1 La Filiŝtoj kolektis siajn militistarojn por milito, kaj kuniĝis apud Soĥo de Jehuda, kaj stariĝis tendare inter Soĥo kaj Azeka, en Efes-Damim.
2 Kaj Saul kaj la viroj de Izrael kolektiĝis, kaj stariĝis tendare en la valo de Ela, kaj pretigis sin por batalo kontraŭ la Filiŝtoj.
3 La Filiŝtoj staris sur la monto unuflanke, kaj la Izraelidoj staris sur la monto duaflanke, kaj la valo estis inter ili.
4 Kaj eliris grandegulo el la tendaroj de la Filiŝtoj; lia nomo estis Goljat, el Gat; lia alteco estis ses ulnoj kaj unu manlarĝo.
5 Kaj kupra kasko estis sur lia kapo, kaj per skvamita kiraso li estis vestita, kaj la pezo de la kiraso estis kvin mil sikloj da kupro.
6 Kaj kupraj armaĵetoj estis sur liaj piedoj, kaj kupra ŝildo sur liaj ŝultroj.
7 La tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto, kaj la fero de lia lanco havis la pezon de sescent sikloj da fero; kaj antaŭ li iris ŝildoportisto.
8 Kaj li stariĝis, kaj ekkriis al la taĉmentoj de Izrael, kaj diris al ili:Por kio vi eliris batale? ĉu mi ne estas Filiŝto, kaj vi sklavoj de Saul? elektu inter vi viron, kaj li malsupreniru al mi.
9 Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj; sed se mi lin venkos kaj batos, tiam vi estos niaj sklavoj kaj vi servos al ni.
10 Kaj la Filiŝto diris:Mi hontigos hodiaŭ la taĉmentojn de Izrael; donu al mi viron, ke ni ambaŭ interbatalu.
11 Kiam Saul kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdis la vortojn de tiu Filiŝto, ili eksentis teruron kaj tre ektimis.
12 Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Leĥem de Jehuda, kies nomo estis Jiŝaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundaĝa inter la viroj.
13 La tri plej maljunaj filoj de Jiŝaj iris, sekvante Saulon, en la militon; la nomoj de liaj tri filoj, kiuj iris en la militon, estis:Eliab, la unuenaskito, kaj la dua post li Abinadab, kaj la tria Ŝama.
14 David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj iris post Saul.
15 Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por paŝti la ŝafojn de sia patro en Bet-Leĥem.
16 La Filiŝto eliradis matene kaj vespere, kaj stariĝadis dum kvardek tagoj.
17 Kaj Jiŝaj diris al sia filo David:Prenu por viaj fratoj ĉi tiun efon da rostitaj grajnoj kaj ĉi tiujn dek panojn, kaj kuru en la tendaron al viaj fratoj;
18 kaj ĉi tiujn dek fromaĝojn alportu al la milestro, kaj rigardu, kiel fartas viaj fratoj, kaj prenu ilian komision.
19 Kaj Saul kaj ili kaj ĉiuj viroj de Izrael estis en la valo de Ela, militante kontraŭ la Filiŝtoj.
20 Kaj David leviĝis frue matene, lasis la ŝafojn al la gardisto, prenis la portotaĵon kaj iris, kiel ordonis al li Jiŝaj, kaj venis al la tendaro, kiam la militistaro eliris por sin aranĝi kaj oni trumpetis por batalo.
21 Kaj aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto.
22 David lasis la vazojn, kiujn li portis, ĉe la gardisto de ilaroj, kuris al la fronto, kaj demandis pri la farto de siaj fratoj.
23 Dum li parolis kun ili, jen la grandegulo, Goljat la Filiŝto estis lia nomo, el Gat, eliris el la vicoj de la Filiŝtoj kaj komencis paroli kiel antaŭe; kaj David tion aŭdis.
24 Kaj ĉiuj Izraelidoj, ekvidinte tiun viron, forkuris de li kaj tre timis.
25 Kaj la Izraelidoj diris:Ĉu vi vidis tiun viron, kiu tiel sin levas? por moki Izraelon li sin levas; kiu lin venkobatos, tiun la reĝo riĉigos per granda riĉeco, kaj sian filinon li donos al li, kaj la domon de lia patro li faros libera en Izrael.
26 Tiam David diris al la homoj, kiuj staris apud li:Kio estos farita al la homo, kiu venkobatos tiun Filiŝton kaj deprenos de Izrael la malhonoron? ĉar kiu estas tiu necirkumcidita Filiŝto, ke li mokas la militistaron de la vivanta Dio?
