弟、他的众子和利甲全族的人,

4 都领进耶和华的殿里, 进了神人伊基大利的儿子哈难众子的房间; 这房间是在众领袖的房间旁边, 在沙龙的儿子守卫殿门的玛西雅的房间上面。

5 然后我把盛满酒的酒壶和酒杯, 摆放在利甲族人的面前, 对他们说: "请喝酒! "

6 但他们说: "我们不喝酒, 因为我们的祖先利甲的儿子约拿达曾吩咐我们说: ‘你们和你们的子孙永远都不可喝酒。

7 你们也不可建造房屋, 不可撒种, 不可栽种或拥有葡萄园; 你们一生的日子只可住帐棚, 使你们在寄居的地上活得长久。’

8 我们的祖先利甲的儿子约拿达吩咐我们的一切话, 我们都听从了; 我们和我们的妻子儿女, 终生都不喝酒,

9 不建造房屋居住, 也没有葡萄园、田地和种子。

10 我们只住帐棚; 我们听从祖先约拿达吩咐我们的一切话, 并且照着去行。

11 但是, 巴比伦王尼布甲尼撒上来攻打这地的时候, 我们就说: ‘来吧! 为了迦勒底和亚兰人的军队的缘故, 我们到耶路撒冷去。’这样, 我们才住在耶路撒冷。"

12 耶和华的话临到耶利米, 说:

13 "万军之耶和华以色列的 神这样说: 你去对犹大人和耶路撒冷的居民说: ‘你们不接受管教, 不听我的话吗?’这是耶和华的宣告。

14 ‘利甲的儿子约拿达吩咐他的子孙不可喝酒的话, 他们已经实行了, 他们直到今日都不喝酒, 因为他们听从了他们祖先的吩咐。至于我, 我不断告诫你们, 你们却不听从我。

15 我不断差遣我的仆人众先知到你们那里去, 对你们说: 你们各人要悔改, 离开自己的恶道, 改正你们的行为, 不可随从事奉别神; 这样, 你们就可以住在我赐给你们和你们列祖的土地上。只是你们毫不在意, 也没有听从我。

16 利甲的儿子约拿达的子孙实行了他们祖先吩咐他们的命令, 但这人民没有听从我。’

17 因此, 耶和华万军的 神、以色列的 神这样说: ‘看哪! 我必使我对他们预告过的一切灾祸, 临到犹大人和耶路撒冷所有的居民, 因为我对他们说话, 他们却不听从; 我呼唤他们, 他们却不回应。’"

18 耶利米对利甲族人说: "万军之耶和华以色列的 神这样说: ‘因为你们听从了你们祖先约拿达的吩咐, 谨守他的一切命令, 又照着他吩咐你们的一切去行。’

19 所以, 万军之耶和华以色列的 神这样说: ‘利甲的儿子约拿达必永远不断有人在我面前侍立。’"