1 Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Elihu, filo de Toĥu, filo de Cuf, Efratano.
2 Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis Ĥana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed Ĥana ne havis infanojn.
3 Tiu viro ĉiujare iradis el sia urbo, por adorkliniĝi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en Ŝilo; kaj tie Ĥofni kaj Pineĥas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo.
4 Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al ĉiuj ŝiaj filoj kaj filinoj partojn;
5 kaj al Ĥana li kun malĝojo donis unu parton, ĉar Ĥanan li amis, sed la Eternulo ŝlosis ŝian uteron.
6 Kaj ŝia konkurantino afliktis ŝin kaj tre incitis ŝin kaŭze de tio, ke la Eternulo ŝlosis ŝian uteron.
7 Tiel estis farate ĉiujare; kiam ŝi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis ŝin, ke ŝi ploris kaj ne manĝis.
8 Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi:Ĥana, kial vi ploras? kaj kial vi ne manĝas? kaj kial tiel afliktiĝas via koro? ĉu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?
9 Kaj Ĥana leviĝis, manĝinte en Ŝilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur seĝo ĉe la fosto de la templo de la Eternulo.
10 Kaj ŝi estis tre malĝoja, kaj preĝis al la Eternulo, kaj forte ploris.
11 Kaj ŝi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tuŝos lian kapon.
12 Dum ŝi longe preĝis antaŭ la Eternulo, Eli atente rigardis ŝian buŝon.
13 Ĥana parolis en sia koro; nur ŝiaj lipoj moviĝadis, sed ŝian voĉon oni ne aŭdis; tial Eli pensis, ke ŝi estas ebria.
14 Kaj Eli diris al ŝi:Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi.
15 Sed Ĥana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malĝoja koro; vinon aŭ ebriigaĵon mi ne trinkis, mi nur elverŝas mian animon antaŭ la Eternulo.
16 Ne opiniu pri via sklavino, ke ŝi estas virino malmorala; pro mia granda malĝojo kaj sufero mi parolis ĝis nun.
17 Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.
18 Kaj ŝi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj ŝi manĝis, kaj ŝia vizaĝo ne estis plu malgaja.
19 Kaj ili leviĝis frue matene kaj adorkliniĝis antaŭ la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon Ĥana, kaj la Eternulo rememoris ŝin.
20 Post kelka tempo Ĥana gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Samuel, ĉar:De la Eternulo mi lin elpetis.
21 La viro Elkana kun sia tuta domanaro iris, por oferi al la Eternulo la ĉiujaran oferon kaj sian promesitaĵon.
22 Sed Ĥana ne iris, sed ŝi diris al sia edzo:Kiam la knabo estos demamigita, tiam mi venigos lin, ke li aperu antaŭ la Eternulo kaj restu tie por ĉiam.
23 Kaj ŝia edzo Elkana diris al ŝi:Faru tion, kio plaĉas al vi; restu, ĝis vi demamigos lin; nur la Eternulo plenumu Sian promeson. Kaj la virino restis, kaj suĉigis sian infanon, ĝis ŝi demamigis lin.
24 Kaj post kiam ŝi demamigis lin, ŝi venigis lin kun si kune kun tri bovoj kaj unu efo da faruno kaj felsako da vino, kaj ŝi venigis lin en la domon de la Eternulo en Ŝilo; kaj la knabo estis ankoraŭ juna.
25 Kaj oni buĉis bovon kaj venigis la knabon al Eli.
26 Kaj ŝi diris:Ho mia sinjoro! tiel certe, kiel vivas via animo, mia sinjoro, mi estas tiu virino, kiu staris ĉi tie apud vi kaj preĝis al la Eternulo.
27 Pri ĉi tiu knabo mi preĝis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton, pri kiu mi petis Lin.
28 Tial mi fordonas lin al la Eternulo; por la tuta tempo de sia vivo li estu fordonita al la Eternulo. Kaj ili tie adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.