27 Kaj la popolo diris al li kiel antaŭe:Tio estos farita al la homo, kiu venkobatos lin.
28 Kiam lia plej maljuna frato Eliab aŭdis, kiel li parolas kun la homoj, ekflamis la kolero de Eliab kontraŭ David, kaj li diris:Por kio vi venis? kaj sub kies zorgado vi lasis tiun malgrandan ŝafaron en la dezerto? mi konas vian arogantecon kaj vian malbonan koron; vi venis nur por vidi la batalon.
29 Tiam David diris:Kion do mi nun faris? ĉu mi venis sen bezono?
30 Kaj li deturnis sin de li al alia flanko, kaj ekparolis kiel antaŭe; kaj la homoj respondis al li kiel la unuan fojon.
31 Kiam oni aŭdis la vortojn, kiujn diris David, oni raportis al Saul, kaj ĉi tiu venigis lin.
32 Kaj David diris al Saul:Neniu perdu la kuraĝon pro li:via sklavo iros kaj batalos kontraŭ tiu Filiŝto.
33 Sed Saul diris al David:Vi ne povas iri kontraŭ tiun Filiŝton, por batali kontraŭ li; ĉar vi estas knabo, kaj li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj.
34 Tiam David diris al Saul:Via sklavo estis ĉe sia patro paŝtanto de ŝafoj; kaj venadis leono aŭ urso kaj forportadis ŝafon el la ŝafaro;
35 tiam mi kuradis post tiu, batadis ĝin, kaj savadis el ĝia buŝo; se ĝi stariĝis kontraŭ mi, mi kaptis ĝin je la makzelo, batis kaj mortigis ĝin.
36 Kiel la leonon, tiel ankaŭ la urson via sklavo venkobatis; ankaŭ kun ĉi tiu necirkumcidita Filiŝto estos la sama afero, kiel kun ĉiu el tiuj, ĉar li malhonoras la militistaron de la vivanta Dio.
37 Kaj David diris:La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Tiam Saul diris al David:Iru, kaj la Eternulo estu kun vi.
38 Kaj Saul vestis Davidon per siaj vestoj, kaj metis kupran kaskon sur lian kapon, kaj vestis lin per kiraso.
39 Kaj David zonis lian glavon supre de siaj vestoj, kaj provis iri, ĉar li ne kutimis; sed David diris al Saul:Mi ne povas iri en ĉi tio, ĉar mi ne kutimis. Kaj David demetis tion de si.
40 Kaj li prenis sian bastonon en sian manon, kaj elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento, kaj metis ilin en la paŝtistan vazon, kiun li havis, kaj en la saketon, kaj kun la ĵetilo en la mano li iris al la Filiŝto.
41 Kaj la Filiŝto eliris kaj komencis alproksimiĝi al David, kaj lia ŝildoportisto iris antaŭ li.
42 Kiam la Filiŝto ekrigardis kaj vidis Davidon, li malŝatis lin, ĉar li estis knabo, ruĝvanga kaj belaspekta.
43 Kaj la Filiŝto diris al David:Ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? Kaj la Filiŝto malbenis Davidon per siaj dioj.
44 Kaj la Filiŝto diris al David:Venu al mi, por ke mi donu vian karnon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la kampo.
45 Sed David diris al la Filiŝto:Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo Cebaot, la Dio de la militistaro de Izrael, kiun vi malhonoris.
46 Hodiaŭ la Eternulo transdonos vin en mian manon, ke mi venkobatu vin kaj deprenu de vi vian kapon, kaj por ke mi donu hodiaŭ la kadavrojn de la Filiŝtaj taĉmentoj al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero, por ke eksciu la tuta tero, ke Izrael havas Dion.
47 Kaj ekscios ĉi tiu tuta komunumo, ke ne per glavo kaj lanco savas la Eternulo, ĉar de la Eternulo dependas la milito, kaj Li transdonos vin en niajn manojn.
48 Kaj kiam la Filiŝto leviĝis kaj ekiris, por alproksimiĝi al David, tiam David rapide ekkuris al la fronto kontraŭ la Filiŝton.
49 Kaj David etendis sian manon al la vazo, kaj prenis el tie ŝtonon, ĵetis per la ĵetilo kaj trafis la Filiŝton en lian frunton, kaj la ŝtono penetris en lian frunton, kaj li falis kun la vizaĝo sur la teron.
50 Tiamaniere David venkis la Filiŝton per la ĵetilo kaj per la ŝtono, kaj batis la Filiŝton kaj mortigis lin, kvankam glavo ne estis en la mano de David.
51 David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin, kaj dehakis per ĝi lian kapon. Kiam la Filiŝtoj vidis, ke ilia fortegulo mortis, ili forkuris.
52 Tiam leviĝis la viroj de Izrael kaj Jehuda, kaj ekkriis, kaj postkuris la Filiŝtojn ĝis la eniro en la valon kaj ĝis la pordego de Ekron. Kaj falis la mortigitoj el la Filiŝtoj sur la vojo al Ŝaaraim, ĝis Gat kaj ĝis Ekron.
