1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la deka jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, tio estas en la dek-oka jaro de Nebukadnecar.

2 Tiam la militistaro de la reĝo de Babel sieĝis Jerusalemon, kaj la profeto Jeremia estis malliberigita sur la korto de la malliberejo, kiu estis apud la domo de la reĝo de Judujo.

3 Tie malliberigis lin Cidkija, reĝo de Judujo, dirante:Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kiu ĝin venkoprenos;

4 kaj Cidkija, reĝo de Judujo, ne saviĝos el la manoj de la Ĥaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel, kies buŝo parolos kun lia buŝo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn;

5 kaj en Babelon li forkondukos Cidkijan, kaj ĉi tiu restos tie, ĝis Mi vizitos lin, diras la Eternulo; se vi militos kontraŭ la Ĥaldeoj, vi ne sukcesos?

6 Kaj Jeremia diris:Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:

7 Jen Ĥanamel, filo de via onklo Ŝalum, iras al vi, por diri:Aĉetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, ĉar al vi apartenas la rajto de parenco, por aĉeti.

8 Kaj venis al mi Ĥanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi:Aĉetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; ĉar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elaĉeto; aĉetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.

9 Kaj mi aĉetis de Ĥanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da arĝento.

10 Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la arĝenton per pesilo.

11 Kaj mi prenis la dokumenton de aĉeto, la sigelitan laŭ juro kaj leĝo, kaj la nefermitan.

12 Kaj mi donis la dokumenton de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, filo de Maĥseja, antaŭ la okuloj de mia kuzo Ĥanamel, kaj antaŭ la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de aĉeto, kaj antaŭ la okuloj de ĉiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo.

13 Kaj mi ordonis al Baruĥ antaŭ iliaj okuloj, dirante:

14 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Prenu ĉi tiujn dokumentojn, ĉi tiun dokumenton de aĉeto, la sigelitan, kaj ĉi tiun nefermitan, kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konserviĝu dum longa tempo.

15 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Oni denove aĉetos domojn, kampojn, kaj vinberĝardenojn en ĉi tiu lando.

16 Kaj, transdoninte la dokumentojn de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, mi ekpreĝis al la Eternulo, dirante:

17 Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la ĉielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;

18 Vi faras favorkoraĵon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda, potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot,

19 granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super ĉiuj vojoj de la homidoj, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto kaj laŭ la fruktoj de liaj agoj;

20 Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta ĝis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi estas nune;

21 kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro;

22 kaj Vi donis al ili ĉi tiun landon, pri kiu Vi ĵuris al iliaj patroj, ke Vi donos al ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;

23 kaj ili venis kaj ekposedis ĝin, tamen ili ne aŭskultis Vian voĉon kaj ne sekvis Vian instruon, ne faris ĉion, kion Vi ordonis al ili; kaj Vi venigis sur ilin ĉi tiun tutan malfeliĉon.

24 Jen remparoj alproksimiĝas al la urbo, por venkopreni ĝin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĝi; kion Vi diris, tio fariĝas, kaj Vi tion vidas.

25 Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi:Aĉetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj.

26 Tiam la vorto de la Eternulo aperis al Jeremia, dirante:

27 Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de ĉiu karno; ĉu ekzistas por Mi io nefarebla?

28 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonas ĉi tiun urbon en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin.

29 Kaj venos la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj ekbruligos ĉi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos ĝin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis verŝoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min.

30 Ĉar la Izraelidoj kaj la Judoj faradis nur malbonon antaŭ Miaj okuloj detempe de sia juneco; ĉar la Izraelidoj nur kolerigadis Min per la faroj de siaj manoj, diras la Eternulo.

31 Ĉar nur por Mia kolero kaj por Mia ĉagreno ekzistis ĉi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis ĝin, ĝis la nuna tago, tiel, ke Mi devas forpuŝi ĝin de antaŭ Mia vizaĝo,

32 pro ĉiuj malbonaĵoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj, kiujn ili faris, por Min kolerigi, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, iliaj profetoj, la Judoj, kaj la loĝantoj de Jerusalem.

