1 Saul diris al sia filo Jonatan kaj al ĉiuj siaj servantoj, ke ili mortigu Davidon.

2 Sed Jonatan, filo de Saul, tre amis Davidon. Kaj Jonatan sciigis al David, dirante:Mia patro Saul intencas mortigi vin; tial gardu vin, mi petas, morgaŭ matene:iru en sekretan lokon kaj kaŝu vin.

3 Kaj mi eliros kaj stariĝos apud mia patro sur tiu kampo, kie vi estos, kaj mi parolos pri vi al mia patro; kaj kiam mi vidos, kiel la afero staras, mi diros al vi.

4 Kaj Jonatan parolis pri David bonon al sia patro Saul, kaj diris al li:La reĝo ne peku kontraŭ sia sklavo David, ĉar li ne pekis kontraŭ vi kaj ĉar liaj agoj estas tre bonaj por vi;

5 li riskis sian vivon kaj mortigis la Filiŝton, kaj la Eternulo faris grandan savon al la tuta Izrael; vi tion vidis, kaj vi ĝojis; kial do vi volas peki kontraŭ senkulpa sango kaj mortigi Davidon senkaŭze?

6 Kaj Saul aŭskultis la voĉon de Jonatan, kaj Saul ĵuris:Mi ĵuras per la Eternulo, li ne mortos.

7 Tiam Jonatan alvokis Davidon, kaj Jonatan rakontis al li ĉion ĉi tion; kaj Jonatan alkondukis Davidon al Saul, ke li estu antaŭ ĉi tiu kiel antaŭe.

8 Komenciĝis denove milito; kaj David eliris kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj, kaj frapis ilin per granda frapo, kaj ili forkuris de li.

9 Sed la malbona spirito, sendita de la Eternulo, denove venis sur Saulon, kiam li sidis en sia domo kaj lia lanco estis en lia mano kaj David ludis per la mano.

10 Kaj Saul intencis alpiki per la lanco Davidon al la muro; sed David forsaltis de Saul, kaj la lanco enpikiĝis en la muron, kaj David forkuris kaj saviĝis en tiu nokto.

11 Tiam Saul sendis senditojn al la domo de David, por fari gardon kontraŭ li kaj mortigi lin matene. Sed al David diris lia edzino Miĥal jene:Se vi ne savos vian animon en ĉi tiu nokto, vi morgaŭ estos mortigita.

12 Kaj Miĥal malsuprenigis Davidon per la fenestro, kaj li foriris, forkuris, kaj saviĝis.

13 Poste Miĥal prenis doman dion, metis ĝin sur la liton, ĉirkaŭ ĝian kapon ŝi metis tapiŝon el kapra felo, kaj kovris ĝin per vesto.

14 Kiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon, ŝi diris:Li estas malsana.

15 Saul sendis la senditojn, ke ili rigardu Davidon, kaj li diris al ili:Alportu lin al mi kun la lito, por ke oni mortigu lin.

16 La senditoj venis, kaj vidis, ke sur la lito estas doma dio kaj ĉirkaŭ ĝia kapo estas tapiŝo el kapra felo.

17 Kaj Saul diris al Miĥal:Kial vi tiel trompis min kaj foririgis mian malamikon, ke li saviĝu? Kaj Miĥal diris al Saul:Li diris al mi:Foririgu min, ĉar alie mi vin mortigos.

18 Dume David forkuris kaj saviĝis, kaj venis al Samuel en Raman, kaj rakontis al li ĉion, kion faris al li Saul. Kaj li kaj Samuel iris kaj restis en Najot.

19 Kaj oni raportis al Saul, dirante:Jen David estas nun en Najot, en la regiono de Rama.

20 Tiam Saul sendis senditojn, por preni Davidon. Sed ili ekvidis aron da profetoj, kiuj estis profetantaj, kaj Samuelon, kiu staris super ili; kaj venis sur la senditojn de Saul la spirito de Dio, kaj ili ankaŭ ekprofetis.

21 Kiam oni tion raportis al Saul, li sendis aliajn senditojn; sed ankaŭ ili ekprofetis. Kaj Saul plue sendis triajn senditojn, sed ankaŭ ili ekprofetis.