53 Kaj la Izraelidoj revenis de la kurado post la Filiŝtoj kaj disrabis ilian tendaron.
54 Kaj David prenis la kapon de la Filiŝto, kaj alportis ĝin en Jerusalemon, kaj liajn armilojn li metis en sian tendon.
55 Kiam Saul vidis Davidon, elirantan kontraŭ la Filiŝton, li diris al Abner, la militestro:Kies filo estas ĉi tiu junulo, Abner? Kaj Abner respondis:Mi ĵuras per via animo, ho reĝo, ke mi ne scias.
56 Kaj la reĝo diris:Demandu, kies filo estas ĉi tiu junulo.
57 Kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, Abner prenis lin kaj venigis lin antaŭ Saulon, kaj la kapo de la Filiŝto estis en lia mano.
58 Kaj Saul diris al li:Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis:Filo de via sklavo Jiŝaj, la Bet-Leĥemano.
1 非利士人聚集他们的军队作战。他们聚集在属犹大的梭哥, 在梭哥和亚西加之间的以弗.大悯安营。
2 扫罗和以色列人也聚集起来, 在以拉谷安营; 他们列出战阵, 要迎战非利士人。
3 非利士人站在这边山上, 以色列人站在那边山上, 中间有山谷分隔。
4 有一个挑战的人从非利士人的军营中出来, 名叫歌利亚, 是迦特人, 身高三公尺。
5 他头戴铜盔, 身穿铠甲, 铠甲的铜重五十七公斤。
6 他的腿上有铜护膝, 两肩之间背着一根铜枪。
7 另外, 他手上拿着矛, 矛杆有织布的机轴那么粗, 矛头的铁重七公斤。还有一个拿大盾牌的人在他前面走。
8 歌利亚站着, 向着以色列人的军队喊叫, 对他们说: "你们为什么出来这里摆列战阵呢?我不是非利士人吗?你们不是扫罗的仆人吗?你们自己挑选一个人, 叫他下到我这里来吧。
9 如果他能与我决斗, 击杀了我, 我们就作你们的奴仆; 但是, 如果我能胜过他, 击杀了他, 你们就作我们的奴仆, 服事我们。"
10 那非利士人又说: "今天我向以色列人的军队骂阵。你们派一个人出来, 我们可以决斗! "
11 扫罗和以色列众人听见了那非利士人所说的这些话, 就都惊惶, 非常害怕。
12 大卫是犹大伯利恒的以法他人耶西的儿子; 耶西有八个儿子。在扫罗的日子, 耶西已经年纪老迈了。
13 耶西的三个大儿子跟随了扫罗去作战。去了作战的这三个儿子的名字是: 长子以利押、次子亚比拿达、三子沙玛。
14 大卫是最小的, 那三个年长的都跟随扫罗去了。
15 大卫有时离开扫罗, 回到伯利恒牧放他父亲的羊群。
16 那非利士人每天早晚都近前来, 站着骂阵, 一连有四十天之久。
17 有一天, 耶西对他的儿子大卫说: "你拿这十公斤烘了的谷子和这十个饼去给你的哥哥们; 你要跑到营里去给你的哥哥们,
18 又拿这十块乳酪去给他们的千夫长, 看看你的哥哥们平安不平安, 把他们的家书带回来。"
19 扫罗和大卫的哥哥们, 以及以色列众人都在以拉谷与非利士人作战。
20 大卫清早起来, 把羊群托给一个看守的人, 就照着耶西所吩咐他的, 带着食物去了。他来到军营中的时候, 军队正出去列阵, 吶喊助阵。
21 以色列人和非利士人都摆列阵势, 互相对峙。
22 大卫把身上的东西留在看守物件的人手中, 跑到战阵上去, 向他的哥哥们问安。
23 大卫正与他们说话的时候, 那个讨战的人, 就是迦特的非利士人, 名叫歌利亚, 从非利士人阵中上来; 他说的又是同样的那些话, 大卫都听见了。
24 所有的以色列人一看见那人, 就都从他面前逃跑, 非常害怕。
25 以色列人彼此说: "这个上来的人你们看见了吗?他上来是要向以色列人骂阵的。如果有人能击杀他, 王必赏赐他大财富, 把自己的女儿给他作妻子, 并且使他的父家在以色列中免纳税, 免服役。"
26 大卫问站在他旁边的人说: "如果有人击杀这个非利士人, 除去以色列人的耻辱, 那人会得到怎么的对待呢?这未受割礼的非利士人是谁呢?竟敢向永活的 神的军队骂阵?"
