1 Kaj Samuel diris al Saul:Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel reĝon super Lia popolo, super Izrael; aŭskultu do la voĉon de la vortoj de la Eternulo.
2 Tiel diris la Eternulo Cebaot:Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam ĉi tiu iris el Egiptujo.
3 Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu ĉion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj ŝafojn, kamelojn kaj azenojn.
4 Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda.
5 Kaj Saul venis al la urbo de Amalek kaj faris batalon ĉe la torento.
6 Kaj Saul diris al la Kenidoj:Iru, deturnu vin kaj foriĝu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkoraĵon al ĉiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj.
7 Kaj Saul venkobatis Amalekon de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo.
8 Kaj li kaptis Agagon, reĝon de Amalek, vivantan, sed la tutan popolon li ekstermis per glavo.
9 Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj ŝafidojn, kaj ĉion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed ĉion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.
10 Tiam la Eternulo ekparolis al Samuel, dirante:
11 Mi bedaŭras, ke Mi faris Saulon reĝo; ĉar li deturnis sin de Mi, kaj Miajn vortojn li ne plenumis. Tio malĝojigis Samuelon, kaj li vokis al la Eternulo dum la tuta nokto.
12 Kaj Samuel leviĝis frue matene, por iri renkonte al Saul. Oni raportis al Samuel, ke Saul venis al Karmel, ke li tie starigis al si monumenton kaj poste turnis sin kaj foriris kaj venis en Gilgalon.
13 Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li:Estu benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo.
14 Sed Samuel diris:Kion do signifas tiu voĉo de ŝafoj en miaj oreloj, kaj la voĉo de bovoj, kiun mi aŭdas?
15 Kaj Saul respondis:De la Amalekidoj oni venigis ilin, ĉar la popolo indulgis la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn, por buĉoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis.
16 Sed Samuel diris al Saul:Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en ĉi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li:Diru.
17 Kaj Samuel diris:Ĉu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi fariĝis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin reĝo super Izrael?
18 Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraŭ ili, ĝis vi tute ekstermos ilin.
19 Kial do vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, sed direktiĝis al militakiraĵo kaj faris la malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo?
20 Kaj Saul diris al Samuel:Mi obeis la voĉon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, reĝon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis.
21 Kaj la popolo prenis el la militakiraĵo ŝafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitaĵo, por buĉoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal.
22 Sed Samuel diris:Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj.
23 Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo.
24 Tiam Saul diris al Samuel:Mi pekis, ĉar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis ĝian voĉon.
25 Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo.
26 Sed Samuel diris al Saul:Mi ne iros kun vi returne; ĉar vi malŝatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo super Izrael.
27 Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj ĝi disŝiriĝis.
28 Tiam Samuel diris al li:La Eternulo forŝiris de vi hodiaŭ la regnon de Izrael, kaj transdonis ĝin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi.
29 Kaj la Potenculo de Izrael ne ŝanĝos Sian decidon kaj ne pentos; ĉar Li ne estas homo, ke Li pentu.
30 Kaj tiu diris:Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaŭ la plejaĝuloj de mia popolo kaj antaŭ Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo, via Dio.
31 Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.
32 Kaj Samuel diris:Alkonduku al mi Agagon, reĝon de Amalek; kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris:Ho, alproksimiĝas la maldolĉeco de la morto.
33 Kaj Samuel diris:Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino fariĝos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaŭ la Eternulo en Gilgal.
34 Kaj Samuel foriris en la direkto al Rama, kaj Saul iris al sia domo en Gibea de Saul.
35 Kaj Samuel ne plu vidis Saulon ĝis la tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la Eternulo bedaŭris, ke Li faris Saulon reĝo super Izrael.