22 Tiam li mem iris en Raman, kaj venis al la granda puto, kiu estas en Seĥu, kaj demandis:Kie estas Samuel kaj David? Kaj oni respondis:En Najot, en la regiono de Rama.

23 Kaj li iris tien, en Najoton en la Rama regiono; sed tiam ankaŭ sur lin venis la spirito de Dio, kaj li iris ĉiam profetante, ĝis li venis en Najoton en la Rama regiono.

24 Kaj li ankaŭ demetis siajn vestojn, kaj li ankaŭ profetis antaŭ Samuel, kaj li kuŝis senveste dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Tial oni diras:Ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?

1 扫罗吩咐他的儿子约拿单和他所有的臣仆要把大卫杀死, 但扫罗的儿子约拿单非常喜爱大卫。

2 约拿单告诉大卫: "我父亲扫罗正设法要杀死你。所以明天早晨你要小心, 留在隐密的地方里, 躲藏起来。

3 我会出去, 到你藏身的那块田那里, 站在我父亲旁边, 和他谈论你的事。我看看情形怎样, 然后告诉你。"

4 约拿单向父亲扫罗替大卫说好话, 说: "王不要得罪你的仆人大卫, 因为他没有得罪你; 并且他所作的, 对你大有好处。

5 他冒着生命的危险击杀了那非利士人, 耶和华为以色列人施行了大拯救, 那时你看见了, 也很欢喜。现在你为什么要犯罪, 无缘无故杀死大卫, 流无辜人的血呢?"

6 扫罗听了约拿单的话, 就起誓, 说: "我指着永活的耶和华起誓, 大卫必不会被杀死。"

7 约拿单叫大卫来, 把这一切话都告诉他; 约拿单把大卫带到扫罗那里, 他就像以前一样, 侍候在扫罗面前。

8 后来, 又有战事; 大卫出去与非利士人交战, 大败他们, 他们就在大卫面前逃跑。

9 从耶和华那里来的恶鬼又临到扫罗身上; 那时扫罗坐在屋里, 手里拿着枪。大卫正在弹琴,

10 扫罗就想用枪刺杀大卫, 把他刺在墙上, 但大卫从扫罗面前躲开了, 他的枪刺在墙上。那天晚上大卫逃跑, 就逃脱了。

11 扫罗派人到大卫家里去监视他, 要在第二天早晨杀死他。大卫的妻子米甲告诉他说: "今天晚上你若不逃命, 明天就会被杀死。"

12 于是米甲从窗口把大卫缒下去, 大卫就离开那里逃走, 逃脱了。

13 米甲把家中的一尊神像拿来, 放在床上, 把头枕在用山羊毛弄成的枕头上, 再用衣服盖着。

14 扫罗派人来捉拿大卫, 米甲说: "他病了。"

15 扫罗又派人去看大卫说: "你们把他连床一起抬到我这里来, 我好杀死他。"

16 奉派的人进去, 看见床上有一尊家中的神像, 头枕在用山羊毛弄成的枕头上。

17 扫罗问米甲: "你为什么这样欺骗我, 放了我的仇敌, 让他逃走呢?"米甲回答扫罗: "他对我说: ‘放我走! 否则我要杀死你。’"

18 大卫逃跑, 逃脱了, 来到拉玛见撒母耳, 把扫罗对他所作的一切都告诉了撒母耳。然后他和撒母耳去拿约, 住在那里。

19 有人告诉扫罗: "大卫住在拉玛的拿约。"

20 于是扫罗派人去捉大卫。派去的人看见一群先知正在受感说话, 撒母耳站着带领他们。那时, 神的灵也临到扫罗的使者身上, 他们都受感说话。

21 有人把这事告诉了扫罗, 他就再派别的人去, 这些人也受感说话。扫罗第三次派人去, 他们也受感说话。

22 后来, 扫罗也亲自到拉玛去, 到了西沽的大井, 就问人, 说: "撒母耳和大卫在哪里?"有一个人回答: "在拉玛的拿约。"

23 扫罗就从那里往拉玛的拿约去。 神的灵也临到他身上, 他一面走, 一面受感说话, 直到他到了拉玛的拿约。

24 他脱掉了自己的衣服, 也在撒母耳面前受感说话。那一日, 他整天整夜赤着身子躺着, 因此有一句俗语说: "扫罗也列在先知中吗?"