27 于是众民用以上的那些话回答他说: "如果有人能击杀他, 那人必得这样的对待。"
28 大卫与那些人说话的时候, 他的大哥以利押听见了, 就向大卫发怒, 说: "你为什么下这里来呢?在旷野的那几只羊你托了给谁呢?我知道你的骄傲和你心里的恶意。你下来是要看打仗。"
29 大卫说: "我现在作了什么事呢?不是只说了一句话吗?"
30 大卫离开他的哥哥, 转向另一个人, 问同样的问题。众民还是用先前的话回答他。
31 有人听见大卫所说的这些话, 就告诉扫罗; 扫罗就派人去把大卫接来。
32 大卫对扫罗说: "大家都不要因这非利士人丧胆, 你的仆人要去与这非利士人决斗。"
33 扫罗对大卫说: "你不能去与这非利士人决斗, 因为你年纪还轻, 那人从小就作战士。"
34 大卫对扫罗说: "你仆人是为父亲放羊的, 有时狮子或熊来了, 从羊群中抓去一只小羊,
35 我就出去追赶它, 击打它, 从它的嘴里把小羊救出来。如果它起来攻击我, 我就揪住它的胡须, 击打它, 把它杀死。
36 你仆人不但击杀过狮子, 也击杀过熊。这个未受割礼的非利士人也必像一只狮子或熊一样, 因为他向永活的 神的军队骂阵。"
37 大卫又说: "那曾救我脱离狮爪和熊掌的耶和华, 也必救我脱离这非利士人的手。"于是扫罗对大卫说: "你去吧! 愿耶和华与你同在。"
38 扫罗把自己的战袍给大卫穿上, 把铜盔戴在他的头上, 又给他穿上铠甲。
39 大卫把刀佩带在战袍上。因为他以前没有穿过, 现在试着走一下。大卫对扫罗说: "穿戴着这些东西, 我不能走动, 因为我从前没有穿过。"大卫就把这些装备从身上脱下来。
40 他手中拿着自己的杖, 又从溪里挑选了五块光滑的石子, 放在口袋里, 就是牧人用的那种袋子, 手里又拿着甩石的机弦, 就向那非利士人走近去。
41 那非利士人也向着大卫慢慢走过来, 拿大盾牌的人在他前面走。
42 那非利士人观看, 看见了大卫, 就藐视他, 因为他年纪还轻, 面色红润, 外貌英俊。
43 那非利士人对大卫说: "难道我是一条狗吗?你竟拿杖来攻击我。"于是指着自己的神咒诅大卫。
44 那非利士人又对大卫说: "你到我这里来吧! 我要把你的肉给空中的飞鸟和田野的走兽吃。"
45 大卫回答那非利士人: "你来攻击我是靠刀、靠枪, 但我来攻击你是靠万军之耶和华的名; 万军之耶和华就是你所辱骂的以色列军队的 神。
46 今天耶和华要把你交在我手里, 我必击杀你, 砍下你的头。今天我还要把非利士人军队的尸体给空中的飞鸟和地上的野兽吃。这样, 全地的人就都知道以色列中有一位 神。
47 也使这些人群都知道, 耶和华拯救人不是靠刀, 不是靠枪, 因为战争的胜败在于耶和华, 他必把你们交在我们的手里。"
48 那非利士人起身, 迎着大卫慢慢走过来; 大卫也赶快往阵上跑去, 迎战那非利士人。
49 大卫伸手入口袋里, 从里面拿出了一块石子来, 用机弦甩去, 击中了那非利士人的前额; 石子穿入前额里面, 他就仆倒, 面伏于地。
50 这样, 大卫用机弦和一块石子胜过了那非利士人。大卫击杀了那非利士人, 但他手中没有刀。
51 大卫跑过去, 站在那非利士人的身边, 拿起他的刀来, 把刀从鞘中拔出来, 杀死他, 又用刀砍下他的头。非利士人看见他们的勇士死了, 就都逃跑。
52 以色列人和犹大人就起来, 高声吶喊, 追赶非利士人, 直到迦特的入口和以革伦的城门。被刺死的非利士人都倒在沙拉音的路上, 直到迦特和以革伦。
53 以色列人穷追非利士人回来以后, 就抢掠他们的营房。
54 大卫拿起那非利士人的头, 把它带到耶路撒冷去, 却把那人的武器放在自己的帐棚里。
55 扫罗看见大卫出去迎战那非利士人, 就问元帅押尼珥: "押尼珥啊, 这个年轻人是谁的儿子?"押尼珥回答: "我敢指着王起誓, 我不知道。"
56 王说: "你去问问这个少年是谁的儿子。"
57 大卫击杀了那非利士人回来的时候, 押尼珥迎接他, 把他带到扫罗面前, 大卫手中还拿着那非利士人的头。
58 扫罗问他: "年轻人啊, 你是谁的儿子?"大卫回答: "我是你仆人伯利恒人耶西的儿子。"