1 在以法莲山地的拉玛.琐非, 有一个以法莲人名叫以利加拿, 是耶罗罕的儿子、以利户的孙子、托户的曾孙、苏弗的玄孙。
2 他有两个妻子, 一个名叫哈拿, 另一个名叫毗尼拿。毗尼拿有孩子, 哈拿却没有孩子。
3 这人每年都从他的本城上示罗去敬拜, 献祭给万军之耶和华。在示罗有以利的两个儿子, 何弗尼和非尼哈, 作耶和华的祭司。
4 以利加拿在献祭的那天, 就把祭肉分给妻子毗尼拿和她所有的儿女。
5 但他当面只分给哈拿一份; 他虽然爱哈拿, 耶和华却使哈拿不能怀孕。
6 因为耶和华使哈拿不能怀孕, 她的对头就尽力刺激她, 使她苦恼。
7 年年都是这样; 每逢她上耶和华殿的时候, 毗尼拿总是刺激哈拿, 使她哭泣, 吃不下饭。
8 她的丈夫以利加拿对她说: "哈拿, 你为什么哭泣?为什么不吃饭, 为什么心里难过呢?你有我不是比有十个儿子更好吗?"
9 哈拿在示罗吃喝完了, 就起来。(那时以利祭司在耶和华殿的门柱旁边, 坐在椅子上。)
10 她心里愁苦, 就向耶和华祷告, 流泪痛哭,
11 并且许愿, 说: "万军之耶和华啊, 你若是看顾使女的困苦, 记念我, 不忘记你的使女, 赐给使女一个儿子, 我就必把他一生献给耶和华, 不剃他的头。"
12 哈拿向耶和华祷告了很久, 以利一直在注视她的嘴。
13 原来哈拿是在心中诉说, 只见她的嘴唇在动, 却听不见她的声音, 因此以利以为她是个喝醉了的女人。
14 以利就对她说: "你要醉到几时呢?快快醒过来吧! "
15 哈拿回答: "我主啊, 不是的。我是个心灵愁苦的妇人, 淡酒烈酒都没有喝, 只不过在耶和华面前倾吐我的心意。
16 不要把你的使女看作不检点的女子, 我因为极度愁苦和激动, 才一直倾诉到现在。"
17 以利回答: "平平安安回去吧! 愿以色列的 神把你所求的赐给你。"
18 哈拿说: "愿你的婢女在你眼前蒙恩! "于是这妇人回去, 并且吃饭, 脸上再没有愁容。
19 第二天, 他们清早起来, 在耶和华面前敬拜, 然后回到他们的家乡拉玛, 回到自己的家里去。以利加拿和妻子哈拿同房; 耶和华顾念哈拿,
20 她就怀孕; 时候到了, 就生了一个儿子, 哈拿给他起名叫撒母耳, 因为她说: "他是我从耶和华那里求来的。"
21 以利加拿和他全家都上示罗去, 向耶和华献年祭和还所许的愿;
22 哈拿却没有上去, 因为她对丈夫说: "等孩子断了奶, 我才带他去朝见耶和华。他要永远住在那里。"
23 她丈夫以利加拿对她说: "你看怎样好, 就怎样作吧。你可以留在这里, 等到你给孩子断了奶, 但愿耶和华实现他的话。"于是哈拿留在家里乳养孩子, 直到给他断了奶。
24 她给孩子断了奶之后, 就带他一同上去, 又带了一头三岁的公牛、十公斤面和一皮袋酒。她把孩子带到示罗耶和华的殿那里; 那时孩子还很小。
25 他们宰了公牛以后, 就带孩子到以利那里,
26 妇人说: "我主啊, 我敢指着我主的性命起誓, 我就是从前在这里站在你旁边, 向耶和华祷告的那个妇人。
27 那时我祈求为要得这孩子, 耶和华已经把我向他所求的赐给我了,
28 所以我现在把他献给耶和华, 他的一生是属于耶和华的。"于是他就在那里敬拜耶和华。