1 Tamen David diris al si mem:Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filiŝtoj, por ke Saul ĉesu serĉi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi saviĝu kontraŭ lia mano.
2 Kaj David leviĝis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Aĥiŝ, filo de Maoĥ, reĝo de Gat.
3 Kaj David ekloĝis ĉe Aĥiŝ en Gat, li kaj liaj viroj, ĉiu kun sia domo, David kun siaj du edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
4 Kiam oni raportis al Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu serĉis lin.
5 Kaj David diris al Aĥiŝ:Se mi akiris vian favoron, oni donu al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke mi ekloĝu tie; por kio via sklavo loĝu en via reĝa urbo kune kun vi?
6 Kaj Aĥiŝ donis al li en tiu tago Ciklagon; pro tio Ciklag fariĝis apartenaĵo de la reĝoj de Judujo ĝis nun.
7 La nombro de la tagoj, kiujn David traloĝis en la regiono de la Filiŝtoj, estis unu jaro kaj kvar monatoj.
8 Kaj David kun siaj viroj iris kaj atakis la Geŝuridojn kaj Gezeridojn kaj Amalekidojn, ĉar ili loĝis en tiu lando de antikva tempo ĝis Ŝur kaj ĝis la lando Egipta.
9 Kiam David venkobatis la landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj reiris kaj venis al Aĥiŝ.
10 Kiam Aĥiŝ demandis:Ĉu vi ne faris hodiaŭ atakon? David respondis:Sur la sudan regionon de Jehuda, sur la sudan regionon de la Jeraĥmeelidoj, kaj sur la sudan regionon de la Kenidoj.
11 Nek viron nek virinon David lasis veni viva en Gaton, dirante:Ili ne parolu kontraŭ ni, dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado dum la tuta tempo, kiun li loĝis en la regiono de la Filiŝtoj.
12 Kaj Aĥiŝ fidis Davidon, dirante:Li faris sin abomeninda antaŭ sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por ĉiam.
1 大卫心里说: "总有一天, 我会死在扫罗的手里, 我倒不如逃奔到非利士人的国土, 扫罗对我就会死心, 不再在以色列全境寻索我, 我就可以逃脱他的手了。"
2 于是大卫起来, 和跟随他的六百人都越过边界, 到迦特王玛俄的儿子亚吉那里去。
3 大卫和跟随他的人, 以及他们各人的家眷, 都与亚吉一同住在迦特。大卫的两个妻子, 就是耶斯列人亚希暖和作过拿八妻子的迦密人亚比该也都住在那里。
4 有人告诉扫罗, 大卫已经逃到迦特去了, 扫罗就不再寻索他了。
5 大卫对亚吉说: "我若是在你眼前蒙恩, 求你在这地的城市中, 给我一个地方, 让我住在那里。为什么要你的仆人与你一同住在王城呢?"
6 那天, 亚吉就把洗革拉赐给大卫, 因此, 洗革拉直到今日还是属犹大王的。
7 大卫在非利士人的乡镇居住的日子, 共有一年零四个月。
8 大卫和跟随他的人上去袭击基述人、基色人和亚玛力人, 这些人自古以来就是这地的居民, 居于书珥到埃及地之间。
9 大卫攻打那地, 无论男女, 都不让一人存活, 又掳走了牛、羊、驴子、骆驼和衣服, 然后回来, 到亚吉那里去。
10 亚吉问: "你们今天袭击了什么地方呢?"大卫回答: "我们袭击了犹大的南方, 耶拉蔑的南部, 和基尼的南方。"
11 无论男女, 大卫都不让一人活着带到迦特来, 他说: "恐怕他们把我们的事告诉别人, 说: ‘大卫作了这样的事, 他住在非利士人乡镇的日子, 常常这样作。’"
12 亚吉相信了大卫, 心里说: "他在自己的族人以色列中留下了臭名, 他必永远作我的仆人了。"