1 撒母耳对扫罗说: "耶和华差遣我膏立你作他子民以色列的王, 所以现在你要听耶和华的话。
2 万军之耶和华这样说: ‘以色列人从埃及上来的时候, 亚玛力人对他们所行的, 在路上攻击他们的事, 我必要惩罚。
3 现在你要去攻打亚玛力人, 彻底毁灭他们所有的一切, 不可怜惜他们。无论男女、孩童, 或吃奶的婴儿, 牛羊、骆驼、驴子, 都要杀死。’"
4 于是扫罗招聚众人, 在提拉因数点他们, 共有步兵二十万, 另有犹大人一万。
5 扫罗到了亚玛力人的城市, 就在山谷中设下伏兵。
6 扫罗又对基尼人说: "你们走吧! 离开亚玛力人下去吧! 免得我把你们与他们一同消灭。因为以色列众人从埃及上来的时候, 你们曾经以慈爱待他们。"于是基尼人离开亚玛力人去了。
7 扫罗击杀亚玛力人, 从哈腓拉直到埃及东的书珥,
8 生擒了亚玛力人的王亚甲, 用刀杀灭了所有人民。
9 但扫罗和众人怜惜亚甲, 也爱惜上好的牛羊、肥牛犊、羊羔和一切美好的东西。他们不愿彻底毁灭这些; 凡是卑贱的、没有价值的, 他们就彻底毁灭。
10 耶和华的话临到撒母耳说:
11 "我后悔立了扫罗为王, 因为他已经离去不跟随我, 也不执行我的命令了。"撒母耳非常忿怒, 整夜哀求耶和华。
12 撒母耳清早起来, 要在早晨去见扫罗; 有人告诉撒母耳: "扫罗到了迦密, 在那里为自己立了一座纪念碑, 然后转身下到吉甲去了。"
13 撒母耳到了扫罗那里, 扫罗对他说: "愿耶和华赐福给你! 我已经执行了耶和华的命令。"
14 撒母耳说: "我耳中听见有羊叫牛鸣的声音, 到底是什么呢?"
15 扫罗回答: "这是众民从亚玛力人那里带来的, 因为他们爱惜这些上好的牛羊, 要献给耶和华你的 神为祭; 其余的, 我们都已经彻底毁灭了。"
16 撒母耳对扫罗说: "住口吧! 让我把耶和华昨天晚上对我所说的话告诉你。"扫罗对他说: "请说。"
17 撒母耳说: "从前你虽然自以为微小, 不是作了以色列众支派的首领吗?耶和华膏立了你作以色列的王,
18 差遣你去, 说: ‘你去彻底毁灭那些犯罪的亚玛力人, 攻打他们, 直到把他们全部毁灭。’
19 你为什么没有听从耶和华的话, 急于夺取战利品, 作了耶和华看为恶的事呢?"
20 扫罗回答撒母耳: "我实在听从了耶和华的话, 行了耶和华差遣我行的路; 我把亚玛力人的王亚甲带了回来, 又把亚玛力人都彻底毁灭了。
21 可是众民却从那些战利品中, 取了应当毁灭之物中上好的牛羊, 要在吉甲献给耶和华你的 神为祭。"
22 撒母耳说: "耶和华喜悦燔祭和平安祭, 岂像喜悦人听从耶和华的话呢?听从胜过献祭, 听命胜过公羊的脂油。
23 因为悖逆与行邪术的罪相同, 顽梗与拜虚无偶像一样, 因为你弃绝了耶和华的话, 耶和华也弃绝了你作王。"
24 于是扫罗对撒母耳说: "我犯了罪了, 我违背了耶和华的命令和你的话, 因为我害怕众人, 听从了他们的话。
25 现在求你赦免我的罪, 与我一同回去, 我好敬拜耶和华。"
26 撒母耳回答扫罗: "我不与你一同回去, 因为你弃绝了耶和华的话, 耶和华也弃绝你作以色列的王。"
27 撒母耳转身要走, 扫罗拉着他外袍的衣边, 衣边就撕裂了。
28 撒母耳就对他说: "今天耶和华把以色列国从你身上撕裂, 赐给比你更好的人。
29 以色列的大能者必不说谎, 也不后悔。因为他不是世人, 他决不后悔。"
30 扫罗说: "我犯了罪了, 但是求你在我人民的长老面前和以色列人面前给我面子, 与我一同回去, 我好敬拜耶和华你的 神。"
31 于是撒母耳跟着扫罗回去, 扫罗就敬拜耶和华。
32 随后撒母耳说: "把亚玛力人的王亚甲带到我这里来! "亚甲欢欢喜喜走到他面前, 心里说: "死亡的痛苦必定过去了! "
33 撒母耳说: "你的刀怎样使妇人丧子, 你的母亲在妇人中也要怎样丧子。"于是撒母耳在吉甲, 在耶和华面前把亚甲斩成碎块。
34 后来撒母耳回拉玛去, 扫罗也上他所住的基比亚自己的家去了。
35 撒母耳直到死的日子, 再没有看见扫罗。撒母耳为扫罗悲伤, 因为耶和华后悔立了扫罗作以色列的王。