1 Kiam Samuel maljuniĝis, li faris siajn filojn juĝistoj de Izrael.
2 La nomo de lia unuenaskita filo estis Joel, kaj la nomo de lia dua filo estis Abija; ili juĝadis en Beer-Ŝeba.
3 Sed liaj filoj ne iris laŭ lia vojo; ili serĉis profiton, ili prenadis subaĉeton kaj juĝadis maljuste.
4 Kaj kolektiĝis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael kaj venis al Samuel en Raman,
5 kaj diris al li:Jen vi maljuniĝis, kaj viaj filoj ne iras laŭ via vojo; starigu do al ni reĝon, por ke li juĝadu nin, kiel ĉe ĉiuj popoloj.
6 Ne plaĉis la afero al Samuel, kiam ili diris:Starigu al ni reĝon, por ke li juĝadu nin. Kaj Samuel ekpreĝis al la Eternulo.
7 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu la voĉon de la popolo en ĉio, kion ili diros al vi; ĉar ne vin ili forpuŝis, sed Min ili forpuŝis de regado super ili.
8 Simile al ĉiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, ĝis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaŭ kun vi.
9 Nun obeu ilian voĉon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la reĝo, kiu reĝos super ili.
10 Kaj Samuel raportis ĉiujn vortojn de la Eternulo al la popolo, kiu petis de li reĝon.
11 Kaj li diris:Tiaj estos la rajtoj de la reĝo, kiu reĝos super vi:viajn filojn li prenos por siaj ĉaroj kaj por siaj ĉevaloj, kaj ili kurados antaŭ lia ĉaro;
12 kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenaĵojn de lia ĉaro;
13 kaj viajn filinojn li prenos kiel ŝmiraĵistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn.
14 Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj.
15 Kaj el viaj semitaĵoj kaj vinberĝardenoj li prenos dekonaĵon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj.
16 Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj.
17 El viaj ŝafoj li prenos dekonon, kaj vi fariĝos por li sklavoj.
18 Tiam vi ekkrios pro via reĝo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne aŭskultos vin.
19 Sed la popolo ne volis obei la voĉon de Samuel kaj diris:Ne, reĝo estu super ni;
20 kaj ni ankaŭ estu kiel ĉiuj popoloj, kaj nia reĝo juĝadu nin kaj iradu antaŭ ni kaj kondukadu niajn militojn.
21 Kaj Samuel aŭskultis ĉiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo.
22 Kaj la Eternulo diris al Samuel:Obeu ilian voĉon, kaj starigu super ili reĝon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael:Iru ĉiu en sian urbon.
1 撒母耳年老的时候, 立了他的儿子作以色列人的士师。
2 他的长子名叫约珥, 次子名叫亚比亚, 都在别是巴作士师。
3 两个儿子都没有行撒母耳的道路, 反而转去追求不义之财, 收受贿赂, 屈枉正直。
4 于是以色列所有的长老都集合起来, 到拉玛去见撒母耳,
5 对他说: "你老了, 看哪, 你的儿子不行你的道路, 现在求你为我们立一个王治理我们, 好像列国一样。"
6 他们说"求你为我们立一个王治理我们"这件事, 使撒母耳很不高兴, 他就祷告耶和华。
7 耶和华对撒母耳说: "众民对你所说的一切, 你只管听从, 因为他们不是厌弃你, 而是厌弃我, 不要我作他们的王。
8 自从我把他们从埃及领上来的那天起, 直到现在, 他们怎样离开我, 事奉别的神, 他们对我所行的一切, 也照样对你行。
9 现在你只管听从他们的话, 但必须郑重警告他们, 告诉他们那要统治他们的王要怎样治理他们。"
10 于是, 撒母耳把耶和华所讲的一切话都告诉那些向他要求一个王的民众,
11 说: "那要统治你们的王将这样治理你们: 他必征用你们的儿子, 派他们作他的战车兵、骑兵、在车前奔走的前锋,
12 又派他们作千夫长、五十夫长, 替他耕田、收他的庄稼、替他制造作战的武器和战车上的装备。
13 他必征用你们的女儿作配香膏的、烧饭的和烤饼的。
14 他必夺去你们最好的田地、葡萄园和橄榄园, 赐给自己的臣仆。
15 你们撒种所得的和葡萄园所出的, 他都征收十分之一, 赐给他的太监和臣仆。
16 他又必征收你们的仆婢、最精壮的青年和驴, 替他工作。
17 你们的羊群, 他要征收十分之一; 连你们自己也作他的奴仆。
18 到时, 你们必因你们为自己拣选的王而哀求, 那时耶和华却不应允你们。"
19 众民竟不肯听从撒母耳的话, 说: "不, 我们要一个王治理我们,
20 让我们也像列国一样, 有自己的王治理我们, 帅领我们出征, 为我们作战。"
21 撒母耳听了众民的一切话, 就向耶和华复述。
22 耶和华对撒母耳说: "你只管听从他们的话, 为他们立一个王。"于是撒母耳对以色列人说: "你们各人回自己的城去吧。"