33 Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizaĝon; Mi instruadis ilin, konstante instruadis, sed ili ne aŭskultis, ne akceptis admonon.

34 Siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis ĝin.

35 Kaj ili aranĝis la altaĵojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Moleĥ, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindaĵon, por pekigi Judujon.

36 Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri ĉi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas transdonata en la manon de la reĝo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto:

37 Jen Mi kolektos ilin el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur ĉi tiun lokon kaj loĝigos ilin sendanĝere.

38 Kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili ĉiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili.

40 Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne dekliniĝos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturniĝu de Mi.

41 Kaj Mi ĝojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en ĉi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo.

42 Ĉar tiele diras la Eternulo:Kiel Mi venigis sur ĉi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili.

43 Kaj kampoj estos aĉetataj en ĉi tiu lando, pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezerta, ke ne troviĝas en ĝi homoj nek brutoj, ke ĝi estas transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj.

44 Oni aĉetos kampojn per mono, oni enskribos en dokumentojn kaj sigelos, kaj starigos atestantojn, en la lando en Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, en la urboj de Judujo, en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, kaj en la urboj de la sudo; ĉar Mi revenigos ilin el la kaptiteco, diras la Eternulo.

1 犹大王西底家第十年, 就是尼布甲尼撒第十八年, 从耶和华那里有话临到耶利米。

2 那时, 巴比伦王的军队正在围困耶路撒冷, 耶利米先知被囚禁在犹大王宫中卫兵的院子里。

3 因为犹大王西底家把他囚禁起来, 说: "你为什么预言: ‘耶和华这样说: 看哪! 我必把这城交在巴比伦王的手中, 他必攻取这城;

4 犹大王西底家必不能逃脱迦勒底人的手, 他必交在巴比伦王的手中; 他们必面对面彼此说话, 眼对眼互相对看。

5 巴比伦王必把西底家带到巴比伦去; 西底家必留在那里, 直到我眷顾他的时候(这是耶和华的宣告)。即使你们和迦勒底人作战, 你们必不能战胜’?"

6 耶利米说: "耶和华的话临到我, 说:

7 ‘看哪! 你叔叔沙龙的儿子哈拿篾必来见你, 说: 请你买下我在亚拿突的那块田地, 因为你有近亲的权利和义务去买那田地。’

8 我叔叔的儿子哈拿篾果然照着耶和华的话, 到卫兵的院子里来见我, 对我说: ‘请你买下我在便雅悯境内亚拿突的那块田地, 因为你有那产业的继承权, 以及近亲的权利和义务; 请你把它买下吧。’于是我知道这是耶和华的话。

9 我就向我叔叔的儿子哈拿篾, 买下了在亚拿突的那块田地, 称了一百九十三克银子给他。

10 "我在契约上签了名, 把契封好了, 又请了证人作证, 就用天平把银子称给他。

11 然后我取了买卖契约, 一份是封好的, 一份是没有加封的, 上面都有各种细则和条件。

12 当着我叔叔的儿子哈拿篾眼前, 当着那些在买卖契约上签名作证的人眼前, 以及当着所有坐在卫兵院子里的犹大人眼前, 我把买卖契约交给了玛西雅的孙子、尼利亚的儿子巴录。

13 我当着这些人眼前吩咐巴录说:

14 ‘万军之耶和华以色列的 神这样说: 你要拿这两份买卖契约, 就是那封好的和没有加封的, 放在一个瓦器里, 使它们可以长久保存。

15 因为万军之耶和华以色列的 神这样说: 将来在这地必再有人买房屋、田地和葡萄园。’

16 "我把买卖契约交给尼利亚的儿子巴录以后, 就向耶和华祷告, 说:

17 ‘主耶和华啊! 你看, 你曾用大能和伸出来的膀臂创造了天地; 在你并没有难成的事。

18 你向千万人施慈爱, 又把父亲的罪孽都报应在他们的儿女身上。你是伟大、有能力的 神, 万军之耶和华是你("你"原文作"他")的名。

19 你的计划伟大, 你的作为满有能力; 你的眼睛睁开, 察看世人一切所行的, 要照着各人的行为, 和各人所作的事应得的结果来报应各人。

20 你曾在埃及地行神迹奇事, 你在以色列和全人类中间直到今日也是这样, 使你自己得了名声, 好像今日一样。

21 你曾用神迹奇事、有力的手、伸出来的膀臂, 和大而可畏的事, 把你的子民以色列从埃及地领出来。

22 你把这地赐给他们, 就是你向他们列祖起誓, 要赐给他们的流奶与蜜之地。

23 他们进去, 得到这地为业, 却不听从你的话, 也不遵行你的律法; 你吩咐他们行的一切事, 他们都没有行, 因此你使这一切灾祸临到他们身上。

24 看哪! 敌人已经迫近, 筑垒攻取这城。这城要因刀剑、饥荒和瘟疫的缘故, 交在攻击他们的迦勒底人手中; 你所说的都实现了, 你也亲眼看见了。

25 但主耶和华啊! 是你对我说: "你要用银子买下那块田地, 请证人作证。"其实这城已经交在迦勒底人的手中了。’"

26 耶和华的话临到耶利米, 说:

27 "看哪! 我是耶和华, 是全人类的 神; 在我有难成的事吗?

28 因此耶和华这样说: ‘看哪! 我必把这城交在迦勒底人的手中, 交在巴比伦王尼布甲尼撒的手中, 他必攻取这城。

29 攻打这城的迦勒底人必进来, 放火烧城, 城中的房屋都必烧光, 因为这城的居民曾在那些房屋的屋顶上向巴力烧香, 向别神浇奠祭, 惹我发怒。

30 事实上, 以色列人和犹大人自幼以来, 就专行我眼中看为恶的事; 以色列人的手所作的, 无不惹我发怒。’这是耶和华的宣告。

31 ‘因为这城自从建造的那天, 直到今日, 都不断惹起我的怒气和烈怒, 以致我要把她从我面前除掉。

32 这是因为以色列人和犹大人的一切恶行, 就是他们和他们的君王、领袖、祭司、先知, 以及犹大每一个人和耶路撒冷居民所行的, 都惹我发怒。

33 他们以背向我, 不以脸向我; 我不断教导他们, 他们却不肯听从, 不接受管教;

34 竟把他们可憎的偶像安放在称为我名下的殿中, 污秽了这殿。

35 他们在欣嫩子谷中, 建造了巴力的邱坛, 使自己的儿女经火献给摩洛。这不是我吩咐的, 也没有在我心里想过; 他们竟行了这可憎恶的事, 使犹大犯罪。’

36 "论到这城, 就是你们说: ‘因为刀剑、饥荒和瘟疫的缘故, 交在巴比伦王手中的’, 现在耶和华以色列的 神却这样说:

37 ‘看哪! 我曾在怒气、烈怒和大忿怒中, 把以色列人赶逐到各地, 将来我必从那里把他们招聚出来, 领他们回到这地方, 使他们安然居住。

38 他们必作我的子民, 我也必作他们的 神。

39 我要使他们有同一的心志和同一的行为, 终生敬畏我, 使他们和他们的子孙都得到福乐。

40 我要和他们立永远的约, 我必不离开他们, 必使他们得到福乐; 我也必把敬畏我的心赐给他们, 使他们不会离开我。

41 我必喜欢他们, 使他们得到福乐; 我必全心全意、真诚地把他们栽种在这地上。’

42 "因为耶和华这样说: ‘我怎样使这一切大灾祸临到这人民, 我也必照样使我应许他们的福乐临到他们。

43 你们说: "这地荒凉, 没有人烟, 也没有牲畜, 是交在迦勒底人手中的。"但将来在这地上, 必有人买卖田地。

44 在便雅悯地, 在耶路撒冷周围的各处, 在犹大各城, 以及在山地、高地和南地的各城, 人必用银子买卖田地, 在地契上签名, 把契封好, 又请证人作证; 因为我必使他们被掳的人归回。’"这是耶和华的宣告。